Kategoriaj arkivoj: Mondo

Mesaĝo de UEA al UN kaj civila socio okaze de la Monda Tago de Rifuĝintoj, 20 junio 2022

Laŭ lastatempa pritakso de Unuiĝintaj Nacioj, la nombro de rifuĝintoj kaj dislokitaj personoj en la mondo nun superas 100 milionojn. Tio estas pli ol iam ajn antaŭe. Ili troviĝas en ĉiuj mondopartoj – ekzemple en Eritreo kaj Etiopio, en Jemeno … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Plibonigita lingvolernado por pli justa kaj pli efika Eŭropo

Kun granda intereso parolantoj de la internacia lingvo Esperanto sekvis la Konferencon pri la Estonteco de Eŭropo. Multaj civitanoj de Eŭropa Unio enmetis ideojn al tio. Kaj multaj el tiuj ĉi pledis por efika kaj agokapabla Eŭropo kaj por plifortigo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio

La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Unesko-Kuriero pri neŭrosciencoj

«Sur la kampo de neŭrosciencoj, la realo jam preterpasas la fikcion. Kiu povintus imagi ke iam eblos enigi falsajn memorerojn en la cerbon de besto, aŭ senparole dikti tekston al komputilo, per nur mensa agado? Tio jam estas realaĵo, kaj … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Monda koalicio por lingvaj rajtoj

Fondiĝis fare de amerikaj universitatanoj la asocio Global Coalition for Language Rights / Monda koalicio por lingvaj rajtoj, al kiu rajtas aliĝi individuoj kaj asocioj, kiu devus esti io interesa por esperantistoj. Jen la priskribo de iliaj celoj:

Afiŝita en Lingvoj, Mondo | Etikedigita , , | Lasi komenton

Gajan Paskon!

Kristo resurektis! Ni gratulas ĉiujn kristanojn kiuj, same kiel ni, hodiaŭ, la 24an de aprilo 2022, festas Paskon laŭ la Julia kalendaro. En nia retejo estas legeblaj tri beletraĵoj, kies temo estas Pasko: bonvolu (re)legi ilin. Nikolaj Lejkin: Post la … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Kalle Kniivilä premiita

Kalle Kniivilä estas premiita per la stipendio de la Suda Publicist-klubo por la jaro 2022. La stipendio estis transdonita de la prezidanto de Suda Publicist-klubo Csaba Bene Perlenberg. La premimono estas SEK 10.000. La motivigo tekstas: “Por lia elstara talento … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Armeaj ŝercoj

Patrino plendas ĉe rekrutejo, ke ŝia filo estas tro malsana por esti rekrutita. Rekrutanto respondas: “Li militservos laŭe al sia sanstato” – “Sed li estas tre miopa!” – “Ne zorgu, ni metos lin tre proksime al malamiko”. Komandestro demandas rekruton, … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Redakcie

La foto el la Somera Olimpiko en Tokio kun la Ruslanda ĉampionino Maria Lasickienė (naskita kiel Maŝa Kuĉina) kaj la Ukrainia bronzmedala saltistino Jaroslava Mahuĉiĥ, pasintsomere trakuris la mondon kiel simbolo de amikeco interhoma spite al malamikeco interŝtata, sed Jaroslava … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , , , | 1 komento

Unesko-Kuriero, 2021, №4: Rakontoj de migradoj

“Familioj elhejmigitaj de milito, improvizitaj tendaroj en la ĉirkaŭaĵo de urboj, postvivantoj de danĝeraj martransiroj – amaskomunikiloj kutimis bagateligi bildojn de migrantoj, kiuj tro ofte reduktiĝas al arketipo de nuntempa malfeliĉo. Ĉi tiuj novaĵoj reflektas tre realajn situaciojn, kiel tiuj, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Unuanima rezolucio de la Esperanta Civito

La Senato de la Esperanta Civito, kunvokita al konsulto la 16an de marto 2022, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe, unuanime decidis a) daŭre partopreni en la streboj reformi Unuiĝintajn Naciojn, por ke la institucio ne estu … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Deklaro de Esperanto-Ligo en Israelo

“Laŭ sia heredo, kaj historie kaj kulture, Israelo estas forte ligita kaj al Ukrainio kaj al Rusio. Multaj Israelanoj, kiel novaj kaj malnovaj enmigrintoj, havas familianojn en ambaŭ landoj. Tial la tre bedaŭrinda milito en Ukrainio tuŝas kaj malfeliĉigas multajn … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

TEJO: Internacia Tago de Virinoj 2022

Hodiaŭ, la 8-an de marto, estas la Internacia Tago de Virinoj. Krom la omaĝoj, pli gravas memori kial la dato ekzistas. Kvankam estas intencoj montri nur feliĉan momenton por gratuli, doni florojn aŭ verki belajn mesaĝojn, temas pri memorigo al … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , | Lasi komenton

Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

Okaze de la Internacia Virina Tago, 8 marto 2022, Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj donas sian subtenon al la ĉi-jara temo de la Tago: “Genra Egaleco Hodiaŭ por Morgaŭa Daŭripovo.” Genra egaleco esencas por paca mondo, en kiu ĉiu … Legi plu

Afiŝita en Mondo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Pliaj reagoj pri la eventoj en Ukrainio

Al la deklaroj de UEA kaj TEJO pri la eventoj en Ukrainio lastatempe aldoniĝis du pliaj: deklaracio de la Estraro de Internacia Jurista Esperanto-Asocio (IJEA) kaj komuna deklaro de la Plenumkomitato de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) kaj Organiza Komitato por … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton