SAT baraktas en grava krizo

satSAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) bedaŭrinde spertas gravan krizon dum la lastaj tri jaroj. La unua rezulto de tiu krizo estas la maloftiĝo de ĝia organo Sennaciulo: iam monata gazeto, poste dumonata, nun trimonata; kaj nur 16- anstataŭ 36-paĝa. La dua estas la malkresko de la ĉefa enspezofonto: la membrokotizoj, kiuj duoniĝis – de 12 mil 851 eŭroj en 2021 al 6 mil 843 en 2022.

Sed la tuta spezkalkulo montras misfarton: neniom pro vendo de varoj en 2022, kontraŭ preskaŭ naŭmil-eŭra enkasigo en 2021. Tial, malgraŭ ŝparo pro neproduktado de la organo, la deficito duobliĝis kaj la enspezoj trioniĝis. Bonŝance la bilanco montras kapitaleton, al kiu en 2024 aldoniĝos granda legaco el Aŭstralio.

La plej negativa spegulo de la situacio pendas ĉe la membraro: malpli ol tricento en 2023 (minus 25%), kaj la SAT-kongreso 2024 anoncas nur kelkajn aliĝintojn (pasintjare kuniĝis kvindeko en Greziljono). La strukturo (Plenum-Komitato, Ĝenerala Konsilantaro, konflikto-komisiono ktp) plu ekzistas kaj klopodas renoviĝi, sed certe la Asocio postrestas aliajn subjektojn laŭ forto kaj influo: TEJO, la Esperanta Civito, UEA.

HeKo 831 9-A, 16 feb 2024 https://www.esperantio.net/index.php?id=4940

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi