Monda koalicio por lingvaj rajtoj

Koalicio

Fondiĝis fare de amerikaj universitatanoj la asocio Global Coalition for Language Rights / Monda koalicio por lingvaj rajtoj, al kiu rajtas aliĝi individuoj kaj asocioj, kiu devus esti io interesa por esperantistoj. Jen la priskribo de iliaj celoj:

NIA MISIO: LINGVAJ RAJTOJ POR ĈIUJ

“Eĉ se vi parolas superregan lingvon, vi tamen ricevas limigitan parton de la haveblaj informoj”. Ni prenu Vikipedion kiel ekzemplon. Vi eble pensas, ke ekzistas en Vikipedio multaj universalaj temoj tra la malsamaj lingvoversioj. Fakte, ekzistas malpi da komuna enhavo tra la diversaj lingvoj: 74 elcentoj de la konceptoj havas artikolojn nur en unu lingvo, kaj 95 elcentoj de la konceptoj ekzistas en malpli ol ses lingvoj.

Malegalecoj pri la informoj rete haveblaj en malsamaj lingvoj rilatas al kiu kaj kio estas prezentata – kaj fare de kiu. Se vi esploras, kiel la mondo aspektas, se vi parolas la hebrean aŭ la araban, tre malsama bildo aperas rilate al tio, kio estas priskribita en la angla.

Estas grandaj informaj malplenoj en neregantaj lingvoj, kie homoj, lokoj kaj kulturoj malaperas en nigran truon. Kaj kiam vi rigardas al lokoj priskribitaj en Vikipedio en malgrandaj lingvoj, iĝas evidente ke la monda sudo malaperas” (la cifereca lingva divido – kiel la lingvo, kiun vi parolas formas vian sperton en la interreto?)

Krome, ankaŭ se, laŭ iuj, la reto estas ilo por la malapero (aŭ ĉu nevidebligo?) de multaj el la mapli parolataj lingvoj en la mondo, la temo pri reta lingva reprezentado iĝas problemo, nur se vi kapablas entute aliri la reton. Kvankam en 2016 Unuiĝintaj Nacioj deklaris aliron al la Interreto baza homa rajto, miliardoj da homoj en la mondo, kiuj parolas malplimultajn lingvojn, plue estas senrajtaj aŭ pro siaj registaroj, kiuj malhelpas retan aliron, aŭ pro la manko de baza reta kunliga strukturo aŭ pro la manko de baza komputila kapablo.

Ĉiuokaze, dum aliro al la Interreto plu kaj plu progresas kompare al antaŭe ne kunligitaj komunumoj kaj al multaj foraj lokoj, ni vidas, ke novaj ebloj por lingva plikapabliĝo ankaŭ estas aperantaj.

Ni kredas, ke je tiu ĉi interplektiĝo de retaj, homaj kaj lingvaj rajtoj ni kune povas defii la lingvan hegemonion de malmultaj regantaj lingvoj kaj pledi por rete akceli lingvajn rajtojn.

Ĉiu individuo aŭ asocio rajtas aliĝi al la Koalicio. La aliĝilo estas en la angla ĉe https://www.coalitionforlanguagerights.org/join, sed vi rajtas, kiel mi kaj aliaj faris, peti, ke ili pretigu ĝin en aliaj lingvoj.

Renato Corsetti

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi