Redakcie

Redakcie
La foto el la Somera Olimpiko en Tokio kun la Ruslanda ĉampionino Maria Lasickienė (naskita kiel Maŝa Kuĉina) kaj la Ukrainia bronzmedala saltistino Jaroslava Mahuĉiĥ, pasintsomere trakuris la mondon kiel simbolo de amikeco interhoma spite al malamikeco interŝtata, sed Jaroslava estis skoldita pro ĝi en sia patrujo. Duonjaron poste, antaŭ la Vintra Olimpiko 2022 en Pekino al la Ukrainiaj sportistoj oni malpermesis fotiĝi kun ruslandanoj. Kaj antaŭ kvar tagoj la 16-jara Ukrainia figursketistino Anastasija Ŝabotova (naskita en Moskvo) estis forpelita el la Ukrainia teamo mondĉampionata pro tio, ke ŝi kuraĝis “ŝati” en socia reto skribaĵon de Jevgenij Pluŝĉenko (tipe ukraina familinomo), duobla Olimpika ĉampiono el Ruslando.

Nun en kaj apud Ukrainio tondras eksplodoj, mortas armeanoj kaj civiluloj. Nun tie gravas ne homaj ecoj, sed la aparteno nacia kaj ŝtata. Ni – Aleksander, kies patro devenas el la Brjanska regiono, kie neniu scias certe, ĉu oni estas ruso, ukraino aŭ belaruso, kaj Halina, filino de ukraina patro kaj pola patrino – ne vidas la malsaman naciecon aŭ ŝtatanecon preteksto por malpaco, kaj ni ne simpatias kun “patriotoj”, pretaj ataki ĉiujn, kiuj parolas alilingve aŭ loĝas alilande.

Saĝulo diris, ke malbona paco estas pli bona ol bona milito. Ni povas nur ripeti tion. Ni esperas, ke ni denove vidos fotojn de kunaj sportistoj kaj simplaj homoj Ruslandaj kaj Ukrainiaj. Malgraŭ averto pri evitendo de nekorekta uzado de la vorto “milito”, ni senhezite diras: ni estas kontraŭ milito kaj naciismo, ni estas por paco. Ni kredas, ke ankaŭ, vi, niaj legantoj, samidee estas pacaj batalantoj.

Halina kaj Aleksander

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta (printempa) eldono de La Ondo de Esperanto (2022).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2022, №1 (311).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2022/03/ondo-94

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Redakcie1

  1. Leon diras:

    Karaj Halina kaj Aleksander,

    Dankon pro tiuj vortoj.
    Mi nur volas rimarki, ke ne necesas esti kontraŭ naciismo por esti kontraŭ milito.
    Ne estas naciismo, kiu kondukas al militoj, sed homoj, kiuj misuzas naciismon. Naciismo ne alvokas al milito, nur al defendo de la propra teritorio.
    Krom la senduba fakto, ke ĝi estas misuzata, naciismo ankaŭ kondukas al bonaj aferoj: Pro ĝi estas ŝtatoj, kiuj povas zorgi pri siaj ŝtatanoj, i.a. per sanserva sistemo, monpago por malsanuloj kaj senlaboruloj, kaj ĉiuj aliaj ŝtataj servoj. Unu (aŭ foje pluraj) lingvo(j) en la ŝtato helpas al pli bona interkompreno. Komuna historio kreas grupsenton, socian koherecon, ankaŭ ne necese malbonan.
    Ekzistas multaj difinoj de naciismo. Ni retenu la bonajn ecojn de naciismo kaj liberigu nin de la malbonaj.

    Kore, Leon Roijen

Respondi