Etikedaj arkivoj: Italio

Torino rete spekteblas

Ni ĝojas informi, ke pli kaj pli da programeroj de la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino hibridiĝas kaj rete spekteblas. Vidu ĉiujn alirinformojn en unu centra loko: https://eventaservo.org/e/UK108. Temas nun ne nur pri la komitataj kunsidoj, pri la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Pri ĝemelaj urboj en Torino

Post projekciado de la filmo “Kiun rolon havu la Esperanto-movado pri Ĝemelaj Urboj” farita de François Lo Jacomo kadre de la “Kleriga lundo”, la ĉirkaŭ 40 ĉeestantoj vigle diskutis, prezentante siajn spertojn, farante demandojn kaj sugestojn. Partoprenis pluraj reprezentantoj de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La Taŭra Voĉo: Ĉiutaga kongresa kuriero de UK-108

La Taŭra Voĉo estas la titolo de la ĉiutaga kongresa kuriero de la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu nun okazas en Torino. Legu ĝin por trovi informojn pri ĉiuj programŝanĝoj, raportoj pri pasintaj kaj venontaj eventoj. Ĝi helpas vin … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kleriga lundo en Torino

Hodiaŭ, la 31an de julio en la kongresa programo estas Kleriga lundo, kiu okazas en tri blokoj kun kelkaj samtempaj programeroj. Unua bloko: 9h00–10h30 François Lo Jacomo: Kiun rolon havu la Esperanto-movado pri ĝemelaj urboj? (salono Hodler) Prof. Maria Butan: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Torino: 1249 aliĝintoj el 65 landoj

Hodiaŭ, la 29an de julio 2023 en Torino (Italio) komenciĝas la 108a Universala Kongreso de Esperanto, al kiu aliĝis 1249 homoj el 65 landoj. Plej multe da aliĝintoj (202) estas el Francio, sekvas la kongreslando Italio kaj Germanio. Vidu ĉi-sube … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Nuda: Hodiaŭ aperis nova bitalbumeto de Kjara

Hodiaŭ la 25an de julio 2023, sojle de la Internacia Esperanto-Tago, aperis la nova Esperanta bitalbumeto Nuda de Kjara, kiu la 3an de aŭgusto koncertos en Torino kadre de la 108a Universala Kongreso de Esperanto. Kjara (Chiara Raggi) estas itala … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Kulturo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-108: hibridaj programeroj kaj Faka Forumo

Signifa parto de la programeroj de la UK en Torino estos hibridaj, tiel ke eblos partopreni defore per Zoom. Temas precipe pri la scienca programo, nome 9 IKU-prelegoj (el kiuj 3 havos daŭrigan AIS-prelegon), 10 prelegoj de la Scienca Kafejo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-108: Internacia Arta Vespero kaj Internacia Esperanto-Ĥoro

Partoprenu en la Internacia Arta Vespero (IAV) kaj la Internacia Esperanto-Ĥoro (IEĤ)! En ĉi tiu formularo eblas enskribiĝi por kontribui al la Internacia Arta Vespero aŭ partopreni en la Internacia Koruso dum la baldaŭa 108a Universala Kongreso de Esperanto (UK), … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 108a UK en Torino: Reta Kongresa Libro kaj Kongresa Apo

UEA ĝoje komunikas al vi pri du gravaj kaj utilaj novaĵoj, rilate al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos en la bela urbo Torino. La organizantoj estas tre zorge preparantaj diversajn rimedojn, kiuj faciligos viajn spertojn dum la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Alvoko por la Oratora Konkurso kadre de la UK en Torino

Kiel parto de la 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. La Oratora Konkurso celas evoluigi la Esperantan parolarton inter la junularo. Rajtas partopreni gejunuloj en TEJO-aĝo (ĝis-35-jaraj), kiuj aliĝis al la UK. Partopreno … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

UK-108: 1139 aliĝintoj el 65 landoj

Je la 30a de junio 2023 (la redaktofino de la junia Ondo) al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 1139 homoj el 65 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al la 9a Nitobe-Simpozio en Torino

La 9a Nitobe-Simpozio okazos en Torino la 28-29an de julio 2023 (tuj antaŭ la Universala kongreso de Esperanto), ĉe la Universitato de Torino, Centro “Aldo Moro”. La temo de la Simpozio estas “Post 75 jaroj de la Universala Deklaracio de … Legi plu

Afiŝita en Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Aliĝu al KER-ekzamenoj en Torino kaj prepariĝu por ili

Ĉu via scipovo de Esperanto jam estas preskaŭ perfekta? Ĉu vi kuraĝus tion aserti? Ni komunikiĝas, jes, sed ĉu senprobleme en ĉiuj situacioj kaj pri ĉiuj temoj? Kion fari pri tio? Sekvu kurson pri Esperanto kun sperta instruisto por plibonigi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Du novaj libroj de ILEI

La nova estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kun la helpo de la eldonejo Edistudio (Italio) eldonis du librojn. La unua libro estas traduko de la verkoj de la itala kuracistino kaj esperantistino Antonietta Bernardoni, kolektitaj fare de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton