Distanciĝo de la antaŭnelonga deklaro de kelkaj personoj pri la eventoj en Ukrainio

reuLa 27an de februaro 2022 en «Libera folio» aperis notico sub la titolo «Rusiaj esperantistoj kontraŭ la milito», kiu enhavis deklaron pri la ukrainiaj eventoj. La deklaron subskribis kvin personoj: G. Arosev, A. Blinov, I. Gonĉarova, N. Gudskov, G. Kokolija. Ĝia teksto post unu tago iom ŝanĝiĝis, do mi donu ligilon al «Sezonoj» https://sezonoj.ru/2022/03/reu-6/ kie interesiĝantoj povas legi kaj la originan kaj la finan version de tiu deklaro.

Venas maltrankvilaj demandoj de kelkaj homoj pri rilato de REU al tio.
Responde al tiuj demandoj, mi atentigas:

1) Rusia Esperantista Unio havas neniun rilaton al tiu deklaro.
La deklaro estis verkita kaj subskribita de privatuloj, kiuj elpaŝas en sia propra nomo, sed ne en la nomo de REU kaj des pli ne en la nomo de la tuta esperantistaro rusia.

2) Oficiala pozicio de REU pri tiom sentebla afero povus aperi nur kiel decido de la Estraro, kio ne okazis, kaj espereble ne okazos.

3) La opinioj pri la ukrainiaj eventoj estas ekstreme kontraŭaj en la socio. Oficiala subteno de unu el pozicioj signifus fortan neglekton de granda parto de nia membraro, kiu havas la malan pozicion. Ekzemple, persone mi kiel privata persono plene kaj senkondiĉe subtenas la specialan operacion de la rusia armeo, kiu okazas nun en Ukrainio. Se la Estraro oficiale deklarus ion kontraŭ ĝi — mi demisius kaj komencus batali por nuligo de tia deklaro fare de nia supera organo (Konferenco de REU).
Do, la plej adekvata pozicio de REU kiel organizaĵo rilate al la temo — simple diri nenion pri ĝi.

Aleksandr Lebedev
prezidanto de REU

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/reu-7

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi