Aliĝu al la 9a Nitobe-Simpozio en Torino

nitobeLa 9a Nitobe-Simpozio okazos en Torino la 28-29an de julio 2023 (tuj antaŭ la Universala kongreso de Esperanto), ĉe la Universitato de Torino, Centro “Aldo Moro”. La temo de la Simpozio estas “Post 75 jaroj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, kia estas la stato de efektivigo de lingvaj rajtoj?”.

La organizaĵoj kiu organizas la simpozion estas la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED), Ulstera Universitato kaj la Universitato de Torino. La respondeculoj estas Michele Gazzola, Nicole Marinaro, Maria Margherita Mattioda kaj Marie-Berthe Vittoz. La simpozio estas momento de pripensado kaj diskuto pri temo kiu akiris konsiderindan gravecon en la lastaj jaroj pro multaj kialoj, inkluzive de la kreskantaj internaciaj migradoj, la procezoj de kultura kaj lingva homogenigo ligitaj al tutmondiĝo kaj la cifereca revolucio, kiuj malfavoras la lingvojn minoritatojn, kaj fine situacioj de armita konflikto en plurlingvaj landoj kiel Ukrainio.

La Nitobe-Simpozio dediĉos specifan sesion al la kazo de lingvaj rajtoj en Italio, inkluzive de tradiciaj minoritatoj kaj tiuj devenantaj el enmigrado. La Simpozioj prenas sian nomon de la japana klerulo kaj diplomato Inazô Nitobe, kiu funkciis kiel Sub-Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Nacioj de 1920 ĝis 1926. La ĉefa celo de la Simpozioj mem, kiel eventoj, estas antaŭenigi dialogon inter spertaj koncernatoj, kiuj malofte renkontiĝas en la normala disvolviĝo de sia laboro, malgraŭ similaj interesoj. Simpozioj Nitobe kunigas neregistarajn kaj interregistarajn organizaĵojn, akademiulojn, ŝtatoficistojn kaj politikistojn por permesi diskudaton el, kaj interŝanĝon de diversaj perspektivoj.

Listo de prelegantoj (laŭ alfabeta ordo):
Agresti Giovanni, Universitato Bordeaŭ Montaigne
Archibald James, Universitato McGill / Universito de Torino
Barni Monica, Universitato por Fremlandanoj de Sieno
Clément-Wilz Laure, Universitato Parizo-Est Créteil
Climent-Ferrando Vicent, Universitato “Pompeu Fabra”, Barcelono
De Varennes Fernand, Speciala Raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri Minoritataj Problemoj
Fenollar i Sastre Vicent, Politika respondeculo de NPLD (reto por antaŭenpuŝi lingvan diversecon)
Fiorentini Ilaria, Universitato de Pavia
Grin François, Universitato de Ĝenevo
Häggman Johan, Politika konsilanto de FUEN – Federacia Unio de Eŭropaj Naciecoj
Hicks Davyth, Ĝenerala Sekretario de ELEN – Eŭropa Lingva Egaleca Reto
Hult Francis, Universito de Marilando, Baltimora
Ó Riain Seán, Eŭropa Esperanto-Unio
Phillipson Robert, Kopenhaga Komerca Universitato
Stango Antonio, Prezidanto de FIDU (itala federacio de homaj rajtoj)
Wickström Bengt-Arne, Andrássy-Universitato de Budapeŝto

La laborlingvoj estas Esperanto, angla, itala (samtempa interpretado haveblas). Por konsulti la detalan programon kaj aliĝi, iru al interlingvistiko.net/lingvopolitiko/nitobe-simpozio-2023. Aliĝo estas senpaga. La organizantoj dankas por ilia malavara financa subteno la sekvajn subtenantojn: Esperantic Studies Foundation, Asocio “Nitobe” – lingva demokratio kaj justeco; kaj la Universitato de Torino. Aliĝi al la UK 2023 eblas ĉe: uk.esperanto.net/2023.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2023, №1109.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi