i.d.c. Fulmerford: Vinila disko, KD, mp3. – Offenbach am Main: i.d.c., 2021.
La muzika projekto i.d.c. (Inicialoj DC) ekzistas jam de 2003; ĝia ĉefa motoro kaj aŭtoro estas Éric Languillat. Ĝis nun aperis tri plengrandaj oficialaj albumoj: Urbano (2010), Signoj de viv’ (2012) kaj La Granda Aventuro (2017). La nun recenzata albumo Fulmerford estas la kvara; ŝajnas al mi, ke ĝi estas la natura daŭrigo de la antaŭaj tendencoj (mi ja iam recenzis la unuajn du albumojn, do konas la stilon de la projekto pli-malpli bone), eĉ se klare kapteblas la signoj de certa evoluo.
Unue mi parolu ĝuste pri la evoluo, kiu prezentas pozitivajn ŝanĝojn kompare al la antaŭaj albumoj. En la antaŭaj eldonoj min persone foje stumbligis ioma malkongruo inter la tekstoj kaj muzikoj: ili foje impresis kiel faritaj tute aparte kaj nur lastmomente kunmiksitaj. Ĉi-foje la tekstoj kaj muzikoj estas multe pli kunordigitaj kaj “kundependaj”, la rezultaj kantoj do sonas multe pli konvinke. Atentindas ankaŭ la preskaŭa manko de viglaj komponaĵoj (fakte, nur unu peco el dek unu povus esti konsiderata kiel vigla), sed kompense aperis kelkaj vere atentokaptaj baladecaj kantoj.
Muzike en la albumo plu dominas relative milda kaj diskreta pop-roko kun varia, sed neniel plumpa abundo de elektronikaj muzikiloj; la karakteriza specifaĵo de la artisto estas iom mornaj kaj melankoliaj sonoj kun “ŝveba” kaj ambienta gusto. La melodioj ne estas tre riĉaj: ili estas same diskretaj kaj iom retenaj, kiel la muziko entute, kio bone konformas al la nelaŭta kaj duonflustra voĉo de la kantisto. Rezultas do iom modesta unuavide (pli ĝuste – unuaaŭde!) muziko, kies diskreta ĉarmo povas riveliĝi nur post kelkfoja traaŭskulto.
La tekstoj, tradicie por la aŭtoro, utiligas la temaron kaj stilon, kiujn mi kuraĝus difini “industria modernismo”: la aŭtoro mem diras, ekzemple, “min allogas urba natur’”, “el betono venas belec’” ktp. Temas entute do pri la modernaĵoj, komprenataj kaj akceptataj foje aklame, foje kun iom da kritiko. Ekzemple, jen temas pri ĉies dependeco de interreto, jen pri ekologio kaj nia dependeco de la naturo, jen pri tio, ke nia planedo Tero estas nur nia kosmoŝipo. Ne mankas ankaŭ pli lirikaj pecoj, alvokantaj al kunlaboro kaj reciproka fido (“Nia naiveco iĝos nia fort’, kaj peco post peco plumbo iĝos or’, trans la tim’…”) aŭ simple priskribantaj la komplikajn amsentojn. Troveblas ankaŭ kelkaj kantoj, dediĉitaj al la aktualaĵoj, kiel la KOVIM-epidemio aŭ la modernaj sciencaj teĥnologioj, kiuj povas (aŭ ĉu riskas?!) neimageble ŝanĝi niajn vivon kaj ekziston. La lingvaĵo estas entute bona kaj eĉ interesa, kvankam ne mankas kelkaj mislokitaj akcentoj.
Resume: temas pri ne brila kaj ne ŝlagreca, sed tamen fortika albumo kun propraj kaj originalaj stilo kaj gusto. Tamen por riveli kaj trasenti la tutan allogecon de la tuto ĉi-foje bezonatos iom da atendo kaj atento, tolero kaj tenero: unu-du-foja aŭskulto certe ne sufiĉos. La albumo nepre rekomendindas al ĉiuj ŝatantoj de diskreta kaj nelaŭta, sed sincera kaj senco-plena Esperanto-muziko. Kompreneble, la ŝatantoj de la antaŭaj albumoj de “Inicialoj DC” estos plene plezurigitaj!
Paŭlo Moĵajevo
Ĉi tiu recenzo aperis en la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №4 (314).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/01/recenzo-134