La 19an de januaro 2021 en Die (dep. Drôme, Francio) subite mortis Morice Benin (1947-2021).
Naskita en Maroko kiel kiel Moïse Ben-Haïm, li junaĝe migris al Francio, francigis sian nomon (unue Maurice, poste Môrice kaj fine Morice) kaj baldaŭ diskoniĝis kiel talenta kantaŭtoro, komponisto kaj kantisto. Lia muzika kreado estas ampleksa: pli ol 30 studiaj albumoj, unu vivalbumo, ses kompiloj kaj pluraj porinfanaj diskoj, eldonitaj ekde 1972 ĝis 2020. Li prezentis centojn da koncertoj kaj spektakloj en pluraj landoj.
Amiko de Esperanto, Benin adaptis al Esperanto kantojn el sia franca albumo Vie vent (2000) kaj el kelkaj pli fruaj albumoj; la rezulto aperis ĉe Vinilkosmo en 2001 kiel la Esperanta albumo In-spir’. Benin kelkfoje koncertis antaŭ esperantistoj, interalie, en la jubilea 100a UK en la Palaco de Kongresoj en Lille (2015). En julio 2018 li, kunlabore kun SAT-Amikaro kaj Vinilkosmo, produktis la unuopaĵon Espéranto ou tard, senpage aŭskultebla en Jutubo https://youtu.be/zu7_2UpCUg4.
Ni funebras pro la forpaso de Morice Benin kaj kondolencas al liaj parencoj kaj amikoj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/01/nekrologo-55