Jubileoj kaj memordatoj en novembro 2021

novembro

3. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Johannes Edvard Leppäkoski (denaske: Ruotsalainen, 1901-191?-1984), Finnlanda ĵurnalisto kaj esperantisto, kunfondinto de la Esperanto-klubo en Jyväskylä, tradukinto de ĉ. 100 finnaj poemoj, inkluzive de pli ol 30 porinfanaj poemoj en Burĝonoj (1950). Dum tri jardekoj li okupiĝis pri tradukado de la finna nacia epopeo Kalevala, aperinta en 1964 kiel la kvara volumo de la libroserio Oriento-Okcidento (2a eld., 1985).

7. Antaŭ 120 jaroj mortis Wilhelm Heinrich Trompeter (1839-1888-1901), germana mineja subtermezuristo, volapukisto kaj pionira esperantisto (№918), fondinto de Esperanto-grupo en Schalke (la kvara E-societo en la mondo, 1890); dum tri jaroj (1892-94) W. H. Trompeter pagis la eldonkostojn de La Esperantisto kaj pagis al L. Zamenhof ĉiumonatan redaktoran salajron; adaptis por germanlingvanoj kaj eldonis la poŝan lernolibron kun du ampleksigitaj vortaroj de L. Zamenhof (1891) kaj pretigis la germanan version de la origine ruslingva Zamenhofa verko Mallongaj sciigoj pri la lingvo internacia Esperanto (1895).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 285-286.

8. Antaŭ 35 jaroj mortis Henry William Holmes (hoŭmz, 1896-1927-1986), brita armea oficisto, framasono, spiritisto kaj esperantisto, pli konata kiel Harry Holmes; la plej longtempa prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo (1933-53), komitatano (1956-74), estrarano kaj vicprezidanto (1956-64) de UEA. Dufoje dum sia vicprezidanteco Holmes estis aganta prezidanto de UEA: ekde la morto de Giorgio Canuto ĝis la elekto de Hideo Yagi (1960-62) kaj ekde la morto de Yagi ĝis la elekto de I. Lapenna en la 49a UK (majo-aŭgusto 1964). En 1964 la komitato de UEA elektis lin Honora Prezidanto de UEA, sed post la “Hamburga Puĉo” (1974) li rezignis la honoran prezidantecon en UEA; aŭtoro de la libro Londono vokas. Historio de la Londona Esperanto-Klubo 1903-1978 (1981).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 129-130.

10. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Irina Germanovna Gonĉarova (Гончарова, 1951-1966- ), Sovetunia kaj Ruslanda instruistino kaj esperantistino (aktiva de 1977); membro de gvidorganoj de ASE, SEU kaj REU; etata instruistino de Esperanto en la Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (MASI, 1994-2011) kaj en aliaj Moskvaj altlernejoj; fondinto (1995) kaj senŝanĝa kunordiganto de la klubo EK MASI (de 2012 Moskva Esperanto-Asocio “MASI”), direktoro de Moskvaj Lingvaj Festivaloj (2006- ), organizanto de pluraj tradiciaj Esperanto-renkontiĝoj (StRIGo, APERo, VsPLESK) kaj de KER-ekzamenoj en Moskvo; aŭtoro de kelkaj lernolibroj.

18. Antaŭ 55 jaroj naskiĝis Jorge Camacho (kamáĉo, 1966-1980- ). Hispana interpretisto, instruisto, bibliotekisto, verkisto kaj esperantisto; membro de la Ibera Grupo (skolo) ĝis 1995 kun la pseŭdonimo Georgo Kamaĉo, membro de la Akademio de Esperanto (1992-2001); lanĉinto kaj kunredaktanto (2007-14) de Beletra Almanako, al kiu li abunde kontribuas; aŭtoro de Sur la linio (novelaro, 1991), Ibere­libere (kun aliaj; poemaro, 1993), La Majstro kaj Martinelli (satira novelo, 1993), La ĉapo de la sterko-vermo (notaro pri drogspertoj, 1995), Ekstremoj (kun aliaj; noveloj, 1997), La liturgio de l’ foiro (eseo, 1999), Celakantoj (poemaro, 2004), Saturno (poemaro, 2004), Eklipsas (poemaro, 2007), Koploj kaj filandroj (poemaro, 2009), La silika hakilo (poemaro, 2011), En la profundo (poemaro, 2013), Strangaj spikoj (poemaro, 2016), Palestino strangolata (poemaro, 2016), Brulvunde (poemaro, 2017); tradukinto de Letero el Palestino (S. Alba, 1990).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 53-54.

19. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Bruno Migliorini (miljorini, 1896-1912-1975), konata itala lingvisto (ĉefredaktoro de Enciclopedia Italiana, 1930-33; prezidanto de Accademia della Crusca (akademio pri la itala lingvo, 1949-63) kaj esperantisto; (kun)fondinto de Esperanto-kluboj en Rovigo (1912), Venecio (1914) kaj Romo (1921), membro de la redakta komitato de La Monda Lingvo-Problemo ekde ties unua numero (1969-75), membro de la Akademio de Esperanto (1925-38, 1971-75); aŭtoro de Anekdotoj pri Dante (1921), Manuale di Esperanto (1923), Esperanto e Interlingua (1924), Esperanta Legolibro (kun Elio Migliorini, 1925), L’ Esperanto e i Suoi Elementi (1926), Kontribuaĵoj al Esperanta Etimologio (1930), Lingvaj Aspektoj de Esperanto (posteume, 1985), kaj de pluraj interlingvistikaj kaj esperantologiaj artikoloj.

20. Antaŭ 35 jaroj mortis Lucien Bannier (banjé, 1893-1906-1986), franca bankoficisto kaj esperantisto, kunfondinto (kun Lanti kaj Glodeau) de SAT, dum pli ol 60 jaroj membro de la gvidorgano (nun: plenumkomitato) de SAT, ĝenerala sekretario kaj prezidanto de la plenumkomitato de SAT (1935-68, kun paŭzo dum la Dua Mondmilito), administranto de la eldonado de PV (1930) kaj de PIV (1970), kompilinto de Leteroj de E. Lanti (1940), kunverkinto de Historio de SAT (1953). Oni ofte nomas lin “La konscienco de SAT”.
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 24-25.

27. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Paul Peeraerts (pérarts, 1946-1965- ), flandra ĵurnalisto, grafikisto, administranto kaj esperantisto; direktoro de la Grafika Centro de UEA en Antverpeno (1979-89), kiun en 1989 transprenis FEL kies direktoro li estis ĝis la emeritiĝo en 2011; redaktoro de Esperanto-Panorama (poste Horizon.taal, 1970-81, 1984-87) kaj Sonorilo (1972-74), prizorganto de la libroeldonado ĉe FEL (D. Dorval, J. Francis, E. de Kock, Lorjak, A. Löwenstein, S. Maul, T. Steele, K. Ungar, J. Valano, G. Waringhien k. a.); redakcia sekretario de (1992- ) kaj ĉefredaktoro (2017- ) de Monato; unu el pioniroj de la elektronika eldonado en Esperanto; aŭtoro de Esperanto-kurso TOP (1973), Esperanto vandaag (1986), Malgranda kurso pri HTML (1995), Interreto … inter kio? (1997); tradukinto de: Esperanto programita (H. Behrmann, 1971); Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ azia lingvo? (C. Piron, 1979).
Legu pli en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, p. 223-224.

30. Antaŭ 60 jaroj mortis Imre Baranyai (báranjai, (1902-1925-1961), hungara pentraĵ-agento, oficisto kaj esperantisto, konata en Esperanto kiel Emba; unu el la gvidantoj de la hungara laborista Esperanto-movado, aŭtoro de La profeto (poemaro, 1934), Maria kaj la grupo (romano, 1936), En ekzilo (poemaro, 1938), Népszerű Eszperantó nyelvtan (lernolibro, 1947), Ekzilo kaj azilo (poemaro, 1962).

Aleksander Korĵenkov

Foto el ĉiusemajna senpaga oferto de shutterstock, 737031019.

Ĉi tiu listo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2021/11/novembro-8

La Ondo de Esperanto

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi