Enketo pri Esperanto

enketo

Serbia Esperanto-Ligo (SEL) petas vin respondi al la enketilo por esperantistoj. Tiel vi helpos al esploro, kiun SEL realigas kunlabore kun neesperantista fakulino, profesorino de la Filozofia Fakultato de Universitato en Beograd. Ĉi tio estas enkonduka enketo por bildigi la strukturon (aĝan, profesian, edukan, patrinlingvan, teritorian…) kaj fizionomion de la Esperanta parolkomunumo. Tio donos direktilojn por alia enketo, planata por neesperantista publiko cele al kreado de pli efikaj agadstrategioj eksteresperantuje.

Jen la mallongigita rekta ligilo:
https://forms.gle/GWnazgXBUwTqDaXP6

Bonvolu respondigi ĝin al aliaj esperantistoj en via ĉirkaŭaĵo kaj en aliaj retgrupoj: landaj, regionaj, fakaj, interesgrupaj k. c. Se iu jam respondis aŭ respondos la serblingvan enketilon, ŝi aŭ li ne devas respondi la version en Esperanto.

Ni vaste publikigos rezultojn de ambaŭ enketoj, strukturitajn laŭ diversaj indikiloj.

Radojica Petroviĉ
Estrarano de ILEI

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de EsperantoAlklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi