Etikedaj arkivoj: Irina Gonĉarova

MASI – 30-jara

Antaŭ tridek jaroj, la 24an de februaro 1995 estis fondita Esperanto-Klubo MASI. La fonda kunveno okazis en la biblioteko de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (МАСИ) en ĉeesto de la rektoro, vicrektoroj, katedrestroj, ambasadoro de Hungario György Nanovfszky, moskvaj Esperanto-aktivuloj kaj … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

APERo-18 celebros la 30-jariĝon de MASI

La 24an de februaro 1995 en la biblioteko de la ĉefkonstruaĵo de la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (la ruslingva siglo МАСИ = MASI) en solena etoso kun ĉeesto de la rektoro kaj aliaj gravuloj estis fondita la Moskva Amikaro de Studantoj … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto en infana tendaro de la lernejo “Lingvo por Sukceso”

Dudek geknaboj en la aĝo de 8 ĝis 15 jaroj partoprenis en la infana tendaro de la lernejo “Lingvo por Sukceso”, kiu okazis la 3-8an de januaro 2025 en la ripozejo “Perlo de Ĉuvaŝio” apud Ĉeboksaro, la ĉefurbo de Ĉuvaŝio. … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 18a Moskva lingva festivalo

La 1an de decembro la fakultato pri neprecizaj sciencoj de la Supera Lernejo de Ekonomiko gastigis la 18an Moskvan lingvan festivalon, ĉiujare organizatan de la Moskva Esperanto-Asocio MASI, lingvistoj kaj entuziasmuloj de la festivala movado. Pli ol 650 personoj ĉeestis … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo, Lingvoj | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

ERoJ en Moskvo

Esperanto-renkontiĝo kun la simpla nomo ERo (Esperanto-Renkontiĝo) okazis la 3-4an de novembro en Moskvo, en unu el la oficejoj de la moderna ĉefurba kvartalo “Negoca Centro” (Деловой Центр). Tiu ĉi evento estas “ero” de la aktivado de Moskva Esperanto-Asocio MASI.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La septembra Ondo: Rekorde ampleksa kaj varia

Kvankam la redakcio de “La Ondo de Esperanto” ekde 2017 promesas, ke la abonantoj ricevos nur 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu eldono estas multe pli ampleksa. Sed la septembra (aŭtuna, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) “Ondo” (2024, №321) estas rekorde ampleksa: ĝi … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La dua Kalejdoskopo de lingvoj en Odincovo

La 29an de septembro, dimanĉe, en la centra biblioteko de la apudmoskva urbo Odincovo (ĉ. 190 mil loĝantoj) okazis la dua “Kalejdoskopo de lingvoj”. Ĝi estas branĉeto de la Moskva Lingva Festivalo (MLF), kiun Moskva Esperanto-Asocio MASI okazigas dum 18 … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

KLERo: Survoje al la junulara Movado en Ruslando

KLERo estas Kleriga Lerna Esperanta Renkontiĝo, unuafoje okazinta la 4-9an de aŭgusto 2024 en la belega kaj komforta ripozejo “Surskije Zori” en Ĉuvaŝio. Mi ne memoras similajn interurbajn Esperanto-renkontiĝojn en Ruslando kaj Sovetunio. Kutime ĉiuj lernaj kursoj okazadis kadre de … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La 17a Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo

La 17an fojon okasis APERo – la Antaŭprintempa Esperanto-Renkontiĝo, kies datoj ne plu estas en la fino de februaro, sed en la komenco de marto, ĉi jare la 7-10an de marto. Ĝia temo estis “Hejmo”. Kvankam la temo estis elektita … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Esperanto-Poŝtkruciĝo – sepjara projekto

Antaŭ sep jaroj, la 25an de marto 2017 estis lanĉita Esperanto-Poŝtkruciĝo (EoPK) – projekto de MASI pri interŝanĝo de bildkartoj en Esperanto inter homoj el diversaj mondopartoj. Penante superi grandajn teknikajn kaj geopolitikajn malfacilaĵojn, perdante dekojn da membroj kaj akirante … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

1700 gastoj en la 17a Moskva Lingva Festivalo

La 17a Moskva Lingva Festivalo okazis en la tradicia tempo, tradicia ejo kaj tradicie sukcese: la 10an de decembro 2023 en la fakultato de la neekzaktaj sciencoj ĉe la Supera Lernejo pri Ekonomio. Kaj tradicie ĝin organizis Moskva Esperanto-Asocio MASI … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Kalejdoskopo de lingvoj en Odincovo

La 24an de septembro en la apudmoskva urbo Odincovo (ĉ. 170 mil loĝantoj) pasis la unua “Kalejdoskopo de lingvoj”, organizita laŭ la modelo de la Moskvaj lingvaj festivaloj, sed pli malgranda kaj modesta. Estis la unua provo konatigi la urbanojn … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La septembra Ondo: La Kongresa Sezono en la fokuso

Same kiel ĉiujare, en la fokuso de la septembra eldono de La Ondo de Esperanto (2023, №317), aperinta antaŭ dek tagoj sur 141 paĝoj, estas la “Kongresa Sezono”, kiu daŭras en Esperantujo ekde junio ĝis septembro. La ĉefa evento de … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La junia Ondo: Rekorde ampleksa

Kvankam la redakcio de La Ondo de Esperanto promesis, ke la abonantoj ricevos 100-120 paĝojn ĉiusezone, ĉiu eldono de la Ondo estas pli ampleksa. Post la du sinsekvaj 139-paĝaj (№314 kaj №315) numeroj sekvis rekorde ampleksa junia (somera laŭ la … Legi plu →

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Ĉeboksaro: Cent semoj perdiĝas, sed la cent-unua ekĝermas

Mi kelkfoje laboris en someraj kaj vintraj ripozaj infantendaroj kiel instruanto de Esperanto kaj edukistino. Tiuj tendaroj estas organizataj de la lingva lernejo “Lingvo por sukceso” en la urbo Ĉeboksaro (Ĉuvaŝio). Pasintjare unu el miaj junaj kolegoj-infangvidantoj, la 17-jara ĉeboksara … Legi plu →

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton