Kategoriaj arkivoj: Esperantujo

Ĉi tie estas listigitaj primovadaj artikoloj, aperintaj en nia retejo.

La 16a literatura konkurso “Esperanto ligas homojn”

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko kaj Bjalistoka Esperanto-Societo invitas vin partopreni en la 16a literatura konkurso Esperanto ligas homojn por rakonto pri la temo “Frostigitaj en la tempo”.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

Estraro de TEJO 2026

Laŭ la suba informo, aperinta en la retejo de TEJO, en la nuna estraro de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo estas ses personoj: du el Brazilo, du el Madagaskaro kaj du el Demokratia Respubliko Kongo, kaj neniu el Azio, Eŭropo, … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Kroatio: Kongreso, ekskurso kaj feriado

La 14a kongreso de kroatiaj esperantistoj okazos la 19-21an de junio 2026 en Karlovac. La ĉefa kongresa programo okazos sabate, la 20an de junio. Vendrede, la 19an de junio, ni havos je dispono por leĝera trarigardo de la urbo kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Togolanda ministro – Alta Protektanto de la 9a Afrika Kongreso de Esperanto

La Organiza Komitato de la 9a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) kun granda entuziasmo kaj fiero anoncas gravan sukceson por la ĉi-jara tutkontinenta renkontiĝo. Per oficiala letero, datita la 18an de februaro 2026, la ministro pri turismo, kulturo kaj artoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Pli ol 750 aliĝintoj al UK-111

Je la 1a de marto 2026 al la 111a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos de la 1a ĝis la 8a de aŭgusto 2026 en la urbo Graco (Graz, Aŭstrio) aliĝis 757 personoj el 56 landoj. Dum februaro aliĝis 45 … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Jubileoj kaj memordatoj en marto 2026

2. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis René Lemaire (pron.: lemér, 1876-1892-1954), franca komercisto, pioniro de Esperanto (Esperantisto №2026) kaj Ido, ĉefa helpanto de L. de Beaufront en la disvastigo de Esperanto; sekretario (1898-1902) de la plej granda tiutempa Esperanto-asocio SPPE kaj … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Belartaj Konkursoj de UEA: Unu monato ĝis la limdato

Hodiaŭ komenciĝis marto, kaj tio signifas, ke restas nur unu monato ĝis la 31a de marto – la absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj por la 77aj Belartaj Konkursoj de UEA. Ĉi-jare estas naŭ konkursaj branĉoj:

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konkurso: Partoprenu IJK-n 2026

La Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2026 okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026 en Tiana, Katalunio. Por la sukceso de IJK gravas la partopreno de junuloj el ĉiuj mondopartoj, kiuj kontribuas al la programo kaj organizado de … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

#Kalocsay50 – 50 jaroj memore al Kálmán Kalocsay

2026 markas respektive 50 kaj 20 jarojn post la forpasoj de Kálmán Kalocsay (1891–1976) kaj William Auld (1924–2006), du el la plej influaj poetoj, tradukistoj kaj kulturaj organizantoj en la historio de Esperanto. Okaze de tiu memordatreveno Universala Esperanto-Asocio (UEA) … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Internacia Junulara Festivalo ĉe marbordo

Internacia Junulara Festivalo (IJF), organizita de Itala Esperantista Junularo (IEJ), estas la plej grava junulara aranĝo en Italio. Ĉi-jare la festivalo kondukos nin en la sorĉan Emilio-Romanjon. La gastigonta urbo estos Ĉervjo (Cervia), marborde de la Adriatiko. Dum la paska … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Invitu la kongreson de ILEI por la jaroj 2027 kaj 2028

Konforme al la Kongresa regularo de ILEI (www.ilei.info/dok/Kongresa_regularo.pdf), la Estraro de ILEI invitas landajn sekciojn de ILEI, aŭ aliajn Esperanto-organizojn kunlabore kun la ILEI-sekcio, aŭ memstare se en la lando ne ekzistas sekcio de ILEI, kandidatiĝi por invitanto de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

730 esperantaĵoj en Kroata ŝtata arkivo

Kroata ŝtata arkivo transprenis de Kroata Esperanto-Ligo parton de ties arkivo, laŭ la antaŭa interkonsento la 28an de januaro 2026. La bazo de la arkivo estas libroj, kiujn la kroataj esperantistoj produktis de 1909 ĝis la verkistino Ivana Brlić-Mažuranić kaj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

La somera kunflugo denove en Antalkiai

La somera kunflugo de Litoviaj esperantistoj okazos la 13-14an de junio 2026 en agroturismejo en la vilaĝo Antalkiai, je 26 kilometrojn de Kaŭno, direkte al Vilkija. La programo estas preparata kaj estos publikigota iom poste. Ĝi estos riĉa kaj interesa: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton

La unua virina kongreso de UEA

La unua virina kongreso de UEA okazos en Graco (Graz, Aŭstrio) la 30-31an de julio 2026 dum du tagoj ĵus antaŭ la komenco de la 111a Universala Kongreso de Esperanto en la sama urbo. Ni diru kongreso de virinoj, mallongigo … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

La demonstra versio de la novjarfesta Ondo

La 17an de februaro 2026, sep semajnojn post la publikigo, estis enretigita por publika legado la demonstra versio (demoversio) de la decembra (vintra, laŭ la nordhemisfera vidpunkto) eldono de “La Ondo de Esperanto”. La 44-paĝa demoversio (laŭ la normo “pdf”) … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton