UK-108: 1139 aliĝintoj el 65 landoj

torino

Je la 30a de junio 2023 (la redaktofino de la junia Ondo) al la 108a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 29a de julio ĝis la 5a de aŭgusto 2023 en Torino (Italio), aliĝis 1139 homoj el 65 landoj. Plej multe da aliĝintoj (187) estas el Francio, sekvas la kongreslando Italio kaj Germanio.

Vidu ĉi-sube la liston de la unuaj dek landoj laŭ la aliĝlisto; interkrampe estas la nombroj je la 22a de aprilo:

187 Francio (166)
117 Italio (103)
100 Germanio (95)
62 Pollando (55)
50 Koreio (49)
48 Hispanio (42)
46 Brazilo (35)
46 Usono (42)
40 Belgio (38)
34 Japanio (31)

Komparante la aliĝnombroj de ĉi-jarcentaj UKoj, ni vidas, ke la Torina UK superis la kongresojn en Bonaero (706), Montrealo (859), Hanojo (866), Lahtio (917), Havano (1022) kaj Rejkjaviko (1034). Probable ĝi superos ankaŭ la Seulan (1195) kaj eble eĉ la Nitran (1252), sed dume la aliĝintaro al UK-108 nur iomete superis duonon de la aliĝintaro al UK-91, okazinta en Italio (Florenco) en 2006 kun 2209 aliĝintoj.

Ekde la 15a de junio la CO de UEA ne plu akceptas aliĝilojn (sed ankoraŭ venas malfruaj aliĝlistoj de la perantoj). Dezirantoj aliĝu surloke en Torino.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia (somera) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №2 (316).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/07/torino-18

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi