Kleriga lundo en Torino

torino

Hodiaŭ, la 31an de julio en la kongresa programo estas Kleriga lundo, kiu okazas en tri blokoj kun kelkaj samtempaj programeroj.

Unua bloko: 9h00–10h30
François Lo Jacomo: Kiun rolon havu la Esperanto-movado pri ĝemelaj urboj? (salono Hodler)
Prof. Maria Butan: Pejzaĝoj, kiuj influas nin. (Grattapaglia)
Mirejo Grosjean: Aikido. (Canuto)
Sylvain Lelarge: La cent paŝoj. (Bourlot)
Rakoen Maertens: La psikologio de falsaj novaĵoj: Kiel protekti sin kontraŭ la influo de misinformoj. (Fighiera-Sikorska)

Dua bloko: 10h45–12h15
István Szabolcs: Esperanto kaj la heksametroj. Subtitolo: Poemo de Sándor Petőfi: La Juĝo. Analizo de la Esperanta traduko en heksametroj (Hodler)
Prof. Paraŝkeva-Eva Bojaĝieva: Metabola rolo de iuj elementoj (Grattapaglia)
Bernhard Tuider: La Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Historio, havaĵo kaj aktualaj projektoj. (Canuto)
Katalin Kováts: KER-iga lundo: B1+B2+C1+X=KER. (Clerici)
Humphrey Tonkin: Kio farendas? (Fighiera-Sikorska)

Tria bloko: 12h30–14h00
Manuela Ronco: Filmoj kaj serioj kun fortaj inaj karakteroj: kiel aktivigi siajn feminismajn lensojn antaŭ la ekrano. (Hodler)
Thierry Spanjaard: Metromapoj, esplorenda universo! (Grattapaglia)
Renée Triolle: La fratoj Lumière: inventistoj kaj aferistoj. (Canuto)
Kristin Tytgat: Belgio, Babilado kaj internacia komunikado. (Clerici)
Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar: La movada rolo de Esperanto-Centroj – modelo Herzberg. (Fighiera-Sikorska)

Fonto: La Taŭra Voĉo, 2023, №3

La Ondo en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi