Edukado.net: Bone progresas la provekzamenoj

Ni informas vin, ke meze de marto la retejo Edukado.net komencis la provekzamenadojn. Ĝis la fino de la unua semajno aliĝis 52 personoj el 21 landoj. La plej multajn test-provantojn ni havas el Britio (7), sekvas ilin Francio kun 6 provantoj, Ĉinio kaj Hispanio kun po 5, Japanio kun 4, kaj Argentino, Brazilo, Indonezio, Usono (3), Ĉilio, Italio, Kolombio (2) kaj po unu el Aŭstralio, Gvatemalo, Luksemburgo, Meksiko, Nederlando, Pollando, Slovenio, Svislando kaj Venezuelo.

La aliĝintoj mendis 85 ekzamenojn, kiuj enhavas entute 143 testojn. Se ni aldonas ankaŭ por ĉiu necesan teknikan teston, ni atingas 200 kontrolendajn materialojn. Kaj tio estas nur la komenco!

Tiu nombro de ekzamenoj kaj testoj estas la kvarono de tiuj, kiujn nia teamo entreprenis por 2024 disponigi por la kandidatoj. Pro la fakto, ke multaj – laŭ niaj antaŭvidoj – mendis provtestojn por decidi pri sia nivelo antaŭ ol aliĝi al la juniaj KER-ekzamenoj, ni preparis nin al tio, ke la tri kvaronoj de la eblaj mendintoj ŝatus testi sin ĝis majo.

Se vi aŭ viaj kursanoj ŝatus provi sin, ne hezitu longe.

Legu la informojn kaj aliĝu plenigante la indikitan formularon.

Dankon al ĉiuj sponsoroj, kiuj ebligis la ŝancojn al tiom da kuraĝuloj.

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?id=904

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi