Hanojo – eburtura kongreso

Foto: Stanislao Belov

97a Universala Kongreso de Esperanto

Hanojo, 28 jul – 4 aŭg 2012

Kongreso malgranda, magra, eburtura, diversaĝa kaj varmega, tiuj ĉi eble estas la ĉefaj karakterizoj de ĉi-jara Universala Kongreso en Hanojo, la Vjetnamia ĉefurbo. La kongreso estis la plej malgranda dum la lastaj 28 jaroj kaj havis nur 866 aliĝintoj, kaj eble nur sepcenton da partoprenantoj. La kongresurbo estis simple tro fora kaj eble tro malbonveniga pro la varmo kaj humideco, eble influis ankaŭ la ekonomia krizo en diversaj partoj de la mondo. Tamen la kongreso donis eblecon al 150 vjetnamaj esperantistoj, plejparte novaj kaj junaj, eblecon partopreni UK-on same kiel al dekoj da esperantistoj el aliaj landoj de la regiono. Ankaŭ diversaj sanproblemoj alvenis al miaj oreloj pli ol neniam antaŭe en UK-oj, ĉu pro la lokaj kondiĉoj iom defiaj, ĉu pro la maljuniĝanta aĝstrukturo de la kongresanoj.

UK-97. Foto de Stanislao Belov

La kongresa libro nur 88-paĝa, tiom magra ke ĝi facile malaperis en sako inter paperoj. Ne nur la listo de aliĝintoj plenigis malpli da paĝoj ol kutime, ankaŭ la programo estis pli magra ol kutime. En la retejo de UEA la programo aperis nur du tagojn antaŭ la UK, pro simpla forgeso en la Centra Oficejo. Se oni vere bezonus la programon pli frue, oni estus plendinta al CO, sed venis neniu plendo pri tio. Nu, certe utilas scii la programon pli frue, sed tio neniel estas esenca.

UK-97. Foto de Stanislao BelovLa malgrandeco de la kongreso tamen apenaŭ senteblis en multaj programeroj, kiuj kolektis pli-malpli kutimaj kvanton da partoprenantoj. IKU-prelegoj estis popularaj, esperantologia konferenco kolektis plenan salonon, kunsidoj de subkomitatoj same malmulte kiel kutime. Eble la loko, kie la malmulteco plej videblis estis la libroservo (la ĉefa loko por tiuj, kiuj ne trovis interesan programeron), kiu ofte estis preskaŭ malplena. Nu, granda parto ne havis monon kaj multaj aliaj ne lokon en siaj valizoj. En kultura programo la ĉefa pinto estis farso de Georgo Handzlik kaj Saŝa Pilipoviĉ sub la titolo Kompleta (preskaŭ) Historio de UK-oj.

Eble granda parto de (Eŭropaj) kongresanoj spertis ian kulturan ŝokon dum la unuaj tagoj. Estis tro varme kaj humide, homoj manĝantaj kaj vendantaj manĝaĵojn surstrate, malorda trafiko sen respekto al trafiklumoj. Tio ne ĝenis tiujn pli riĉajn kongresanojn, kiuj restis plejparte ene de la kongresejo, kiu estis kvinstela hotelo, sufiĉe for el la realoj de la apudstrata vivo. Se en apudaj manĝejoj tute bonaj eblis manĝi per du eŭroj, jam unu biero en la hotelo kostis kvin, same estis pri kafo kaj kuketoj. Certe multaj, inkluzive de la prezidanto de UEA, preferis manĝi aliloke, ne nur pro la kosto, sed ankaŭ pro la fakto, ke eĉ per mono ne eblis ricevi manĝaĵon rapide en la kongresejo. Tamen la plejparto de kongresanoj povis ankaŭ renkontiĝi kun la strata vivo de ordinaraj vjetnamoj. La kvinstela hotelo, kiel ankaŭ CO-anoj konfesis, malbone taŭgis por la esperantistaj kongresoj: la gardistoj tamen neniel ĝenis la kongresanojn, eĉ se sidantaj en kafejo sen mendi ion, sed tamen la kontrasto fariĝis sufiĉe okulfrapa.

Nu, la alia solvo, la teknika universitato, kie okazis la solenaĵoj kaj vesperaj programoj, ne havis klimatizilojn kaj krome estis eble eĉ pli for de la meza hanojano. Tie dum la inaŭguro kaj aliaj programeroj super la podio aperis fiksita tekstpanelo kun teksto en la vjetnama, kiu laŭ Gugla tradukilo signifas “Vjetnama komunisma partio vivu la glora”. Tio ne ĝenis kongresanojn, ĉar malmultaj ĝin komprenis, kaj temis pri fiksita panelo, kiun ne eblus facile forpreni aŭ kovri. La sama teksto videblis ankaŭ plurloke en la urbo.

Kongreso en milde aŭtoritata lando havis bonan rilaton kun la aŭtoritatoj. Malofta gasto en la inaŭguro estis la alta protektanto, la vjetnama vicprezidanto, Nguyễn Thị Doan, kiu ankaŭ salutparolis. Krome unu el la kulminoj de la inaŭguro estis la transdono de la Medalo de Amikeco al UEA. La prezidento de Vjetnamio decidis aljuĝi tiun honoron al UEA “por rekoni la grandan apogon de UEA kaj de la internacia esperantista komunumo al la vjetnama popolo dum ties nacidefendado, rekonstruado kaj disvolviĝado”. Tamen kiel montriĝis en postaj diskutoj, UEA neniel helpis Vjetnamion dum la milito, sed male kontraŭstaris subtenantojn de Vjetnama popolo nome de neŭtralismo. Nu, medalon oni akceptu eĉ se senmerite. Tamen multaj esperantistoj, ankaŭ partoprenantoj de la nuna UK, kontraŭstaris la Vjetnaman militon en siaj landoj.UK-97. Foto de Stanislao Belov

La urbestra akcepto okazis ne en la urbodomo, sed en eble pli reprezenta hotelo. Laŭ la azia kutimo la gastoj ricevis ankaŭ donacojn, inter alie vazon, 50 centimetrojn altan (feliĉe ne pezan), kiu plenigis sufiĉe da spaco en la valizoj de la kongresanoj. La urbestra akcepto ofertis pli buntan nacian programon ol la nacia vespero mem, kiu estis aparte magra por kompari kun kelkaj aliaj kongresoj. Nura kant- kaj dancgrupo kun tamburistoj. Mi certas, ke la vjetnama kulturo estus pli multflanka. Nu, la urbestra akcepto kompensis la aferon per populara kantisto, muziko kaj dancoj.

La noveco de la vjetnamaj esperantistoj videblis ankaŭ en realigo de programeroj. Dum ekskursoj, inkluzive la antaŭkongresan ekskurson, la esperantista ĉiĉerono ne kapablis traduki kaj necesis improvize peti angleparolantan kongresanon traduki el la angla. Same necesis en la postkongresa ekskurso, kie la tro granda nombro da partoprenantoj igis gvidadon problema, necesis du aŭtobusoj kaj la ekskurso havis nur unu esperantistan ĉiĉeronon. Ankaŭ la angleparolantaj vjetnamaj profesiaj ĉiĉeronoj estis foje nur malfacile kompreneblaj, eĉ por denaskuloj. Vjetnamoj ankaŭ ne aperis inter la prelegantoj de IKU, sed troviĝis unu kontribuanto por la esperantologia konferenco. Krome prelegoj pri Vjetnamio estis multaj kaj multflankaj.UK-97. Foto de Stanislao Belov

Feliĉe, post tiu ĉi varmega kongreso sekvos du agrable malvarmetaj. Ja la Bonaera UK okazos dum la sudhemisfera vintro.

Jukka Pietiläinen (Finnlando)

Fotoj de Stanislao Belov (Ruslando)

Legu artikolojn pri ĉiuj UKoj ekde la 1991a jaro en nia retejo.

Ĝi estas artikolo el La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/08/215uk/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Hanojo – eburtura kongreso

  1. Valdas Banaitis diras:

    Chu la kongresa tradicio jam tedas, lingva nivelo ne kreskas, eternaj komencantoj dominas kaj ne progresas, lernejoj marghenas – kio nin subtenas? La interreta komunikado ne impetas. Quo vadis, Esperanto? Ni fosas kaj fosas nian sulkon, jam iom lacighas, sed chu en ghusta direkto?
    La avantaghoj de Esperanto restas neuzataj… Necesas alia paradigmo

  2. jixiang diras:

    Mi pensas ke eble ne havas tro da senso organizi la kongresojn en cxi tiuj luksaj kvin-stelaj hoteloj. Ili ne nur estas multekostaj, sed la ofte malbon-vestitaj Esperantistoj tute ne kongruas kun la etoso kaj la aliaj gastoj de la hotelo.

    Oni pli bone organizu la kongresoj en universitatoj aux simile.

  3. James Piton diras:

    Oni strebu al plialtigo de kvalito de la kongresoj kaj kongruo kun “nia” publiko (krom cetere videbligo de Esperanto al la loka publiko).

    “Necesas lerni kaj adaptiĝi kaj tiam iu ajn lando montros al vi siajn bonajn flankojn”. Tio estas saĝa konsilo de s-ro Belov, kiu povus senprobleme ĝui mondvojaĝon. Por trovi ĉion, kion ni jam konas kaj la klimaton al kiu ni estas alkultimiĝintaj, prefere ni restu hejme.

  4. Stanislav Belov diras:

    Mi kongresumis unuafoje, do eble pro tio miaj impresoj estas iom pli pozitivaj. Jes, Melia Hotel estas tre multekosta kaj mi mem komprenis tion post pagi 42 dolarojn por tagmanĝo. Sed ĝi estas ankaŭ belega kaj impona – esperantistoj meritas tion, ĉu ne?
    Homoj manĝantoj surstrate, trafikhaoso, ktp – jes, sed ni ja sciis, al kiu lando ni veturas? Mi postrestis en Vjetnamio por unu plia semajno kaj povas konfirmi, ke ĝi estas sufiĉe komforta lando. Mi multfoje transpasis stratojn plenplenajn je veturiloj, veturis sur motorcikloj (pasaĝere), aviadiloj kaj ŝipoj, loĝis en 5 diversaj hoteloj – kaj mi neniam havis problemojn. Necesas lerni kaj adaptiĝi kaj tiam iu ajn lando montros al vi siajn bonajn flankojn.
    Malmulte da kongresanoj? Kompare – jes, sed mi neniel sentis tion. Mi diru pli – se partoprenantaro estus duoble-trioble pli granda, mi simple ne sukcesus trovi certajn homojn kaj ĉio iom haosiĝus.
    Programo laŭ mi estis sufiĉe bunta kaj kompleta. En kongresa libro estis certaj kontraŭdiroj, sed mi baldaŭ komprenis ke necesas fidi al unuaj paĝoj kun horaro kaj ĉio bone solviĝis.
    Plej granda manko por mi estis anglalingva ĉiĉeronado, kiun mi spertis dufoje. Tamen ĉiufoje aperis samideanoj, kiuj tradukis de la angla al Esperanto anstataŭ junaj komencantoj volontuloj. Tio ĝenis, sed ne estis granda problemo.
    Do mi ĝuis ĉi kongreson kaj landon. Kaj mi certas, ke mi konresos denove kaj nepre revenos al Vjetnamio.

Respondi