Pri kontaktoj kun Giorgio Silfer

SilferHodiaŭ, la 17an de marto, en la retejo Heroldo Komunikas (HeKo) aperis la suba informo pri Giorgio Silfer, datita je la 14a de februaro.

«Ekde la deviga enkonduko de G-4, c-ano Giorgio Silfer ne estas plu atingebla per poŝtelefono, sed nur ĉe fiksa lineo, en Svislando aŭ Hispanio: geamikoj kaj kunlaborantoj konas la numerojn. La plej oportuna metodo por kontakti lin restas retmesaĝado (sed ne googlemail): eĉ se rezultas lia adreso tie, kaj ĉe Facebook, Telegram, Instagram, Vacapo aŭ simile (ofte apokrife), li ne utiligas ilin.

Aldone, li ne partoprenas en telekongresoj, ĉar li rapide laciĝas en Zoom-teknologio. Nur skajpo ne lacigas lin, sed li uzas ĝin strikte kun la Civitaj stabanoj.

Simile, tute ne lacigas lin gvidi seminarion al afrikanoj starante dum ok horoj konstante, dum lacigas lin sidi dum duona horo antaŭ komputilo prelegante. Ankaŭ tial li ne plu akceptas invitojn por telematikaj prezentoj. Jen la lasta en lia vivo: https://www.youtube.com/watch?v=juGUWFz_ca4&t=61s

Bonvolu neniel interpreti la supran kiel “cupio dissolvi” aŭ efikon de nekonata sindromo. Dankon pro via kompreno».

Fonto: HeKo 831 8-A, 14 feb 2024 https://www.esperantio.net/index.php?id=4939

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Pri kontaktoj kun Giorgio Silfer

  1. La redaktoro diras:

    Dankon. Verŝajne, vi pravas.

  2. Szilvasi diras:

    Mi supozas, ke temas ne pri G-4, sed pri 4G, rilatanta al telekomunika teknologio, kiu ne nepre kunlaboras kun malnovaj poŝtelefonoj.

Respondi