Homoj sur la tero: marta rabato de la libroservo de UEA

Homoj sur la teroOkaze de la 125a naskiĝdatreveno de la sveda aŭtoro Stellan Engholm, kiu naskiĝis la 25an de marto 1899, la libroservo de UEA dum la tuta marto ofertas lian premiitan romanon Homoj sur la tero kun triona rabato, sendepende de la mendata kvanto.

“La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunkroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta”, – skribis Lajos Tárkony pri Homoj sur la tero en la Enciklopedio de Esperanto.

Ĉi tiun romanon en 1932 eldonis Literatura Mondo en Budapeŝto kaj reeldonis Juan Régulo Pérez en 1963. UEA ofertas ĝuste la reeldonon kontraŭ nur kvar eŭroj.

Mendu ĝin ĉe https://katalogo.uea.org/?inf=3188

AlKo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/engholm

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi