Kvankam La Balta Ondo estas novaĵretejo, la plej legataj tekstoj en ĝi estas ne novaĵoj, sed plejparte artikoloj kaj intervjuoj pri la problemoj de la Esperanto-movado, kiuj dum jaroj ne perdas sian aktualecon. Nur la 23an lokon en la popularec-listo okupas la plej legita artikolo pri Esperanto-kongreso, nome, la artikolo de Jukka Pietiläinen pri la pasnit-jara 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, Slovakio.
Vidu la liston de la plej legataj prikongresaj artikoloj (legitaj pli ol 500-foje).
999 Jukka Pietiläinen: Mondkongreso en malgranda urbo (UK-101, Slovakio, 2016)
978 Halina Gorecka: BET-49: Interesaj kaj agrablaj tagoj en Utena (Litovio, 2013)
797 Jukka Pietiläinen: Rejkjaviko – malgranda kaj intima (UK-98, Islando, 2013)
719 Katalin Kováts: La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo (Ĉinio, 2012)
695 Anna Maria Koniecpolska-Lachowska: ARKONES: Oni ne povas kabei… (ARKONES-29, Pollando, 2013
671 Katarína Nosková: SES plena je surprizoj (Slovakio, 2013)
612 Maria Nazaré de C. Laroca: Neforgesebla NASK 2013 (Usono, 2013)
569 Halina Gorecka: BET-52: Pli ol tricent verdstelanoj en la verda urbo (Litovio, 2016)
556 Jukka Pietiläinen: 99a Universala Kongreso de Esperanto (Argentino, 2014)
552 Françoise kaj Flo!: FESTO 2013: Estis bonega festivalo! (Belgio, 2013)
537 Nikolao Gudskov: SAT-Kongreso en (ne tro) suna Jalto (Ukrainio, 2012)
517 Jukka Pietiläinen: La jubilea kongreso (UK-100, Francio, 2015)
505 Jukka Pietiläinen: Hanojo – eburtura kongreso (UK-97, Vjetnamio, 2012)
501 Trezoro Huang Yinbao: Esperanto por la azia kunlaboro (8a Azia Kongreso de Esperanto, Ĉinio, 2016)
Foto de Jozef Baláž.