Plibonigita lingvolernado por pli justa kaj pli efika Eŭropo

flago de EUKun granda intereso parolantoj de la internacia lingvo Esperanto sekvis la Konferencon pri la Estonteco de Eŭropo. Multaj civitanoj de Eŭropa Unio enmetis ideojn al tio. Kaj multaj el tiuj ĉi pledis por efika kaj agokapabla Eŭropo kaj por plifortigo de la eŭropa identeco. Finfine nepre temas pri valoroj kaj rajtoj, pri la bazo de la formado de demokratia volo kaj pri la konservado de lingva diverseco en EU.

Precipan atenton meritas la ideoj de
⦁ Efika instruado de fremdaj lingvoj unue per propedeŭtika uzado de facile lernebla lingvo en bazlerneja aĝo kaj
⦁ Agnosko de Esperanto, kiel vivanta lingvo kun kulturo kreskinta de pli ol 130 jaroj, kiu estas jam regule parolata de civitanoj en ĉiu lando de EU.

Ni ĝojas, ke ankaŭ Esperanto estas menciata en la platforma raporto (Februaro 2022) eĉ 22 fojojn pro la multaj kaj multe subtenataj ideoj esprimitaj de la eŭropaj civitanoj pri manieroj, por konservi Eŭropon multlingva kaj tamen interkomunikanta en justa maniero. Tial estas strange, ke tio estas konsiderata en neniu el la 49 proponoj de la fina plenkunsido.

Kiel jam aliaj rimarkis, estis problemoj en la transdono de la ideoj de la civitanoj al la postaj diskut-niveloj, pro kio ni insiste petas, ke en la plenumado de la decidoj oni revenu al tio, kion la civitanoj proponis kaj en nia kampo oni apliku Rekomendon 32 de Eŭropa Civitana Panelo 1 por teni Eŭropon eŭropa kaj multlingva.

Tial ni alvokas EU, kuraĝigi la edukministeriojn de ĉiuj 27 EU-landoj, reprodukti la lernejan programon “Multilingual Accelerator” (vidu Proponon 23893) sub profesia pedagogia superrigardo kaj en pli granda skalo, por testi la efikecon de tiu ĉi noviga aliro.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2022, №1038.

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi