Luis Obando kaj Jahir Cataño: Indiĝena Romanco

indiĝena romanco

Luis Obando kaj Jahir Cataño (Kolombio) gajnis la unuan lokon en la oka Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kiu okazis en 2020 kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), per la kanto Indiĝena Romanco en la kategorio “Aĝo 19-54 koruso/ensemblo”. La prezento de la premiitoj de la oka Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj okazis la 12an de septembro ĉe http://ecem.com.pl/.

La festivalon organizas Eŭropa Centro de Interkultura Edukado sub la gvido de Małgorzata “Małgosia” Komarnicka, kun aŭspicioj de UEA, ILEI, Eurokka kaj aliaj grupoj.

La kanto Indiĝena Romanco estis verkita de la kolombia majstro Luis Antonio Diago Montilla. La tradukon en Esperanton faris Luis Obando. Kantis kvinvoĉe Luis Obando kaj Jahir Cataño. Ĝi estas spektebla kaj aŭskultebla en Jutubo ĉe la suba adreso.

Fonto: https://youtu.be/Inf2MIurvvE

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi