Pri ĝemelaj urboj en Torino

torinoPost projekciado de la filmo “Kiun rolon havu la Esperanto-movado pri Ĝemelaj Urboj” farita de François Lo Jacomo kadre de la “Kleriga lundo”, la ĉirkaŭ 40 ĉeestantoj vigle diskutis, prezentante siajn spertojn, farante demandojn kaj sugestojn. Partoprenis pluraj reprezentantoj de urboj ĝemelitaj: Parizo, Darmstadt, Lieĝo, Tübingen, Montrealo… La komisiito de UEA, Mark Ĵiro, parolis pri la avantaĝoj de ĝemelaj urboj por faciligi rilatojn kun urbestroj, anoncis planojn por 2024.

Oni akcentis la efikojn pri informado per gazetaro, por ricevi subvenciojn, ktp.

Aleks Kadar

Fonto: La Taŭra Voĉo, 2023, №4

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi