Kvin jaroj de Esperanto-Poŝtkruciĝo

poŝtkruciĝo

La projekto Esperanta Poŝtkruciĝo (EoPK) estas interŝanĝo de poŝtkartoj inter esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj. Precize antaŭ kvin jaroj, la 25an de marto 2017, EoPK estis lanĉita de Moskva Esperanto-Asocio MASI. Spite al multaj teknikaj, sociaj kaj politikaj obstakloj, EoPK funkcias seninterrompe kaj estas ŝatata de kelkaj centoj da esperantistoj tra la tuta mondo.

La 25an de marto amike kaj gaje pasis retkonferenco de EoPK-membroj. La partoprenantoj interkonatiĝis, interŝanĝis siajn impresojn pri la bildkarta korespondado kaj prezentis elektitajn bildkartokolektojn. Kelkaj jam sendis kaj ricevis pli ol cent bildkartojn.

Okaze de la jubileo de Esperanta Poŝtkruciĝo MEA MASI eldonis specialan bidkarton.

Aliĝi al ĉi tiu distraĵo povas ĉiu deziranto, eĉ ne esperantisto, ĉe la retejo
https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto

Bonvenon!

Irina Gonĉarova
gvidanto de EoPK

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/masi-34

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi