Ĉi-jare la muzika festivalo FESTO okazis la 10–18an de aŭgusto en Kelmis – la iama ĉefurbo de la iama Neŭtrala Moresneto.
Tiu stranga teritorio aperis en 1816, kiam Nederlando kaj Prusio konkurence volis posedi tiean zinkminejon. Post la sendependiĝo de Belgio (1830), Moresneto troviĝis inter Belgio kaj Prusio (poste Germanio). En 1908 Wilhelm Molly proklamis tie la Esperanto-ŝtaton Amikejo, sed la Unua Mondmilito, post kiu la “insulo” ekapartenis al Belgio, forgesigis la historion de Amikejo…
La akceptejo de FESTO malfermiĝis sabate, la 10an de aŭgusto, kaj post la vespermanĝo okazis interkona vespero.
Dimanĉe komenciĝis provludoj, kaj ekfunkciis la libroservo de FEL kaj la diskoservo de Vinilkosmo. La artan programon malfermis la vespera koncerto de Nikolin’, kiu post longa paŭzo revenis sur la Esperantan scenejon kun sia gurdo kaj kun kanzonoj en la franca, valona kaj Esperanto.
Post la sukcesa koncerto de Nikolin’, Kapriol’! surscenejiĝis, kaj tuj komenciĝis folka balo. La etoso ekflamis, kaj la partoprenantaro plene ĝuis la muzikon kundancante. Feliĉo lumis sur la vizaĝoj de la dancantoj kaj de la artistoj. Unuafoje ni vidis tiom etosigan koncertan balon de Kapriol’! Post la balo la homoj iris al la drinkejo kaj gufujo por daŭrigi la feston.
La lundan posttagmezon Kapriol’! reaperis kun sia folkdanca ateliero; muzikante ili promenadis en la tuta festejo kaj revenadis en la koncertejon, sekvataj de pluraj partoprenantoj por danci kune en la ejo.
La lundan vesperon komencis Kimo kun sia akordiono (nova kaj elektronika!) kaj gastoj: Roĉjo ĉe fluto, Sebastian (de La kuracistoj) ĉe violono en kelkaj kantoj kaj ĉe ukulelebaso en aliaj; eĉ Jonny M kantis gaste… Pro la kantoj bone konataj la etoso rapide varmiĝis dancigante la homojn.
Post mallonga paŭzo ekkoncertis la brusela artisto Gaëtano, kiu kantis kaj gitaris kun akompano de la basisto Olivier Catala. Lia koncerto estis bonega, kaj la spektantoj gustumis ĉiujn kantojn de Gaëtano plenumitaj per la bela kaj brila voĉo… Post la koncerto Gaëtano iris al tablo por prezenti sian diskon kaj faris multajn subskribojn sur la diskolibretoj. Poste la koncertejo transformiĝis al diskejo por la nokto…
Marde, la 13an, funkciis la salsa ateliero, kiun gvidis Kimo kun la helpo de Meva, kaj la gurda ateliero de Nikolin’. Okazis vizito al la muzeo de Kelmis, al kiu la festanoj iris kun esperantaĵoj kaj muzikiloj kvazaŭ manifestacie. Vespere ĴomArt kaj Nataŝa regalis la ĉeestantaron per emociplena koncerto kun tipe intima etoso, kiun ili scias krei dum siaj spektakloj…
Merkredo estis ekskursa tago kun vizitado de Eupen kaj Maastricht; kaj Irek Bobrzak el Varsovia Vento kaptis la okazon por intervjui neekskursemulojn. Vespere okazis plia koncerto de Nikolin’, ĉi-foje nur en Esperanto, kun akompano de Laŭrenzo (gitaro), Omar (ĝembeo) kaj Sebastian (ukulelebaso). Post ŝia elscenejiĝo, la duopo Kajto daŭrigis kun popfolka spektaklo.
La ĵaŭdan matenon, kvazaŭ Kajto dormus ĉesceneje, oni retrovis ilin en kantateliero, kiun sekvis gitarateliero de ĴomArt. Vespere unue Kimo kun Martin Wiese prezentis la plej famajn kantojn el la repertuaro de Amplifiki, al kio la publiko abunde kontribuis en la etosigo… La dua parto, pro la bedaŭrinda neveno de Krio de Morto, pasis kiel internacia miksa koncerto kun pluraj artistoj.
Vendrede, la 16an de aŭgusto, en la unua parto koncertis Martin kun kantoj el sia disko Pli ol nenio kaj kun novaj kantoj el la albumo, aperonta kadre de la Promeskampanjo de Vinilkosmo… Kiel kutime, Martin faris bonan koncerton kaj la publiko ŝatis ĝin.
En la dua parto prezentiĝis la belga triopa punka bando René Binamé (drumo kaj du gitaroj) kun trafaj kaj engaĝitaj liberecanaj tekstoj. Ĉe la tria kanto, esperantigita de Platano, sur la sceno aperis Kvenĉjo, Platano kaj Aleĉjo, kiuj kantis kune la tradukitan version de La vie s’écoule, la vie s’enfuit (Vivo fluas, vivo fuĝas).
Sabato estis la lasta programtago de FESTO antaŭ la dimanĉa adiaŭo kaj disiro. Kaj aldoniĝis pluraj personoj, kiuj venis vendrede por ĝui la etoson de la du lastaj FESTO-tagoj.
La vespero ekis per hiphopa spektaklo de Platano kiu repadis kantojn el la Pafklika epoko kaj novajn kantojn el sia plej nova disko Semoj. La repado fluis laŭ hiphopaj ritmoj, kaj dum la koncerto aperis gaste Omar el Senegalio kaj Jonny M.
Sekve Jonny M komencis sian regean koncerton kun DĴ Leo ĉe la muzikmiksado. Tiu koncerto prezentis lian novan albumon Regestilo kaj ĉarmegis la partoprenantaron, kiu kune kun li kantis la rekantaĵojn kaj kelkfoje la tutajn kantojn… Post la sukcesega koncerto de Jonny M, DĴ Leo daŭrigis per diskejo dum la lasta FESTA nokto.
Estis bonega festivalo! Homoj alte taksis ĝin kaj estis feliĉaj pro bonaj kondiĉoj kaj programeroj. Ĉiuj plenĝuis la tuton kaj ĉefe la etoson, en kiu miksiĝis en internacia miksaĵo ankaŭ intergeneracia partoprenantaro… Sed tie ĉiuj estis mense junaj!!!
Françoise kaj Flo!
Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/09/228festo/
Kiel agrable legi interesajn komentojn pri arangxo, en kiu mi finfine ne povis cxeesti. Min miras kaj cxefe gxojas ke la “kritikulacxulo” Künzli ankoraux ne trovis tiun cxi forumon kaj tiel oni estas iom libera en la legado de la komentoj, sen havi la senton ke FESTO-anoj estis stultaj, primitivaj ktp..
Agrable estas por mi ke krom multe da muziko kaj ludado ankaux estis libroservo kaj Flo certe disvastigis muzikkodojn.
Espereble en venonta Festo mi povos cxeesti.
Al Roland : kiom vi mem raportas pri E-eventoj ?
Vidu mian regionan (proks. Tuluzo) gazeton : .
Ĉiu rajtas lerni, kiel interese raporti, ankaŭ anonci (foje sen mencio al Eo por venigi pli da homoj en E-lingva prelego pri ajna temo), nepre kun fotoj.
Sukcesojn al ĉiuj,
Via Js.
resaluton,
por kompletigi la respondojn de Lu kaj Alekĉjo, mi tamen rimarkigas ke aperis 3 artikoloj, unu en belga franca gazeto, unu en belga germangazeto kaj la tria en germana gazeto el Aachen
vi povos trovi tiujn artikolojn en la fino de la la fotaro ĉe:
http://www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/album/500103/@/page:2:70
Se vi komprenas la francan kaj la germanan vi povos ĝui la artikolojn
Bonan legadon …
Plej muzike
Flo !
Responde al Roland: la organizantoj ne konsideris gravan fakton kontakti la lokan gazetaron: tiu ĉi FESTO estis por esperantoparolantoj, ne por eventualaj ontaj esperantistoj.
Aliaj renkontiĝoj kaj organizoj ja zorgas la disvastigadon de Esperanto. Tiu ĉi renkontiĝo nur planas disvolvigi esperanto-kulturon ene de esperantoparolantoj.
Do voki eksterajn mediojn ne estas la celo de organizantoj.
Tamen, kiel diris Lu (kaj li bele prenis tiun respondecon dum FESTO), se partoprenantoj emas diskonigi la eventon al ekstera mondo, neniu problemo. Sed bonvole ne kulpigu la organizteamon ke ni malbone organizis tion: ni simple decidis ne zorgi pri informi la “muglojn” (neesperantoparolantoj).
nome de la organizteamo,
Alekĉjo
Nu Roland certe pravas, sed malofte venas volontuloj por prezenti raportojn kaj kontribuojn,(kvankam tion ankaux tre bone faras Varsovia vento ĉe http://www.podkasto.net/2013/08/31/la-93a-elsendo) kaj do ni faras per kio ni disponas .. feliĉe estis pluraj fotistoj kiuj atestis per siaj bildoj pli la etoso kaj kvalito de la festivalo..
fotojn vi povas vidi ĉe:
en la grupo ĉe Ipernity http://www.ipernity.com/group/368993 kiujn plej taugus al vi .. ankau ĉe la fotaroj de VK : https://www.facebook.com/flo.martorell/media_set?set=a.10151793791683349.1073741825.756238348&type=3
de Françoise : https://www.facebook.com/francoise.eriksen/media_set?set=a.574633882594300.1073741825.100001430792599&type=3
de Ivo : https://www.facebook.com/ivo.miesen/media_set?set=a.10201850824618403.1073741842.1416563510&type=3
de Jomart & nataŝa : https://www.facebook.com/media/set/?set=a.10151573869038247.1073741825.103367528246&type=3
Pri novaĵoj kaj novaj talentoj mi invitas vin veni regule en nia blogo ĉe Ipernity por sekvi kio okazas …
http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo
Plej muzike salutas
Flo !
Pri la historio de Amikejo:
http://www.ipernity.com/blog/jens_s_larsen/242584
Nu, Roland, eble ankaŭ iom dependas, kiu raportas. Se estas kunorganizanto, tiu havas malfacilon prezenti la negativajn flankojn. Se oni volas havi iom pli ekvilibran bildon de la tuto, necesas zorgi, ke iu “simpla partoprenanto” donu siajn impresojn.
Vian kritikon pri la nemenciado de la gazetaraj rilatoj mi komprenas. Estas tiel, ke por muzikorganizanto kaj organizanto de renkontiĝo la nacia gazetaro ne ludas vere gravan rolon. Tion devus laŭ mia impreso organizi aparta rondo de gazetaremuloj – ja ankaŭ la lokaj kaj landaj asocioj kutime iom neglektas la eluzon de eventoj por gazetara laboro. (Eble oni faras, sed malofte kun la necesa energio por bone sukcesi.)
Se Esperantisto raportas pri Esperanto, ĉio estas bela kaj perfekta. Mi ĉefe legas pri la “kutimaj suspektuloj”, kiujn mi konas de jardekoj kaj de kiuj mi ne plu atendas evoluon.
Mi malmulte legas pri novaj talentoj kaj pri reagoj al novaj evoluoj en muziko kaj kulturo. Hiphop ekzistas ankaŭ de du jardekoj.
Ekzemple ne estas menciita, ke la organzantoj ne sukcesis realigi la gazetaran informon ĝustatempe kaj sisteme. Tial eĉ indaj aranĝoj de Esperanto ne aperas en la ordinara mondo kaj tial ĉiuj pensas, ke Esperanto ne plu ekzistas.