Mondkongreso en malgranda urbo

UK-101

101a Universala Kongreso de Esperanto

Nitro, la 23-30an de julio 2016

Nitro estas la kvara plej malgranda urbo, kie okazis Universala Kongreso de Esperanto, kaj la plej malgranda dum pasintaj kelkdek jaroj. La unua timo tiurilate estis, ĉu sufiĉas la hotelĉambroj, sed ŝajnas ke ne estis multe da problemoj tiurilate, almenaŭ en amasloĝejaj kategorioj, kiuj troviĝis apud la kongresejo. La kongresejo estis la agrikultura universitato de Slovakio, kaj la studentaj loĝejoj troviĝas tute apude. La pli luksaj hoteloj troviĝis en urbocentro, 15 minutojn for de la kongresejo piede. La universitato havas dekmilon da studentoj (ĉu tamen ĉiuj ĉeestaj?), do devus sufiĉi ĉambroj por milo da kongresanoj. Nu, tamen kelkaj el hoteloj proponitaj de UEA ja estis eksterurbe, sed troviĝis neesperantistoj ankaŭ en urbaj hoteloj.

Mia kongreso estis iom nekutima, ĉar mi promesis redakti la kongresan kurieron. Temis pri laboro, kiun mi jam faris antaŭ 21 jaroj en Tampereo, kaj kun kontento mi konstatis, ke eblis kompili tute bonan gazeton el materialo, kiun la kontribuantoj kaj kunlaborantoj produktis. Pro tio mi ne povis sekvi la kongresajn programojn en simila maniero kiel kutime.

La kongresejo ne estis aparte oportuna, ĉar la universitataj salonoj troviĝis tre dise. Eble estis la plej longdistanca kongresejo dum la pasintaj 10-15 jaroj. Tri diversaj konstruaĵoj kun relative longaj distancoj inter ili, kaj distancoj ankaŭ ene de konstruaĵoj. La salono Hodler lokiĝis tute for de la centra kongresejo, sed tie eblis ankaŭ manĝi per antaŭe aĉetitaj kuponoj. Nu, per simila prezo eblis manĝi senrezervite ekstere apud la ĉefa kongresejo. Restis neuzitaj manĝokuponoj eĉ de UK, ne nur de IJK, se vi memoras la iaman serĉon pri arkivitaj matenmanĝkuponoj de pasintaj kongresoj.

UK-101

La libroservo estis lokita en tute mala fino, post longaj koridoroj kaj padoj ekstere. Ne estas mirinde, ke la vendoj restis eble nekutime malgrandaj. Temis ankaŭ pli relative malgranda kongreso kun malmulte da aĉetpovaj kongresanoj. Tamen aperis multe da slovakaĵoj, inter ili pluraj kun paralela teksto slovaka-Esperanta. Kaj pro la ekzisto de Esperanta versio de la reta kurso por lerni la slovakan, eble la slovakoj antaŭvidas intereson por tiaj libroj inter esperantistoj (kaj kial ne ankaŭ inter slovakoj lernontaj Esperanton).

La salono Zamenhof, kiel antaŭvideble por tia malgranda urbo, troviĝis en sporta halo, tamen eĉ ĝi estis pli malgranda ol ekzemple la Vilna, kaj tio ebligis iom pli intiman atmosferon. Ankaŭ transporto tien okazis senprobleme, tamen post la inaŭguro la programeroj povis komenciĝi kun malfruo. Iom mirinde multaj slovakaj neesperantistoj sukcesis alparoli la kongreson per tute flua Esperanto – ne nur la urbestro, sed ankaŭ la eksa EU-komisionano Jan Figeľ, kiu faris tutan paroladon en Esperanto. Iom strange, sed eble tute nature por romkatolika politikisto, la sola persono menciita en la parolado estis la papo Johano Paŭlo la Dua (sed ne, ekzemple, Zamenhof).

UK-101

La slovakiaj prezoj por nordeŭropano estis simple malaltaj, biero variis de 1,20 ĝis du eŭroj, kaj per prezo kiu facile uziĝus por unu nura biero en norda Eŭropo, eblis nun drinki plurajn. Esperanta vino (jes, estis multe da esperantaĵoj, de teo ĝis poŝtmarko) kostis en informejo ses eŭrojn, sed apuda pli komerca butiko en la kongresejo vendis ĝin je ok eŭroj. Same en iu loko malgradna kafeto kostis pli ol pli granda en alia loko. Taksio en la urbocentro kostis du eŭrojn, kaj la aŭtobusoj estis senpagaj per montrado de kongresa insigno.

Unu el la plej interesaj kaj utilaj programeroj estis prelego de Lýdia Machová, kiel pli efike lerni fremdajn lingvojn. Pro spacomanko en la salono necesis ripeti la prelegon en alia tago kaj tial ankaŭ mi sukcesis kapti ĝin. Multaj esperantistoj ja estas lingvolernemaj, kaj jen estis unu el vere utilaj prelegoj kun multe da praktikaj sugestoj. La preleganto scipovas dekon da lingvoj, inter ili estas la tre proksimaj slovaka, ĉeĥa kaj pola, kaj ŝi ankaŭ profesie agis kiel lingvoinstruisto en universitato. Ne mirinde, ke inter ŝiaj lingvoj estas ankaŭ Esperanto (kaj ankaŭ slovaka gestolingvo).

La kongreso estis pli malfermita por la loka publiko ol iam antaŭe, sed restis por mi neklare: ĉu la publiko vere venis al lingvokursetoj, kiuj okazis en la kongresejo mem. La nacia vespero kaj internacia arta vespero okazis sur la ĉefa urba placo kaj tie Esperanto videblis ankaŭ por la lokanoj. Esperanto videblis en la urbo multloke kaj eventuale iom kontribuis al la sukceso de lokaj entreprenoj dum la semajno.

UK-101

UK-101

Malgranda urbo kaŭzis tion, ke ĉie troviĝis esperantistoj; revenante el la kongresejo vespere eblis vidi konatojn en ĉiu surstrata drinkejo. La urba akcepto estis nekutime luksa kompare al kelkaj pasintaj jaroj, sed plejparte kolbasa, mi nur miras kion vegetaranoj trovis tie por manĝi. Ankaŭ la trinkaĵoj ankaŭ haveblis en sufiĉa kvanto.

Ĝenerale la kongreso estis relative malgranda, eĉ intima, sen grandaj problemoj sed kun interesaj koncertoj, prelegoj kaj diskutoj. Malgraŭ malgranda kvanto da landaj aktivuloj, la bone utiligitaj eksterlandanoj povis helpi al bona funkciado de la kongresejo. Se la ekskursaj aŭtobusoj ne ekiris antaŭ la ĉefa kongresejo sed ĉe amasloĝejo kaj alia kongreseja konstruaĵo, troviĝis helpantoj, kiuj montris al la ĝusta direkto.

La ĉefa movada novaĵo estis la renovigo de la statuto de UEA, kiun la membroj akceptos (aŭ eventuale nuligos) per popola voĉdonado aŭtune. TEJO havos sendependiĝon, sed restas en proksima ligo kun UEA. Krome mankis ĝenerala direktoro Osmo Buller, kies taskon prenis Veronika Poór, ŝajne grandparte senprobelme, kvankam unu voĉdono pri personoj okazis per manlevo (kaj devis esti nuligita kaj refarita per balotiloj). Osmo tamen ne mankos en estontaj kongresoj ĉar la komitato elektis lin kiel komitatanon C kaj ankaŭ kiel membron de la financa komisiono. Do, la persono, kiu eble la plej bone konas la internan agadon kaj financojn de UEA, kontrolos ilin ankaŭ estontece. Tamen pro la manko de tempo la buĝeto restis netraktita kaj devos esti traktata per interreto poste.

Jukka Pietiläinen

Fotoj de Jozef Baláž

Legu artikoloj pri la 25 antaŭaj UKoj (ekde 1991 ĝis 2015) en la rubriko Universalaj Kongresoj en la retejo de La Ondo / Sezonoj.

Ĝi estas artikolo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2016/08/andriukaitis

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Mondkongreso en malgranda urbo

  1. Valdas Banaitis diras:

    “la plej interesa kaj utila programero estis prelego de Lýdia Machová, kiel pli efike lerni fremdajn lingvojn”
    – Jen paradokso! aŭ sinonimo? Lernado de Esperanto daŭre ŝrumpas,ĝian mizeran efikecon konfesis Zlatko Tiŝljar en “Mia saĝo post 50 jaroj de instruado de Esperanto”, aŭ “fremda lingvo” estas ĝuste Esoeranto, kies strukturon Zameenhof mem deklaris TUUTE FREMDA eĉ por eŭropanoj.
    Kiam esperantistoj finfine komprenos, ke Esperanto estas lingvo MALfremda, ĉar faru-mema, kun intime nuda strukturo. Kiam oni liberiĝos de la gramatikaj okulŝirmiloj, pseŭdo-facilige surmetitaj de Zamenhof mem, por ke oni eĉ ne rimarku ian diferencon inter la konstruo de Esperanto kaj tiu de sia propra lingvo…

Respondi