Etikedaj arkivoj: Muziko

Nova muzika bitalbumo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n

MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n estas sestitola bitalbumeto kaj tipe Esperanta kunlaboro inter la kantverkisto-komponisto Mayoma, kiu loĝas en Kinŝaso (DR Kongo), kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo (Okcitanio, Francio). Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso, la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Vinilkosmo lanĉis la bitan unuopaĵon Mozaiko de Kjara

La 14an de aprilo 2021 ĉe Vinilkosmo okazis la oficiala lanĉo de la bita unuopaĵo Mozaiko de Kjara. Mozaiko estas nova kanzono de Kjara (Chiara Raggi), tradukita/adaptita en Esperanto de Federico Gobbo. Ĝi aperos kiel unuopaĵo du jarojn post ŝia … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Sola hirund’: nova muzikvideo de BaRok-Projekto

La muzikvideo Sola hirund’ aperis por anonci la finpreparojn de la bita albumeto Kvin jarcentoj de la potencmetala bando Barok-Projekto el Brazilo. En ĉi tiu kanto estas speciala kontribuo de Kimera kaj Fred Mika, sperta brazila drumisto de la rokbando … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Radio Esperanto ŝanĝiĝas kaj ampleksiĝas

La unua ĉi-jara kaj la 56a laŭvice programo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”, registrita la 11an de januaro, estas iom nekutima. Anstataŭ mallonga enkonduko en ĝia komenco estas 13-minuta babilado de Aleksander Korĵenkov. Lia unua temo estas figura sketado, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Abonklubo de Vinilkosmo 2021

Aliĝu al la Abonklubo de Vinilkosmo por havi dum unu jaro aliron al la justa elsendfluejo Divercities Music (diMusic), kiu ebligas aliron ne nur al la kompleta katalogo de Vinilkosmo (pli ol 100 albumoj de kvindeko da Esperanto-artistoj diverstilaj), sed … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Antaǔmenda kampanjo por nova projekto de i.d.c.

Ni havas la plezuron anonci al vi la lanĉon de antaǔmenda kampanjo por nova muzika projekto de i.d.c. (inicialoj dc). La KD-a kaj vinila versioj de la nova Esperanta albumo Fulmerford haveblos, nur se la antaǔmenda kampanjo atingos sian celon. … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Albumo profesie registrita, iom retrostila, tamen tro monotona

TIM. Vaganto: Bitalbumo. – Donneville: Vinilkosmo, 2020. TIM, kies vera nomo estas Thimoty Gallego Pineda, estas la debuta artisto de la muzikeldonejo Vinilkosmo, kaj mi feliĉas pro ĉi tiu fakto, ĉar oni bezonas pli da Esperanto-muziko. La nomo de la … Legi plu

Afiŝita en Recenzoj | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 55a sonprogramo el Kaliningrado

La 18an de oktobro, dimanĉe aperis la 55a sonprogramo de la Kaliningrada Esperanto-podkasto “Radio Esperanto”. Krom la voĉojn de Aleksander kaj Halina, en ĉi tiu programo oni povas aŭdi la voĉojn de la brazila esperantista aŭtoro Paulo Sérgio Viana kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Nova albumo de La Perdita Generacio

La 10an de oktobro 2020 Vinilkosmo lanĉis la “vivan” bitalbumon Ĉiuj ni amegas Usonon de la grupo La Perdita Generacio (LPG). Ĉi tiu albumo, kun entute 13 kantoj, estis registrita dum la koncerto de LPG en la Nord-Amerika Esperanto-Kongreso en … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Sen Timo: Kant-video kaj manifesto de Kajto +

Sen Timo, la nova kant-video de Kajto + estis intencita kiel kontribuo al la Festivalo por la Paco de Unesko en septembro 2020. Sed ĉar la festivalo estis nuligita pro la koronvirusa pandemio, la video estas publikigita en Jutubo. Multaj … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Koruso de emeritoj kantis Esperante en Pekina parko

Matene de la 5a de septembro, emerita koruso kantis en Esperanto en la parko Binhe de Pekino kun partopreno de pli ol tridek homoj. Ili kantis la himnon La Espero kaj la kanzonon Mia lando kaj mi en Esperanto kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Luis Obando kaj Jahir Cataño: Indiĝena Romanco

Luis Obando kaj Jahir Cataño (Kolombio) gajnis la unuan lokon en la oka Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kiu okazis en 2020 kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), per la kanto Indiĝena Romanco en la kategorio “Aĝo … Legi plu

Afiŝita en Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Novaj briliantoj en la repertuaro de Anjo Amika

La repertuaro de Anjo Amika riĉiĝis per du famaj kanzonoj, esperantigitaj de Giorgio Silfer. “La unua premieros okaze de la venonta parlamenta sesio, pro sia enhavo profunde pacifisma”, – promesas la kantistino, kies interpreto de Bela revo (ankaŭ en traduko … Legi plu

Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton