118 knabinoj lernas Esperanton en Benino

Benino

La 1an de marto 2024 okazis ĉe la porknabina liceo de Lokossa (Benino) la unua kurskunveno kadre de la projekto pri pura virina agado fare de la NRO “Infanoj Ĉirkaũ Afriko”. En februaro al la kurso aliĝis 74 knabinoj, el kiuj efektive ĉeestis la kurson 62. Mirinde, sed aldoniĝis al la grupo 56 knabinoj, kiuj pli frue ne estis informitaj pri la afero.

Entute vizitis la kurseton 118 knabinoj el diversaj klasoj de la Liceo. Jen detaloj:

1a klaso: 27
2a klaso: 48
3a klaso: 19
5a klaso: 23
6a klaso: 1

La kurso fokusiĝis pri la alfabeto. Fakte, sur tabulo ĉe la muro, estis skizita dukolumna tabelo. Unu kolumno entenis la 28 literojn, kaj la alia estis rezervita por la prononcmaniero.
Komence, mi prononcis, unu post la alia, ĉiun literon kaj la kursanaro komune ripetis poste.Tri provojn poste, deko da kursanoj, hazarde elektitaj, laũvice, alproksimiĝis la tabulo kaj, per longa liniilo, montris la literojn, kiujn ili individue prononcis. La prononcmanieron, mi skribis en taũga loko ĉe la fino de la kurso.
Mi vere miris pri la rapida kresko de la nombro de aliĝantoj. Tion mi tute ne antaũvidis, sed nun mi devas elturniĝi.

Komence de la lernojaro la gepatroj de la knabinoj ne antaũvidis skribkajerojn por Esperanto-kursoj. Tamen tio nun fariĝis grava bezono. Tial mi proprakoste havigi al ĉiuj gelernantoj po unu kajero. Alia pli grava bezono estas varbi instruanton, kiu kunhelpus pro tio, ke unu sola persono ne povas prizorgi tiom da aliĝintoj. El tio, oni devas kompreni, ke la agado estas afero de ĉiuj, do de la tuta Esperantujo.

Je la fino de la lernojaro, la kursaninoj ekzameniĝos. Kompreneble, la plej bonaj sukcesontoj ricevos premiojn.

Donacu ĉiaspece por helpi efektivigi la aferon.
La buĝeto por la tuta afero estas 700€, el kiuj mi mem kontribuas 200€. Laŭebla monhelpo de malavaruloj estas bonvena ĉe la uea-konto “gbla-e”.
Kia ajn estas via kontribuo, ĝi tre utilos. Por pliaj informoj pri la agado, bonvolu rilate kun mi rete latifougbadamassi@yahoo.frinfanojcxirkauxafriko@gmail.com

Latifou Gbadamassi

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/afriko-26

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi