Deklaro de kvin (eks)gvidantoj de REU: du versioj

REU

La 27an de februaro 2022 kvin (eks)gvidantoj de REU, inter kiuj tri eksprezidantoj, estrarano kaj eksestrarano de REU (aliĝinta al UEA landa asocio por Ruslando) la 27an de februaro aperigis en la retejo Libera Folio deklaron, kun la titolo “Rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito”. Post unu tago ĉi tiu teksto estis grave ŝanĝita, ekzemple la frazo “La agreso de la rusia registaro estas nepermesebla kaj ne ĉiuj esperantistoj el Rusio subtenas ĝin” estis anstataŭigita per “La eventoj kiuj okazas en Ukrainio estas vere teruraj kaj ni deklaras ke ni estas kontraŭ tiu milito”. El la kvar “esperoj” de l’ subskribintoj restis nur unu, kun kiu povas konsenti ĉiu prudenta homo, nome: “Ni esperas, ke la milito plej baldaŭ finiĝos”.

Estas forigitaj la tri ceteraj “esperoj”:
– “Ni esperas, ke plejmulto de tiuj estas kontraŭ la milito, malgraŭ unuopaj eldiroj favore al ĝi”,
– “Ni esperas, ke Ukrainio, ties loĝantaro kaj interalie geesperantistoj postvivos ĝin”,
– “Ni esperas, ke ukrainiaj esperantistoj ankaŭ estonte havos bonajn rilatojn kun rusiaj samideanoj”;
anstataŭ ili estas aldonita unu plia, kiu iĝis la dua:
– “Ni esperas, ke la esperantistoj samkiel la popoloj de niaj landoj retrovos vojojn al paco kaj amikeco plej rapide”.

La deklaro de la kvinopo restis preskaŭ neatentita en LF: nur du legantoj lasis siajn komentojn. Sed post la anonco pri ĉi tiu deklaro en la grupo “Эсперанто | Esperanto” en la socia reto “Vkontakte”, legita jam pli ol 700-foje, aperis 23 komentoj de Ruslandaj esperantistoj, plejparte kritikaj, kiel la plej freŝa: “да пошли они все к чёрту все эти (Г. Аросев, Н. Гудсков, Г. Коколия), в также нынешний (И. Гончарова) и бывший (А. Блинов) члены правления REU. Все! Не нужны нам такие “активисты-провокаторы” = Iru al diablo ĉiuj ĉi (G. Arosev, N. Gudskov, G. Kokolija), ankaŭ la nuna (I. Gonĉarova) kaj eksa (A. Blinov) estraranoj de REU. Ĉiuj! Ni ne bezonas tiajn “aktivulojn-provokistojn” (Сергей Эсперантов).
En la sama grupo oni povas legi ankaŭ reagojn al la deklaroj de UEA kaj TEJO. La ruslingvajn reagojn oni povas traduki per la tradukilo de Google.

La definitiva teksto de la deklaro estas jena:

En ĉi tiu teruriga tempo ni, nunaj kaj eksaj aktivuloj de E-movado en Rusio kaj estraranoj de la Rusia Esperantista Unio, sendas nian plej sinceran kunsenton kaj plej bonajn dezirojn al la ukrainiaj samideanoj. La eventoj kiuj okazas en Ukrainio estas vere teruraj kaj ni deklaras ke ni estas kontraŭ tiu milito.
Ni esperas, ke la milito plej baldaŭ finiĝos.
Ni esperas, ke la esperantistoj samkiel la popoloj de niaj landoj retrovos vojojn al paco kaj amikeco plej rapide.
Milito ne estas solvo. Milito estas kontraŭhoma. Milito estas kontraŭ la ideo de Esperanto kaj esperantismo.

(alfabetorde)
Grigorii Arosev eksprezidanto de REU
Aleksandr Blinov eksa ĝenerala sekretario de TEJO kaj eksa estrarano de REU
Irina Gonĉarova estrarano de REU, prezidanto de la E-Asocio MASI
Nikolao Gudskov eksprezidanto de REU
Georgij Kokolija eksprezidanto de REU

La teksto de la deklaro estis iom redaktita kun la aprobo de ĉiuj subskribintoj jam post ĝia publikigo.

Fonto: https://www.liberafolio.org

La origina teksto (kun la “agreso”) estas jena:

En ĉi tiu teruriga tempo ni, nunaj kaj eksaj aktivuloj de E-movado en Rusio kaj estraranoj de la Rusia Esperantista Unio, sendas nian plej sinceran kunsenton kaj plej bonajn dezirojn al la ukrainiaj samideanoj. La agreso de la rusia registaro estas nepermesebla kaj ne ĉiuj esperantistoj el Rusio subtenas ĝin.
Ni esperas, ke plejmulto de tiuj estas kontraŭ la milito, malgraŭ unuopaj eldiroj favore al ĝi.
Ni esperas, ke la milito plej baldaŭ finiĝos.
Ni esperas, ke Ukrainio, ties loĝantaro kaj interalie geesperantistoj postvivos ĝin.
Ni esperas, ke ukrainiaj esperantistoj ankaŭ estonte havos bonajn rilatojn kun rusiaj samideanoj.
Milito ne estas solvo. Milito estas kontraŭhoma. Milito estas kontraŭ la ideo de Esperanto kaj esperantismo.

[La samaj subskribintoj]

Fonto: https://web.archive.org

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/reu-6

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi