Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Virina Tago

virina tagoOkaze de tiu ĉi Internacia Virina Tago, 8 marto 2024, la Esperanto-komunumo solidariĝas kun la virinoj de la mondo, emfazante la gravecon de genra egaleco, inkluzive la rajton de ĉiuj virinoj kundividi la politikan, ekonomian kaj kulturan bonfarton de la socio.

Por plene partopreni, virinoj devas havi plenan aliron al lingvaj rimedoj same kiel viroj, inkluzive de elementa edukado en la gepatra lingvo, kaj aliron al aldonaj lingvoj kiuj permesas kompletan partoprenon en la politika kaj kultura vivo.

Sen aliro al lingvoj kaj lingva egaleco kun viroj, virinoj ne povas partopreni en mondaj aferoj, ne povas plene aliĝi al civila socio je ĉiuj niveloj, ne povas plene kontribui al la politika vivo, ne povas ludi sian plenan rolon en evoluigo.

La Esperanto-movado laboras por malfermi vojojn al tutmonda dialogo por ĉiuj, por trovi vojojn al komuna grundo inter la virinoj de la mondo, kaj por ilia plena partopreno en mondaj aferoj pere de la Internacia Lingvo Esperanto kaj ties monda reto de civitanoj laborantaj por krei pacan kaj prosperan morgaŭon por la tuta homaro.

[Ĉi tiu mesaĝo estis sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj.]

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2024, №1160.

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi