Sen Timo, la nova kant-video de Kajto + estis intencita kiel kontribuo al la Festivalo por la Paco de Unesko en septembro 2020. Sed ĉar la festivalo estis nuligita pro la koronvirusa pandemio, la video estas publikigita en Jutubo. Multaj ge-amikoj helpis nin fari ĝin.
Aŭskultu kaj spektu ĝin ĉe https://youtu.be/oleyMmMYyOM
Samtempe kun la video aperi la samnoma manifesto Sen Timo. Temas pri la frazo en Esperanto “En paco ludi – sen timo kuregi, salti, danci kaj kanti… estas rajto de ĉiu infano!!!”, tradukita al pluraj lingvoj kaj legebla en la retejo http://www.nanne-ankie.nl/Nanne-Ankie/Manifesto_Sen_Timo.html
Se via lingvo ankoraŭ ne troviĝas en nia listo, bonvolu aldoni ĝin en la komentoj ĉe la kantvideo Sen Timo en ‘YouTube’ aŭ sendi ĝin al ni ret-mesaĝe nanne@nanne-ankie.nl.
Ankie & Nanne
Kajto