MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2021.
La albumo enhavas la rezulton de kunlaboro inter la afrika aŭtoro Théophile Mayoma Diankembo kaj JoMo (Jean-Marc Leclercq). Tiu lasta ne bezonas apartan prezenton, sed necesas diri kelkajn vortojn pri la ĉefa aŭtoro: Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis en 1960 en Kinŝaso, esperantistiĝis en 1983, komencis poeziumi kaj komponi muzikon en 1985. Li estas “izolita” aŭtoro, ĉar li ne partoprenas en iu muzika grupo, tial liaj verkoj dum multaj jaroj estis nekonataj al la vasta publiko. Nur en 2006 li kontaktis JoMon, kiu registris iom da liaj kantoj; la unua publikigo okazis en 2010, kiam Vinilkosmo eldonis la albumon Afrika kompilo, en kiu sonis ses kantoj de Mayoma, prezentitaj de JoMo.
Jen do venis la tempo por la nova kunlaboro. Per tiu ĉi albumeto oni povas konatiĝi kun kvin novaj kantoj de Mayoma; krome sonas la originala kanto de JoMo Mi revenos (parte kantata en la lingala, unu el la lingvoj de Demokratia Respubliko Kongo). La tutan muzikan realigon aranĝis JoMo mem, ludante kaj kantante; multegajn voĉajn partiojn plenumis ankaŭ Marta Juliá, la filino de JoMo.
La ĝenerala impreso pri la albumo estas mezbona: la tuto sonas akcepteble, sed evidente temas pri nenio brila aŭ aparte interesa. La stilo de la aŭtoro ŝanĝiĝis malmulte: daŭre temas pri komponaĵoj sufiĉe simplaj kaj muzike, kaj – precipe! – tekste. Malfacilas juĝi pri la muzikaj intencoj de la aŭtoro, ĉar la tutan muzikan prilaboron, laŭ mia kompreno, faris JoMo (kiu ja lertas pri muziko kaj, verŝajne, multe riĉigis la originajn muzikajn ideojn). Inter la kvin originalaj kantoj de Mayoma unu prezentas sufiĉe tedan regeon; du – iom plumpajn minorajn baladojn kun jen ama, jen politika kunteksto (pri “la usonaj nigruloj, kiuj en Ameriko estis mistraktitaj”). Iom pli interesa estas la komponaĵo Mirejla: pop-roka priama kanto kun preskaŭ ŝlagreca rekantaĵo, sed “malplena” cetera enhavo. La lirika Venu, mi amas vin muzike estas, eble, la plej simpatia kanto, al kiu tamen ege mankas bona teksto. La lasta kanto, plene farita de JoMo, sonas plej “afrike” kaj tutcerte ĝi estas la plej altkvalita inter ĉiuj prezentitaj en la albumo. Rezulte el la ses prezentitaj kantoj iom impresis min maksimume du – ne tro granda kvociento.
Muzikaj aranĝoj malgraŭ la relativa simpleco (ĉefe sonas nur diversspecaj gitaroj kaj drumoj) estas riĉaj kaj variaj. La voĉo de JoMo plejparte sonas fone kaj subtene, dum la ĉefajn partiojn plenumas Marta; ŝia voĉo en la alta registro sonas iom pike, dum la penoj realigi plurvoĉan kantadon per abundo de samtembraj partioj foje impresas mise; ankaŭ la trouzo de intervoĉaj “malplenaj” kvintoj estas kelkloke eĉ tranĉa por mia orelo (eble indus ne ĉasi plurvoĉecon, sed anstataŭe profiti pli klaran sonon). La elparolo kompense estas sufiĉe bona.
La tekstoj estas la plej malforta elemento de la albumo: ilia simpleco ofte limas primitivecon. Fakte temas ne pri poezio, sed pri prozo dividita en liniojn, ekzemple: “Kiam mi venas ĉe vi / Vi sola min lasas / Dum pluraj horoj / Kiam mi venas serĉi vin / Mi ne ofte trovas vin ĉe vi. / Vi vidas nun / Mi suferas por ami vin / Vi vidas nun / Enuigas por vi”. Bedaŭrinde, eĉ en tiel simplaj tekstoj aperis kelkaj mislokitaj akcentoj kaj malaperis kelkaj akuzativoj.
Resume: sufiĉe malforta origina materialo dank’ al la penoj de JoMo iĝis pli-malpli akceptebla. Sed la tuta albumo estas same mezinteresa, kiel mezgranda. Fakte ĝi, verŝajne, estos pli interesa por konatiĝi kun la kreado de JoMo, ol kun tiu de Mayoma.
Paŭlo Moĵajevo
Ĉi tiu recenzo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/recenzo-127