La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo

Foto: Katalin Kováts

La 11an de februaro finiĝis la kvarsemajna intensa kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano (Ĉinio).

La aranĝon, kiu inkludis intensan BEK-kurson por komencantoj, pedagogian seminarion kaj du kursojn kadre de la Universitato de Esperanto, partoprenis entute 130 personoj, devenantaj ĉefe el Aziaj landoj (Ĉinio, Mongolio, Koreio, Tajvano, Japanio), sed ĉeestis ankaŭ trideko da eŭropanoj kaj esperantistoj el Aŭstralio.

La iniciatinto de la ideo kaj la gvidanto de la BEK-kurso estis Dennis Keefe, kiu por okazigi la aranĝon kunlaboris kun la loka Esperanto-asocio kaj ricevis multe da helpo de la ĉina sekcio de ILEI.

Je lia invito aliĝis al la projekto Katalin Kováts, direktoro de la porinstruista paĝaro www.edukado.net, pri kies pedagogia laboro estis interesataj trideko da instruemuloj. Rektan asistan subtenon li ricevis de Penny Vos el Aŭstralio kaj de Jano Clark el Ĉinio. La usona profesoro Ron Glossop gvidis seminarion kun la titolo “Alfronti militon”, kaj Federico Gobbo el Italio prezentis prelegserion pri la filozofio kaj historio de la informadiko. Ambaŭ seminarioj de la universitata kurso estis filmitaj kaj post redaktado estos disponigataj rete.

La aranĝo allogis multe pli da personoj ol Dennis Keefe kaj lia teamo iam esperis.

Por la eŭropanoj ferii kaj esperantumi vintre ĉe agrabla marbordo kun blua ĉielo (ja tion promesis la hejmpaĝaj fotoj) ŝajnis bona kombino de la agrablaĵoj. Bedaŭrinde nek la vetero, nek la loĝkondiĉoj respondis al la antaŭaj pretendoj, kio kaŭzis perdon de energio, tempo kaj emo, kaj – malgraŭ la bonvola interveno de la dumkursa helpantaro – negative stampis la etoson de la aranĝo.

Foto de Katalin Kováts
Por konsoliĝi, la ĉeestantoj de la kursaro plentempe okupis sin pri la lernado kaj lernigo de la internacia lingvo. La sepdeko da studantoj de la komencanta kurso havis ok-horan rektan kurson kaj du-tri-horan vesperan libervolan ekzercadon, krom tio ili pasigis siajn manĝotempojn kaj vesperojn kune kun la eksterlandaj kursanoj kaj tiel praktikis konstante la lingvon.

La partoprenantoj de la metodika kurso havis tage duhoran teorian seminarion kaj poste dum du horoj gvidis etgrupajn lingvajn aktivaĵojn ĉe la komencantoj. Estis okazo plene observi la BEK-metodon, sekvi la progreson de la kursanoj kaj preni parton en la instrulaboro, kio en si mem estis bona kombino de teorio kaj praktiko de metodika trejniĝo.

Foto de Katalin Kováts
Ĉiu eksterlanda kursano estis forte impresita, vidante la diligentan laboron de la ĉinaj studentoj, el kiuj pluraj havos okazon instrui Esperanton en sia lernejo. Dum la aranĝo okazis ankaŭ la unua Azia ekzamensesio laŭ la KER-sistemo, kiun partoprenis 29 kursanoj, inter ili 16 je la unua nivelo B1. La partoprenon de la ĉinaj kaj mongolaj studentoj finance subtenis ĉeestaj partoprenantoj de la metodika kurso, la aranĝo Vintra Esperanto-Kursaro de la ĉinoj kaj membroj de edukado.net. Dankon al ili pro la helpo.

Je la fina taksado la partoprenantoj de la metodika kurso faris detalan analizon pri la kune pasigita monato kaj konkludis, ke la ideo mem estas bona, la aranĝo de la Esperanto-Insulo kun la partopreno kaj aktiva helpo de progresantaj eksterlandaj kursanoj donas multe da motivo kaj ekzercadeblo al komencantoj, kreas rektan kontakton inter kulturoj kaj donas praktikan valoron por la lernantoj de la lingvo. En la analizo oni indikis al la organizantoj la mankojn rilate al la loĝigo kaj elekto de kursejo kaj al Dennis Keefe sugestis kelkajn ŝanĝendajn erojn rilate la instruritmon, materialojn kaj laborformojn de la BEK-kurso. Espereble tiuj bonintencaj kritikoj estos serioze traktataj, des pli ĉar la organizantoj deziras daŭrigi la projekton kaj okazigi ankaŭ sekvontjare similan aranĝon sur la Esperanto-Insulo.

Fotojn kaj filmojn pri la kursaro kaj tiea laboro oni povas trovi en la retejo http://www.ipernity.com/home/ edukado.net

Katalin Kováts

Dennis KeefeUnue, videblas, ke multaj BEK-anoj, tio estas komencantoj, poste daŭrigos sian lernadon de Esperanto. Tio estas bona novaĵo, ĉar en Ĉinujo ege malofte ĉinaj studentoj plulernas Esperanton post siaj universitataj kursoj. Tro ofte, el kursoj de pli ol 200 studentoj, aperas neniu studento en postaj Esperantaj aranĝoj.

Due, post tri semajnoj eŭropanoj kaj spertaj esperantistoj kapablis havi konversacion kun ĉinaj studentoj, kiuj eklernis Esperanton nur en januaro. Tio ankaŭ estas novaĵo en Ĉinujo.

Trie, la miloj kaj miloj da “internaciaj” vortoj en Esperanto (telefono, elefanto, geografio k.a.) estas granda barilo por ĉinaj studentoj, kaj nur tiuj kiuj jam lernis eŭropan lingvon, kapablas konversacii kun neazianoj.

Kvare, la mikso de la metodika kurso kaj reala lernokurso, ĉi-okaze BEK, estas fruktodona kaj por la novaj instruantoj kaj por la gelernantoj.

Kvine, konstatiĝas, ke eblis por komencantoj en Azio studi Esperanton la tutan tagon dum tuta monato. La komentoj de la ĉinaj studentoj estas pozitivaj tiurilate.

Sese, la intermiksado de spertaj eŭropaj Esperantistoj kun novaj ĉinaj, koreaj kaj mongolaj gelernantoj estas tre pozitiva paŝo por la venonteco de la Esperanto-Movado. En la baza kurso estis homoj el naŭ landoj.

Sepe, la lanĉo de la Universitato de Esperanto, kun plenaj kursoj antaŭe instruataj en naciaj lingvoj de profesoroj ĉe universitatoj en Usono kaj en Eŭropo, estas eble la plej signifa paŝo de Esperanto-Insulo, kvankam la ideo ne apartenas al la Insulo mem. Esperanto-Insulo, pro sia longtempeco, estas kadro en kiu oni povas meti universitat-nivelajn kursojn en Esperanto. Tiaj kursoj ne povas fariĝi en tempospaco de malpli ol unu monato, ĉar la studento devas antaŭprepari lecionojn, legi kaj studi multajn horojn ekster la klasĉambro, kaj tio, ĉe ĉiuj normalaj universitatoj en nia mondo, bezonas tempon.

Finfine, la alveno de www.lernu.net kun Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus, www.edukado.net kun Katalin Kováts kaj Penny Vos, esperigas pri novaj strategiaj kunlaboradoj inter Ĉinujo kaj aliaj landopartoj.

Dennis Keefe
Universitato de Nankino (Ĉinujo)

Katalin KovátsEstis alloga defio por mi gvidi seminarion kun paralela eblo observi kurson kaj havi eblon aktive partoprenigi la seminarianojn en rekta kaj reala instrulaboro. La eblo fariĝis neceso, kaj ni ĉiuj ekhavis gravan rolon en la instruado, ekzercigo eĉ ekzamenado de la studentoj.

Pro diversaj kialoj ni ofte devis rapide elturniĝi, adaptiĝi al la cirkonstancoj, solvi subite leviĝintajn problemojn, kio donis okazon al mi en la realo montri al la seminarianoj kiugrade malfacilas la instruista laboro, kiom da observokapablo, elturniĝemo kaj fleksa interveno estas necesaj por bone gvidi kurson.

Ni ekkonis la riĉecon de edukado.net kaj tuj povis vidi kiugrade ĝi povas doni subtenon en la instrulaboro. Por tiuj seminarianoj, kiuj havis eblon kaj emon okupiĝi pli profunde pri metodiko, mi kreis retan lerneblon el la metodikaj materialoj de la Reta kursaro RITE, kiun povas sekvi la partoprenintoj ankaŭ postseminarie, el sia hejmo.

Por mi persone estis imprese kiom entuziasme miaj seminarianoj partoprenis en la instrulaboro, prenis respondecon pri la kursanoj, sekvis la lernadon de “sia tablo” (4–5 kursanoj de la BEK-kurso), helpis ilin en la konkreta lernado dum vesperaj horoj, pasigis sian libertempon kun ili, eĉ finance ebligis la ekzameneblon.

Plurajn aferojn el la plano ni ne sukcesis plenumi, sed ni ĉiuj povis senti nin utilegaj kaj valoraj en la sukcesigo de la projekto. Ni kreis fortajn personajn motivojn por la junaj ĉinoj daŭrigi la lernadon kaj uzi Esperanton, kio estis verŝajne la plej granda kontribuo en la kursaro.

Katalin Kováts
www.edukado.net
Gvidinto de la metodika kurso

La Esperanto-Insulo por mi estas komplete nova sperto, ĉar mi neniam partoprenis Esperanto-aranĝon, kiu longas unu monaton, anstataŭ la kutiman semajnon. Sed ĉi tiu estas nur la plej surfaca aspekto de la noveco.

Unue, la projekto estas starigi fizikan, lokeblan ejon en Azio adapta por aranĝoj, kunvenoj, festivaloj, konferencoj organizotaj per Esperanto. Kaj tiu aspekto allogis min partopreni.

Sed la plej decida faktoro estis la ekstarigo de Universitato de Esperanto, flankprojekto kies celo estas doni ŝancon kleriĝi per nia lingvo en 48-hora, unumonata, universitat-nivela, kursaro, kies profesoroj estas rekonataj ekster Esperantujo ĝuste por la kursoj. Mi instruis dum la lastaj ses jaroj Filozofion kaj Historion de Informadiko en itala Universitato de Insubrio Varese-Como, kaj neniam antaŭe havis okazon transdoni la saman kurson al esperantista publiko. Kaj mi akceptis la defion, ĉar bezonatis traduki kaj adapti la enhavon – kaj aparte la lernolibron.

Mi ankaŭ ŝatis la politikon postlasi la enhavon de la kursoj – filmojn, sonbendojn, lernolibron – je ĉies dispono en interreto, libere kaj senpage, per Krea Komunaĵa Licenco. Por mi estis eksterordinara monato de mia vivo, kaj esperantume kaj profesie, kiun mi ege konsilas al profesoraj kolegoj kaj al studentoj kiuj volas kleriĝi per freŝnova Esperanta kunveno.

Federico Gobbo
Universitato de Insubrio (Italio)

Mirinda afero estis la Esperanto-Insulo ĉi-jare…

Unue, du eminentuloj ĉeestis: ili estis elektitaj kiel la Esperantistoj de la Jaro 2010 kaj de la jaro 2011 – Katalin Kováts kaj Dennis Keefe. Ilia unua kunlaboro estis malfacila, ĉar iliaj pedagogaj vidpunktoj pri instruado de lingvoj iom malsamas.

Due, la partoprenantoj venis multnombre el multaj landoj, ĉefe el Ĉinio, Koreio, Mongolio… Multaj junuloj kaj studentoj donis al la staĝo junecon kaj viglecon…

Mi mem venis por riĉigi mian instruadon al ĉinaj infanoj, kaj observi la BEK-kurson… Pri tiu deziro, mi lernis multe de Katalin kaj de Dennis.

Michel Fontaine
(Francio-Ĉinio)

La Esperanto-Insulo estis sukcesa kaj havis veran internacian etoson. Ĝi estis la plej longdaŭra evento en la ĉina Esperanto-historio. Ĝi ankaŭ estis la plej granda aktivado el tiuj, kiujn mi organizis aŭ kunorganizis. Kvankam en la Esperanto-Insulo estis nekutima vetero – la suno ne venis ĉiutage kiel oni esperas kaj atendas – ni ĉiuj ĝuis.

Gong Xiaofeng
Nanchanga Universitato (Ĉinio)

Ĉi tiu artikolo kaj opinioj aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2012).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2012, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2012/02/209insulo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

8 Responses to La unua kursaro sur la Esperanto-Insulo

  1. Penelope Vos diras:

    Kia bela sperto entute!
    Dankon al cxiuj (kaj speciale al An Jim Sim kiu metis “Aboco”-n en la foto:0))

  2. La Janego™ diras:

    Estis granda plezuro por mi partopreni ĉi jare en Esperanto-Insulon. Por mi la miraklo okazis rekte en la klasĉambro, kie multaj novaj eŭropanoj kaj azianoj kune praktikis multe da Esperanto, kaj atingis tute novan nivelon de E-o, kiun oni ja malofte vidas en Esperantujo.

    E-o-insulo traktis bone kelkajn problemojn tre kutimajn en Esperantujo, kaj kreis veran programon por longe kaj tre serioze lerni E-on – samtempe krenante pontegon inter Eŭropanoj kaj Azianoj. Post la aranĝo mi daŭrigis rilatojn kun lokaj Esperantistoj kaj aliaj junaj azianoj, kaj laŭ mia sperto neniu programo ĉi tiel sukcesis por interpontumi la oksidenton kaj orienton. Koran dankon al ĉiu gehelpanto, geinstruisto kaj gelernanto 😀

  3. Emilio diras:

    Ni klopodas fari kontakton inter brazilaj kaj chinaj junaj studentoj. http://www.esperanto.com.br/cn/

  4. Luigia Oberrauch Madella diras:

    Mi estas tre felicha pro la fakto, che la intensiva studsesio kontentigis chiujn instruistojn kaj gelernantojn!
    Luigia

  5. Fejfi diras:

    Kompare kun la amaso da negho, kiu atendis nin post la reveno al Slovakio, estis la hainana vetero vere eminenta :-D. Montrighis saghe fughi al Haikou!
    Min logis du aferoj: unue, lerni metodikon che Katalin (kaj renkontighi kun multaj gestudentoj el poznana universitato, kie mi antau unu jaro finis la porinstruistan kurson), due, sekvi BEK-kurson. Ambau deziroj plenumighis abundege!
    Aldonighas admiro al la chinaj gestudentoj, kiuj post unu monato fakte povis konversacii kun ni!!! Kapklinon antau ilia laboremo ghis profunda nokto kaj respekto al la instruisto kaj siaj kunlernantoj dum la lecionoj – okdekon da gestudentoj oni neniam audis murmuri, kiel estas kutimo che niaj lernantoj 😀 (kaj male, la respondojn oni jes! povis bone audi!).
    Haikou kreas belegan tradicion kaj mi deziras al la chinaj organizantoj kaj al Dennis, ke la venontjara renkontigho estu same sukcesa, kiel tiu chi jara!

  6. Gratulon pro tiu grandega kaj sukseca evento.
    Kiam okazos la venonta?
    Samideane,
    Ari.

  7. Mikelo59 diras:

    Gratulon pro la admirinda laboro kaj la granda sukceso!

  8. Multan gratulon al vi chiuj, organizantoj, kunorganizantoj kaj la kursanoj!

Respondi