Kalle Kniivilä premiita

Kniivilä

Kalle Kniivilä estas premiita per la stipendio de la Suda Publicist-klubo por la jaro 2022. La stipendio estis transdonita de la prezidanto de Suda Publicist-klubo Csaba Bene Perlenberg. La premimono estas SEK 10.000. La motivigo tekstas: “Por lia elstara talento portreti nuancojn de grizo, kie aliaj vidas nur nigron aŭ blankon. Por lia solida scio pri Ruslando, liaj akraj analizoj kaj la kapablo ĉiam peri tiujn en ĵurnalisme objektiva kaj trafa maniero”.

Kalle Kniivilä estis longdaŭra dungito ĉe HD kaj Sydsvenskan. Ekde kiam Ruslando invadis Ukrainion, li konstante raportas pri la evoluoj. “La ĵurnalismo de Kalle kaj solida scio pri la Ruslanda potenc-aparato estas nemalhaveblaj nuntempe. Samtempe estas grave atentigi, ke Kalle ricevis la ĉi-jaran stipendion por sia ĝenerala profesieco. Tre inda premiito”, – diras Csaba Bene Perlenberg.

“Mi estas plene surprizita. Mi eĉ ne sciis, ke tiu ĉi stipendio ekzistas, kaj provis diveni, kiu ricevos ĝin, kiam Csaba Perlenberg eklegis la motivigon dum la komuna vendreda matenmanĝo de la redakcio. Nur kiam li menciis ion pri Ruslando, mi komprenis, ke povus esti mi”, – diras Kalle Kniivilä. Stipendiitoj de la antaŭaj jaroj estas Anna Bubenko ĉe Sveda Radio, Joakim Björck ĉe Helsingborgs Dagblad kaj postmorta stipendio al Kim Wall.

Julius Viktorsson

Fonto: Sydsvenskan, la 8an de aprilo 2022.
Foto: Ingemar D Kristiansen

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/kniivila-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi