Torino rete spekteblas

Ni ĝojas informi, ke pli kaj pli da programeroj de la 108a Universala Kongreso de Esperanto en Torino hibridiĝas kaj rete spekteblas. Vidu ĉiujn alirinformojn en unu centra loko: https://eventaservo.org/e/UK108.

Temas nun ne nur pri la komitataj kunsidoj, pri la Scienca kaj Faka programo. Temas ankaŭ pri la Esperantologia Konferenco, la komitataj forumoj (Instruado, Informado, Kunlaborado), la (okazinta) Tago de Lernado, pluraj kunsidoj de regionaj komisionoj.

Koran dankon al IREA pro la teknika subteno.

Aleks Kadar

Fonto: https://groups.io/g/esperanto-landa-agado/message/1420

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi