Esperanto-kurso en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

Pekina

La 5an de marto en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato komenciĝis nova nedeviga kurso de Esperanto, al kiu aliĝis pli ol kvindek studentoj. La kurson gvidas ĉefe s-rino Chen Ji, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-Ligo. La kurso daŭros 11 semajnojn kaj entute 33 horojn. La kurso celas instrui bazajn sciojn de Esperanto al la lernantoj, kaj iom pri kulturo kaj idealo de Esperanto. En la kurso lernantoj havos ŝancon konatiĝi kun alilandaj esperantistoj kaj tiel interesiĝi pri la Esperanta komunumo.

La studfakoj de la kursanoj estas tre diversaj, inkluzive de la angla, la franca, la portugala, la turka, lingvistiko, komputiko, amaskomunikado, financo kaj aliaj. Inter ili ankaŭ estas internaciaj studentoj el Vjetnamio kaj Maroko.

Danke al la laboro de s-ro Liu Dawei, prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kaj estroj de la universitato, la kurso denove komenciĝis post kelkjara paŭzo. Pekina Lingva kaj Kultura Universitato havas longan tradicion pri Esperanto-kurso, gvidita de profesoro Li Weilun, kiu jam emeritiĝis.

Zhao Wenqi

Fonto: http://esperanto.china.org.cn/2024-03/11/content_117052825.htm

Ĉi tiu artikolo aperis en la novaĵretejo La Ondo de Esperanto.
Ĉe represo aŭ citado bonvolu indiki la fonton:
La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2024/03/chinio-13

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto
Abonebla ĉe https://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi