Nova muzika bitalbumo: MArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n

MayomaMArta kaj JOmo kantas MAYOMA-n estas sestitola bitalbumeto kaj tipe Esperanta kunlaboro inter la kantverkisto-komponisto Mayoma, kiu loĝas en Kinŝaso (DR Kongo), kaj gemuzikistoj-kantistoj de Tuluzo (Okcitanio, Francio).
Théophile Mayoma Diankembo naskiĝis la 28an de julio 1960 en Kinŝaso, la ĉefurbo de Demokratia Respubliko Kongo. Mayoma esperantiĝis en 1983 kaj en 1985 ekkantis kaj ekverkis Esperanto-kantojn. Li neniam kantis en muzika grupo, sed kantas sola kaj mem verkas kaj komponas siajn Esperanto-kantojn sen ludi instrumenton. Komence li sendis siajn kantotekstojn al esperantistoj, Esperanto-grupoj kaj asocioj, serĉante Esperanto-kantiston por prezenti ilin, sed tio ne sukcesis. Poste li surbendigis siajn kantojn surkasede kaj sendis ilin same kiel la tekstojn. Kaj en 1987 la usona komponisto David Gaines registris du kantojn kaj sendis ilin al Mayoma en 1992 surkasede. Poste la kontakto kun David Gaines estis perdita kaj Mayoma denove serĉis artistojn kaj produktistojn, malsukcese.

Finfine en 2006 JoMo (Jean-Marc Leclercq, la konata tuluza artisto) afable konsentis, kaj komence de 2007 JoMo ekregistris plurajn el liaj kantoj por eventuale eldoni ilin kadre de projekto Afrika Kompilo lanĉita de Vinilkosmo. Antaŭ dek unu jaroj aperis la vinilkosma albumo Mayoma kaj jOmO afrikumas. Ĉi-jare nova juna kantistino Marta plifortigis la teamon per sia bela ina voĉo kaj natura lerteco kanti voĉajn harmoniojn. Eble tiu muzikumeco venas de ŝia infanaĝo, kiam ŝi aŭdis sian patron (jOmO mem!) ludantan kaj kantantan en la hejmo aŭ sur scenejo.

Spektu kaj auskulti la videon: “En la kulisoj de la albumeto MArta kaj JOmo kantas MAYOMa-n”: https://youtu.be/ty-9L7nwid0

jOmO ludas gitaron kaj basgitaron, foje akompanas per voĉo sian filinon, kaj Marta kantas plurvoĉe ĉiujn kantojn komponitajn de Mayoma. La renkontiĝo de la Afrika sentumo de la verkisto kaj de la Eŭropa kulturo de la gemuzikistoj kaj gekantistoj estas granda forto de ĉi tiu nekutima transkontinenta kunlaboro.

Same kiel en la antaŭa albumo, oni povas aŭskulti ankaŭ unu komponaĵon de jOmO, sed ĉi-foje kun nur ritmo kaj voĉoj, en Esperanto kaj parte en lingala, la lingvo de Kongo kiun li nun lernas.

En tiu ĉi albumeto kunlaboris:
Téophile Mayoma Diankembo: aŭtoro kaj komponisto
Marta Juliá: voĉo
jOmO: instrumentoj kaj voĉo

La albumo estas registrita en la hejma studio de JOmO
Miksita kaj mastrigita en studio de La Trappe ĉe Vinilkosmo (Donneville)
Miksado kaj mastrigado, soninĝeniero: Triboulet
Grafika prilaboro de la albumeto: Alexis Juliá
Video-realigado: Marta Juliá

La rezulto de ĉi tiu kunlaborado estas disponebla ĉe Vinilkosmo:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/mayoma-155.html

EUROKKA

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/05/muziko-12

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi