Plaĉa disko, sed sen la kaptivo

VoĵaĝoVojaĝo. Planedo nia: K-disko. Donneville: Vinilkosmo, 2017.

La bando Vojaĝo devenas el Tuluzo; ilia unua prezentado antaŭ la esperantista publiko okazis dum la jubilea 100a UK en Lilo en 2015. La nun prezentata disko estas la unua eldonaĵo de la bando kaj estas duobla: sur la unua disko la kantoj estas prezentitaj en Esperanto, kaj sur la dua – en la franca.

La “vojaĝanoj” ludas latinamerikan muzikon kaj ĵazon: en la albumo sonas jen bosanovo, jen sambo, jen salso, foje aldoniĝas blusaj koloroj. Laŭ miaj impresoj, tiaspeca muziko ĝuas pli ol averaĝan popularecon ne nur inter muzikemuloj-esperantistoj, sed ĝenerale inter muzik-ŝatantoj de la tuta mondo, do la komponaĵoj de la grupo antaŭvideble agrable plezurigos multajn aŭskultantojn. Tiom pli gravas, ke la bandanoj ludas sian muzikon ne nur entuziasme kaj verve, sed ankaŭ profesie, kio tuj senteblas. La komponaĵoj riĉas je harmonioj kaj buntaj muzik-aranĝoj, riproĉi la plenumon povus nur tro kritikema ulo, kia mi ne estas.

Mi tamen kuraĝos kritiki la ioman mankon de melodieco: ĉiuj vokalaj partioj sonas kvazaŭ ĵus improvizitaj. Jes, tio eble donas tre freŝan impreson de kvazaŭa ĉeesto en viva ĵaza koncerto, sed tio faras la komponaĵojn malfacile memoreblaj kaj iom senanimaj: tia muziko bonege sonas “fone” kaj eĉ bone taŭgas por dancado, sed ĝi apenaŭ povas elvoki iun veran intiman “kunsentadon”; kontraŭvole aperas en la kapo rememoro pri fonmuzikoj en restoracioj aŭ superbazaroj. Tiu komparo tamen celas ne kritiki la muzikon de la albumo entute, sed nur pliklarigi ĝiajn ĝeneralajn sonadon kaj etoson.

Malfacilus atendi de tiuspeca muziko elstarajn tekstojn – kaj tiuj ja ne estas. La bandanoj penis krei “konceptan albumon”, dediĉitan al la Tero; do, la tekstoj plejparte glorigas la surteran vivon kaj surterajn belaĵojn, atentigante ankaŭ pri la ekologiaj problemoj (per la vortoj sufiĉe banalaj kaj neniel rafinitaj). Sed, bedaŭrinde, la tekstoj vivas per sia propra vivo for de la muziko – mankas iu intima kunligo kaj kunago kaj inter ili, anstataŭ voĉigi tiom da frazoj oni povus senvorte la-la-lai sen ajna damaĝo al la rezulta sono. Kvalite la tekstoj prezentas nenion elstaran; rimoj foje malaperas, dum poezia ritmo forestas preskaŭ ĉiam (tiuj duonprozaĵoj iĝas kanteblaj nur dank’ al la jam menciita improvizeca karaktero de la melodioj, tamen eĉ en tiaj kondiĉoj la kantistoj sukcesas forgluti apartajn vokalojn). Do, necesas agnoski: la tekstoj en tiu ĉi albumo tute ne gravas.

Ni forlasu la senpovajn kaj eĉ superfluajn tekstojn kaj revenu al la muziko. Mi ripetas, ke ĉio sonas ege plaĉe, sed tamen mankas al la albumo iu kaptiveco, iu aparta allogaĵo, iu specifa kaj neripetebla gusto. Muzikoj agrablas, la plenumo perfektas, ankaŭ la voĉoj karesas la orelon, sed ve: en tiu tutaĵo nenio “kaptas” la atenton.

Malgraŭ la priskribitaj mankoj Planedo nia plej verŝajne plaĉos al la ŝatantoj de la latinamerikaj ritmoj kaj senzorga “facila” muziko. Ĝi ja povas digne kompletigi vian muzikotekon, sed, verŝajne, ĝi ne iĝos ties juvelo.

Paŭlo Moĵajevo

Ĉi tiu recenzo aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2019).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №8-9.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2019/09/recenzo-105

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildeton por vidi la abon-manierojn

  1. Komentoj mankas

Vi devas registriĝi por komenti.