Du novaj libroj de ILEI

libroLa nova estraro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kun la helpo de la eldonejo Edistudio (Italio) eldonis du librojn.

La unua libro estas traduko de la verkoj de la itala kuracistino kaj esperantistino Antonietta Bernardoni, kolektitaj fare de Ermanno Tarracchini kaj de Kolektivo Bernardoni sub la titolo La ĉiutaga vivo kiel historio. Sen timoj kaj sen psikiatrio Ĝin tradukis Alessandra Madella kaj Luigia Oberrauch. Edistudio zorgis praktike pri la eldono.

Temas pri 100-paĝa kolekto de kelkaj notoj, skribitaj en malsamaj tempoj kaj en diversaj situacioj, tamen la tuto donas akuratan bildon pri ŝia laboro, celanta ebligi al homoj ne deprimiĝi antaŭ la malfacilaĵoj de la vivo kaj konservi aŭ retrovi sian lokon en la lukto por pli justa socio.

madella

Same ĉe Edistudio aperis L’esperanto: facilità di apprendimento e aiuto nello studio di altre lingue – 300-paĝa libro de Alessandra Madella en la itala pri la historio de la eksperimentoj, kiuj montras, ke Esperanto estas facile lernebla kaj propedeŭtika lingvo. La unua bazo de la libro estis la scienca dokumento, pretigita por la instrua projekto “30 Oraj Horoj” de Itala Instituto de Esperanto kaj ILEI.

Ĉi tiu volumo prezentas la jarcentan historion de eksperimentoj pri instruado de Esperanto en diversaj partoj de la mondo, por montri, ke la internacia lingvo ne nur estas facile lernebla, sed povas subteni studentojn kaj en la studado de aliaj lingvoj, inkluzive de la propra gepatra, kaj en la kazo de specifaj lernmalkapabloj.

Legu pli kaj mendu ĉe:
https://www.edistudio.it/articolo.php?id=172
https://www.edistudio.it/articolo.php?id=173

Alessandra Madella

Fonto: https://esperanto.cri.cn

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi