Armeaj ŝercoj

ŝercojPatrino plendas ĉe rekrutejo, ke ŝia filo estas tro malsana por esti rekrutita. Rekrutanto respondas: “Li militservos laŭe al sia sanstato” – “Sed li estas tre miopa!” – “Ne zorgu, ni metos lin tre proksime al malamiko”.

Komandestro demandas rekruton, kie li dezirus pasigi sian armean servon. “Prefere kiel estro de la Ĝenerala Stabo” – “Ĉu vi estas idioto?” – “Ne. Sed ĉu tio estas nepra kondiĉo?”

Oficiro ordonas al soldatoj: “Ĉiuj prenu fosilojn kaj ekfosu tranĉeojn!” Soldato scivolas: “Sed por kio?” – “Se malamiko atakos, ni havos ŝirmejon” – “Do eble ni mem ataku la malamikon, por ke tiu okupiĝu pri fosado?”

Komandanto vicigis rekrutojn kaj kritikas ilin: “Rigardu vin mem! La haroj hirtaj, la uniformoj ĉifitaj, la vizaĝoj nerazitaj. Se malamikoj atakos nun – kion ili pensos pri ni?!”

Kapitano de nuklea submarŝipo demandas sian viculon: “Kio okazis? Mi aŭdis iun bruon kaj sentis puŝon” – “Nia sekciestro ricevis mesaĝon ke la edzino forlasis lin kaj foriris al sia amato en Parizon”. – “Domaĝe, sed kiel nia submarŝipo rilatas al Parizo?” – “Vi pravas, neniel. Kaj ne plu estas Parizo…”.

Surskribo sur tomboŝtono de armea ĉevalo: “Ĉi tie kuŝas ĉevalo Rufa de la 10a regimento. Dum sia vivo ĝi piedbatis 80 soldatojn, 10 oficirojn, 2 generalojn kaj 1 minon”.

Rekruto demandas la estron antaŭ elaviadiliĝo: “Kio okazos se mia paraŝuto ne malfermiĝos?” – “Vi alteriĝos la unua”.

Filo de kolonelo petas vespere: “Paĉjo, mi denove deziras vidi la elefantetojn kuri!” – “Kara, la elefantetoj estas jam lacaj” – “Nu paĉjoo! Nu bonvoluuuu!” – “Bone. Taĉmento! Surmetu gasmakojn kaj kuru surplacen!”

Komandestro klarigas al rekrutoj: “Grenadon oni devas ĵeti tiel ke krom vi ĝi mortigu ankaŭ iun malamikon”.

Plukis kaj tradukis Stano Belov

Ĉi tiuj ŝercoj aperis en la marta (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/04/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi