SES plena je surprizoj

La organizantoj de SES-2013; de maldekstre: Víť Mišurec (Ĉeĥio), Dorota Rodzianko (Pollando), Romualda Jeziorowska (Pollando), Zsófia Pataki (Hungario), Peter Baláž (Slovakio), Katarína Nosková (Slovakio). (Foto: Andi Münchow)

La sepa Somera Esperanto-Studado, kiun en Slovakio ĉiujare organizas Edukado@Interreto, okazis la 12–20an de julio 2013. Regula vizitanto povis ĉi-jare sperti kelkajn apartajn aferojn.

Post du jaroj en Nitra, SES translokiĝis al pli montara regiono, en la urbon Martin. La aŭspicion transprenis la urbestro Andrej Hrnčiar, prezidanto de la Žilina regiono Juraj Blanár kaj ankaŭ ministro de edukado, scienco, esplorado kaj sporto Dušan Čaplovič. La ministro eĉ verkis alparolon por SESanoj, kiu aperis en programlibro, kaj finance subtenis la aranĝon. La urbo Martin iĝis oficiala partnero de SES, helpis plurmaniere, kaj posedantoj de la Urbo-Karto pagis je 50% malpli altan aliĝkotizon.

Aliĝis 263 personoj, reale venis 230 el 27 landoj, plejparte eŭropanoj (sed ĉeestis ankaŭ homoj el Koreio, Japanio, Usono…). La unuan novaĵon ili rimarkis antaŭ la komenco: la organizantoj decidis, ke SES meritas sian propran retpaĝon kaj lanĉis ĝin http://ses.ikso.net. Tie amasiĝadis ĉiuj informoj, programskizoj, kontaktoj kaj kompreneble funkciis aliĝilo. Kaj en la aliĝilo atendis alia surprizo: la “verda rabato” por la senvianda manĝo, kies lanĉo kaŭzis tiomajn ardajn diskutojn en Esperantio. Fine evidentiĝis, ke pli ol du trionoj de la partoprenantoj (69%) elektis manĝi vegetare aŭ vegane.
SES-2013 (Foto: Andrzej Sochacki)
La programstrukturo ĝenerale estis simila al la pasinta jaro. Post instruado, kiu okazis en dek klasoj (po du klasoj en ĉiu el kvin niveloj), okazis prelegoj, ekskursoj, sportumado, koncertoj… Ĝisnokte funkciis trinkejo, apude en pli trankvila loko Gufujo. En la trinkejo konfirmiĝis la aserto de la fama kanto: “Ĉio bela en la mondo devas iam iĝi plast’”. Kio estas la koloraj plastaĵoj, per kiuj kelkaj SES-anoj pagas? Kvazaŭ iu kolektadus ĵetonojn por aĉetĉaroj en komercdomoj. Sed ne, temis pri la populariĝanta “plasta mono” steloj (renaskiĝanta Esperanta valuto). La aktuala kurzo (1 eŭro = 4,147 steloj) estis bone memorebla por partoprenantoj el Pollando, kie zloto havas similan valoron.

Promenante en la kongresejo, oni trovis ekspozicion. Sur la muroj en la akceptejo kaj apuda koridoro antaŭ la manĝejo aperis ilustraĵoj. Interesaj, ŝercaj, sed por kelkaj eĉ ŝokaj, indignigaj kaj ofendaj. Pri kio temis la bildoj? Ekologio, sana vivostilo, vegetaranismo kaj veganismo kompare kun viand-industrio, mondopolitiko, religioj, malriĉeco kaj multo pli. Sed ĉiujn bildojn kunigis la ĉefa celo pensigi homojn pri la nuntempa, ĉefe “okcidenta” vivmaniero. Dum SES mi aŭdis ne malofte, ke homoj diskutetas pri la temoj en koridoroj, trinkejo aŭ manĝejo. La celo de la ekspozicio estis plenumita.

Ĉu plenumiĝis la celo ankaŭ de la dua ekspozicio, ni ne scias. En la koridoro apud la manĝejo oni pendigis bildvortaron de korpopartoj. Ĉu niaj partoprenantoj lernis iom de Esperanta anatomio, ni ne scias, sed rimarkita ĝi estis ĉiukaze: en la listo de plendoj pendigita fine de SES nekonato kritikis lokigon de la ekspozicio: “Mi ne volas vidi bildon e vulvo, dum mi staras en vico por vespermanĝo”. Rapide reagis alia persono: “Mi jes”.

Aparte sukcesa estis Nacia vespero kaj prezentoj de partoprenantoj mem dum la internacia vespero. En SES aperis kaŝita talento: la kantadon de Carsten (Kaŝi) el Germanio ĉiuj ĉeestantoj tuj ekŝatis kaj rapide aperis en la interreto video-registraĵo sub la nomo “Esperanto havas talenton”. El neesperantistaj artistoj venis kanti la roka slovaka talento Peter Bažík & S.H.O.P kun du kantoj rekte en Esperanto! Tiu ĉi programero estis malfermita ankaŭ por publiko.
Peter Bažík kantas en SES (Foto: Andrzej Sochacki)
Koncertoj okazis ĉiuvespere kaj prezentiĝis pluraj Esperanto-talentoj: familia duopo ĴeLe, germana plurtalenta Johannes, itala bardo Manŭel, regea Jonny M, litova virtuoza Asorti, kaj sveda populara bando La Perdita Generacio. En sia kongresa sako ĉiu trovis aldonan surprizon: tute novan albumon Ĉiamen plu de La Perdita Generacio por povi ĝui la Esperanto-muzikon ankaŭ post reveno hejmen. Dankon al la eldonejo Vinilkosmo kaj al la grupo LPG, kiuj ebligis la belan donacon al la SES-partoprenantoj.
SES-2013: La Perdita Generacio (Foto: Andrzej Sochacki)
SES 2013 estis denove sukcesa. La organiza teamo jam anoncas, ke ĉiuj povas plani sian somerferion por la samaj tagoj kiel ĉi-jare: SES 2014 okazos ekde la 12a ĝis la 20a de julio en Nitra, tuj post la EEU-kongreso en la kroata urbo Rijeka. Kaj se Slovakio tro foras por vi, ne malesperu – prepariĝas jam SES-oj ankaŭ en aliaj mondopartoj, plej reale en Brazilo 2014!

Katarína Nosková
kunorganizanto

Legu ankaŭ la artikolojn pri SES-2011 kaj SES-2012.

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/08/227ses/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to SES plena je surprizoj

  1. A. Künzli diras:

    Devus esti: “Mi partoprenis LA organizadon”, kaj “nefacila LA tasko estas”. En la aliaj kazoj la difinita artikolo ankau estas ghuste metita.

    Eventuale la artikolo mankas ankau che “de lingvoinstruaj tendaroj”, sed oni ne scias, chu li partoprenis chiujn au nur kelkajn lingvoinstruajn tendarojn.

    Sed chifoje la redaktoro ne devas korekti tiuj kazojn, char temas pri komento.

  2. Vjaĉeslav diras:

    Mi kore gratulas la organizantojn pro la daŭra sukceso en la organizo de SES. Mi partoprenis organizadon de de lingvoinstruaj tendaroj (malfruaj oksejtoj) kaj imagas, kiom nefacila tasko estas.

Respondi