La 10an de junio 2023 je sia 93a vivojaro forpasis
Giuseppe Grattapaglia (1931-2023)
itala inĝeniero ĉe FIAT, rotariano kaj esperantisto, li en 1974 kun sia edzino Ursula (fraŭline: Sandkühler) ekloĝis en Brazilo por volontule labori en la esperantista bieno-lernejo por malriĉaj infanoj “Bona Espero”, kiun ili duope prizorgis dum pluraj jaroj. Giuseppe Grattapaglia estis longtempa prezidanto de Torina Esperanto-klubo kaj aktivulo de Rotaria Amikaro de Esperantistoj. Li kunverkis kelklingvan Malgrandan vortaron aŭto-turisman, kiun FIAT eldonis en 1974.
En 2012 Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia iĝis laŭreatoj de la premio Onisaburo Deguĉi, kaj en 2012 ili ricevis la Medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof (Bjalistoko).
Ni funebras pro la forpaso de Giuseppe Grattapaglia kaj kondolencas al lia edzino Ursula, al iliaj infanoj kaj genepoj.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/06/nekrologo-69