Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, 15 majo 2022: Paco en la homa familio

familioj

La Tago de Familioj konsciigas nin pri familioj kaj iliaj bezonoj Tiu konscio, kaj politikoj por familioj specife, gravas por atingi plurajn celojn de la Tagordo 2030. Familioj estas baza unuo de socio kaj de solidara reto. Inter familioj ni ĉiuj kreskas kaj evoluas, lernas kaj instruas – kaj ŝanĝas kaj konstruas niajn komunumojn kaj la mondon.

La vorto familio estas ofte uzata por paroli pri pli grandaj rondoj, niaj komunumoj kaj eĉ la mondo kiel tuto. Ĝi enhavas la sencon de inkluziveco, kie ĉiuj povas esti protektataj kaj komprenataj, kie ni trovas manierojn kunvivi. Por multaj esperantistoj, ĝuste tion signifas partopreni en la mondo kaj kulturo de Esperanto: do, esti parto de “granda rondo familia” (laŭ la vortoj de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof).

Malgraŭ la rekono pri la graveco de familioj, kaj pri ties bezono de protektado kaj antaŭenigo, multaj familioj suferegas. Militoj kaj konfliktoj disigas kaj dividas familiojn, pro morto aŭ forfuĝo. Sankrizoj funebrigas familiojn. Malriĉeco puŝas familiojn al senhejmeco.

Multaj familioj ne rajtas uzi siajn gepatrajn lingvojn, aŭ ties lingvoj ne estas oficiale rekonataj. Infanoj ne rajtas lerni en la sama lingvo de la gepatroj. Indiĝenaj komunumoj vidas siajn lingvojn kaj kulturojn malaperi. Familioj de rifuĝintoj ne kapablas aliri bazajn servojn pro lingvaj baroj.

Multon ni ankoraŭ devas fari por familioj. Necesas genra egaleco, protektado de virinoj kaj infanoj, socia protekto, edukado kaj sanservo, kaj multaj aliaj esencaj aferoj. Kune kun familioj de la tuta mondo, ni, membroj de la tutmonda familio de parolantoj de Esperanto, ripetas: ni bezonas pacon, homajn rajtojn kaj evoluigon kaj pretas kunlabori kun Unuiĝintaj Nacioj por tion atingi!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1036.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi