Rejkjaviko – malgranda kaj intima

98a Universala Kongreso de Esperanto

Rejkjaviko, 21–28 jul 2013

UK-98Islando, loĝantare la plej malgranda lando (eĉ se kalkuli la liberan urbon Dancigo en 1927), kiu gastigis universalan kongreson, faris tion ĉi-jare la duan fojon. La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe, kaj la nova kongresejo Harpa montriĝis tute taŭga por malgranda kongreso. Eĉ en granda salono ne troviĝis multe da malplenaj lokoj kaj ĝi donis impreson, ke la salono estas grandparte plena. Foje la malgrandaj salonoj estis eĉ tro malgrandaj dum ne atendite venis multaj homoj ekzemple al kunsido de ISAE.
Salono Zamenhof (Foto: Natalja Saljajeva)
Interesa ero rilate al partoprenantoj estis la kvanto de ĉinoj, 62 laŭ la kongresa libro – multe pli ol pasintjare en Vjetnamio. Inter gravuloj, ĉeestantaj la inaŭguron, estis ankaŭ ambasadoro de Ĉinio, kio fakte emfazas la gravecon de Ĉinio en la Esperanta komunumo.

La salono Zamenhof havis super la podio ne la tradician Esperantan flagon, sed ekranon kie flirtis elektronika Esperanta flago. Teknikaĵoj ĝenerale funkciis bone, sed necesis teknika paŭzo dum filma paŭzo (la filmo komenciĝis sen voĉo kun anglaj subtekstoj) kaj anstataŭ prezento de filmo, en la programo estis muziko kaj la filmo estis prezentita iom poste dum la malfermo. Temis pri animita filmo Espero, kiu temis pri ekologio kaj estis originale farita kun esperanta voĉo de Mariana Evlogieva, kaj la unuan fojon ĝi estis prezentita dum la kongreso. La neesperanta reĝisorino Simone Giampaolo ekhavis ideon verki filmon en esperanto.

La festparolado de la eksiĝanta prezidanto Probal Dasgupta estis eble pli klara ol liaj antaŭaj, sed ne vere io aparte entuziasmiga. La parolado temis pri tio, kion ni povus lerni de Islando.

La centra loko en la kongresejo estis la kafejo de Harpa, kie ŝajnis al mi, ke la personaro parolas inter si la hispanan. Ankaŭ en mia hotelo la deĵorantoj estis almenaŭ parte neislandanoj. Do, la ekonomia krizo ne signifis amasan foriron de eksterlandaj laboristoj. Ankaŭ la multekostececo de la lando ne multe efikis al aŭkcio, kiu donis gajnon da 1589 eŭroj, proksimume similan kvanton kiel en la pli granda UK en Kopenhago antaŭ du jaroj. Aŭkcio funkciis per eŭroj, kaj en eŭroj estis ankaŭ prezoj en libroservo, sed tamen kontante akceptata mono estis nur islandaj kronoj.

La elekto de la nova estraro ne donis multe da surprizoj, almenaŭ por aktivaj legantoj de La Ondo. El la listo de favoratoj de Komitatano Z nur unu ne elektiĝis. La kompatinda Johano Derks malgajnis ĉion, ĉar en la elekto de komitatanoj B li ricevis duonon el la voĉoj de la plej populara kandidato, en la elekto de komitatanoj C li gajnis nur kvaronon kaj restis la lasta. La nova estraro esti preskaŭ tia, kian prognozis Komitatano Z en la aprila-maja Ondo de tiu ĉi jaro, nur anstataŭ Raola estrarano fariĝis Keller.

Mark FettesKongresanoj ligas grandajn esperojn al la nova prezidanto de UEA Mark Fettes kaj al la nova estraro pri reformoj, kaj la nova prezidanto estis unu el la plej popularaj kongresanoj. La nova estraro planas labori iom alistile, ne dividante taskojn al unuopaj estraranoj sed formante subteamojn ĉirkaŭ plej gravaj taskoj. Granda parto el estraranoj estas aŭ iam estis profesiaj esperantistoj, ĉu bona aŭ malbona eco? Grandaj esperoj estas ligitaj al la nova estraro, kiu, malgraŭ malaj onidiroj, ne estas pli juna ol la antaŭa, sed kelkajn monatojn malpli juna. Almenaŭ stile la novismoj jam komenciĝis, ĉar sian ferman paroladon la nova prezidanto faris libere, sen notoj, moviĝante sur la podio kaj ankaŭ donante dum sia parolado taskojn al la publiko.

En la nacia vespero temis grandparte pri vikingaj tradicioj. Unu el plej interesaj eroj estis la islanda nacia luktoarto glima, kiu similis foje dancadon, foje luktadon. Restis neklara, kiu el la luktantoj gajnis. Tamen en la programo estis ankaŭ popolmuziko kun balkana etoso fare de grupo da junaj muzikistoj. Krome la plurtalentecon de islandanoj montris ankaŭ la anoncisto de la vespero (samtempe vicprezidanto de LKK), kiu dum vespero fojfoje aliĝis al (islanda) koruso, kiu prezentis islandajn kantojn nacilingve kaj en Esperanto.

La malgrandeco de la lando certe igas kontaktojn kun lokaj gravuloj pli facilaj, kaj ne estis aparta surprizo vidi la prezidenton de Islando parolanta dum la inaŭguro. La prezidento Ólafur Ragnar Grímsson venis, nature, sen gardistoj, kaj laŭ onidiro eĉ ŝoforis mem sian aŭtomobilon. La malgrandeco de la lando, urbo kaj urbocentro, videbligis esperantistojn vaste, kaj iuj restoracioj havis menukartojn en Esperanto.
Rejkjaviko (Foto: Natalja Saljajeva)
IKU-prelegoj estis ĉi-jare la kutimaj naŭ, sed nur du el ili kunhavis pli da prelegoj kaj AIS-kurson. Unu el tiuj temis eble la unuan fojon en historio de IKUoj pri muziko, nome pri violono, fare de la finna-franca Hannes Larsson, kun pluraj sonekzemploj. En la esperantologia konferenco ni aŭdis eĉ prelegon en la dana (kun esperanta traduko de Christer Kiselman) fare de islanda neesperantisto, Guðrún Kvaran, pri la islanda lingvopolitiko, kiu rezistas firme, kaj sukcese, kontraŭ internaciaj fremdvortoj, kiuj svarmas al aliaj lingvoj. La demandoj al ŝi estis tamen faritaj pere de la angla.

Ĉu io mankis el la kongresa programo? Eventuale. mankis prelego pri la ekonomia krizo en Islando, sed kion fari, se la lokaj esperantistoj preferis prelegi pri temoj pli foraj en la historio. Eble unu el la sekvoj de la krizo estis, ke la regalado dum la urbestra akcepto estis la plej magra dum la pasinta jardeko, nur glaso da vino kaj iomete da manĝetoj.

Necesis duono el la kongresanaro por aranĝi kongreson – tiel aspektis dum la fermo kiam ankaŭ helpantoj, mem kongresanoj, estis vokitaj al la podio por dankoj. Kongresanoj helpis diversmaniere, interalie, interpretante dum la ekskursoj. La aranĝoj ĝenerale bone funkciis, kvankam foje ne restis loko en aŭtobuso por iuj partoprenantoj de duontaga ekskurso. Komuna foto antaŭ la kongresejo, kiu ne estas nuntempe aparte populara aŭ sukcesa aranĝo, ŝajnis ĉi-foje kolekti relative grandan amason da kongresanoj. Fotoj estas videblaj diversloke en sociaj komunikiloj kaj aliloke en reto.
Grupfoto (Foto: Natalja Saljajeva)
Jukka Pietiläinen

Fotoj de Natalja Saljajeva

Legu ankaŭ:

Jukka Pietiläinen. Hanojo – eburtura kongreso (Hanojo, 2012)

Jukka Pietiläinen. Pluva, sed malskandala kongreso (Kopenhago, 2011)

Artikolojn pri ĉiuj UKoj ekde la 1991a jaro estas legeblaj en nia malnova retejo.

Ĉi tiu artikolo aperos en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/08/227uk/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Rejkjaviko – malgranda kaj intima

  1. Valdas BANAITIS diras:

    Kara Andreo, vian lingvan apetiton povus satigi ne Grenlando, sed Papulando, insulego kiu naskis Esperanton de Melanezio lau difino de K.Linton. Naskis kolektive, ne unupersone, kiel en la kazo de Esperanto centreŭropa.
    Pri la artikolo:La kongreso kun 1034 aliĝintoj estis malpli granda ol en 1977 (1199 aliĝintoj), sed ne multe – ĉu ne sufiĉu TRE? tro nulte da multe…

  2. A. Künzli diras:

    Hahahaha, bone dirite!

  3. Valdas BANAITIS diras:

    Deprima bildo: mizera manpleneto da kongresanoj kun tiu modera kongresejo en la fono. Sama kontrasto inter movado (slogana parado) kaj lingvo kiel sinesprima instrumento. Chu la movado meritas tian rimedon?
    Kara Andy, eksesperantisto, switch to Volapuk, English line is busy.
    Intima lingvo ne servas publikon.

  4. A. Künzli diras:

    Mi ne komprenas tiun subitan gratulon (de Jorgos), kiu estas stranga pr mi, kaj supozas ke ghi estas plene ironia kaj moka.

  5. Jorgos diras:

    Gratulon al Andy, kiu certe pli bone ol kritikitoj sukcesas intersigi homojn por bona uzo de Eo sen trompa reklamado.
    Gratulon ! Ĉu vi ie informas, klerigas pri viaj metodoj por plibonigi la situacion ?
    Mi tion petas ĉar mi ĉiujare E-igas pliajn personojn kaj mi ne ŝatus, ke ĉiuj seniluziiĝu pro tiom laŭ Andy fuŝa UEA.
    Ĝis baldaŭ en aktiva sukcesa utila trafa E-ujo !
    Kore via Js.

  6. A. Künzli diras:

    Esperantistoj, precipe oficialaj funkciuloj, kiuj devas defendi sian aferon kaj sian organizaĵon (kvankam ili en principo same kritike pensas kiel Andy Künzli), ĉiam havas adekvatajn respondojn pretaj.

    Mi partoprenis sufiĉe da UKj por scii pri kio temas. La plej lasta estis en Florenco, kaj post tiu teda kongreso mi havas nenian deziron reviziti ĝin.

    Jes, la tuta prestiĝo de UEA kaj de la Eo-movado baziĝas sur artefarita diplomata flatado de politikistoj kaj ŝtatestroj, kio estas la plej lasta branĉeto, je kiu la Eo-movado ankoraŭ povas teni sin, post kiam la tuta mondo rezignis pri Esperanto (inter alie pro la fuŝa, stulta kaj falsa politiko de la UEA-movado, gvidita de Tonkin, Corsetti, Buller kaj kompanio). Bedaŭrinde, la sama UEA ankoraŭ ne komprenis (eble ja tamen jes, sed ĝi ne pretas konfesi ĝin), ke tiu politiko kondukis Esperanton en sakstraton kaj ke tiu tuta diplomatia flatado de iuj politikistoj (ĉefe maldekstraj) estas pura formala ritualo kaj havas nenian daŭran valoron, aŭ eksteran signifon, sed servas al UEA nur por blufado, fanfaronado kaj propagando (kiu estas jam delonge foruzita).

    En tiu senco ankaŭ okazas la tuta raportado pri Eo-kongresoj. Kutime oni mencias nur eksterajn faktojn, dum la enhavo de la programeroj mem interesas neniun (ĉar tiu enhavo estas tiom stulta ke priskribi ĝin estus altgrade embarase, krom tio neniu kapablas resumi la okazintajn diskutojn kaj kritike pritaksi/recenzi ilin).

    Neniu ĝis nun respondis al miaj diversaj konkretaj demandoj: ekzemple ĉu tiu amaso da ĉinoj kaj japanoj entute scipovas Esperanton, ĉu ili aktive kontribuis al la programo aŭ ĉu temas nur pri turistoj, kaj ĉu tiu demando entute interesas UEAn, aŭ ĉu ĝi interesiĝas ĉefe pri la kotizoj de TURISTOJ.

    Interese, ke laŭ la oficiala listo partoprenis nur 3 vjetnamoj. Kial ne pli, kaj kial UEA ne investas pli da mono en vjetnamajn esperantistojn kaj en la vjetnaman movadon por partopreni la UKn en alia lando (kiuj tiom ege esperas kaj atendegas je tio), despli, ke UEA adoras Vjetnamion kiel specon de dio? Sed estas la sama problemo kiel kun Afriko (kaj iuj aliaj aziaj landoj kiel Nepalo), kie UEA iam eĉ havis iujn ambiciojn, sed pro manko de rimedoj kaj manko de volo kaj strategio lasis la aferojn fali. Mia hipotezo estas, ke UEA tute ne interesiĝas pri la esperantistaj movadoj kaj komunumoj en la unuopaj landoj, sed nur pri si mem, pri sia oportunisma propagando, pri la flegado de la UEA-koterio, pri flatado al iuj politikistoj kaj al Unesko, kaj pri kotizoj de membroj kaj partoprenantoj, sen kiuj la asocio povus rapide fermi la budon (pro tio UEA pli kaj pli panikas rilate la membronombron). Ĉi tiu politika hipokriteco kaj malsincereco estas apenaŭ eltenebla (por mi).

    Mi devas diri, ke mi eble reaperus en UK, se en la programo mi legus, ke samideano XY el Ĉinio, Vjetnamo, Japanio, Kubo, Ruslando, ktp. farus interesan prelegon, laŭ la normoj de la internacia scienco (t.e. objektive kaj sen sektema propagando), kaj ne nur laŭ tio, sed se li aŭ ŝi prezentus ion vere interesan, pri kio oni povus okupiĝi entuziasme dum la tuta kongresa semajno. Bedaŭrinde, en la programo, kiun mi vidis, ion tian mi ne povis vidi. Anstataŭ tio mi vidis nur la konatajn nomojn de la UEA-movado, kiuj ne plu interesas min, ĉar mi scias anticipe kaj parkere kion ili diros (kaj eĉ pli terure – kion ili ne diros).

    Laŭ tio kion Pietiläinen raportis mi interpretas, ke la UK en Rejkjaviko estis komparebla kun infanĝardeno. Mi do estas ege feliĉa, ke mi restis hejme (kaj ekskursis al Francio, kie mi almenaŭ bone manĝis kaj trinkis).

    Sed restas la espero, ke tiuj, kiuj unuafoje partoprenis tian UKn, entuziasme revenis hejmen kaj formos la estontan generacion de Esperanto en sia lando. Permesu al mi profunde dubi, ke tio okazos.

    Kio koncernas Osmo Buller mem (ĉar li estas publika persono permesu “ataki“ lin), mi devas esprimi mian grandan bedaŭron, ke li ne kuraĝis/as kontraŭbatali la altgradan stultismon, kiu okazas nuntempe en UEA. En tio li altgrade seniluziigis min, ĉar mi havis ian esperon kaj atendon, ke tiu inteligenta samideano povus ŝanĝi ion en bona direkto.

    Do, neniu serioza personeco kun monda signifo povas serioze konsideri la Eo-movadon, kaj ankaŭ ne serioze konsideras ĝin, ankaŭ ne la ŝtatestro de Islando, malgraŭ la eventuala (naiva) kredo de la UEA-oportunistoj.

    Ankaŭ la nova estraro, kiu estas pli naiva ol ĉiuj pasintaj estraroj kune, ne solvos tiujn problemojn, sed nur pliprofundigos la krizon de Esperanto.

  7. Osmo Buller diras:

    A. Künzli skribas, kvazaŭ la artikolo de Jukka Pietiläinen enhavus la tutan kongresan programon, dum ĝi kompreneble povas tuŝi nur kelkajn erojn. La programo plenumis ankaŭ la dezirojn de Künzli: dum la kurso “Islanda eksprese” li estus povinta lerneti la lingvon de la lando kaj dum ekskursoj ekkoni ĝian belan naturon. Tamen, se Jukka P. estus priskribinta ankaŭ ekskursojn, Andy mokus kongresanojn pri banala turismumado. Kiel ajn, dum ŝtatestroj de diversaj koloroj trovas UK-ojn indaj je ĉeesto, mi povas elteni, ke Andy restas hejme.

  8. A. Künzli diras:

    PS Mi forgesis afishi jenan komenton:

    http://www.planlingvoj.ch/Salutmesagho_Islando_UK2013.pdf

  9. A. Künzli diras:

    Do, nenio interesa sed analoga estis ja jam la raporto pri Hanojo, kie evidente ankau nenio interesa okazis kaj kie oni nur perdus sian tempon. Se mi veturus al Islando, mi ne volus vidi chinojn en Esperanto-kongresejo kaj auskulti tedajn prelegojn de chiam samaj e-istoj (kiuj veturas kiel akridoj chiujare al alia kongreslando por diri kaj fari la samon, havante nenion novan por diri), ech la “oficiala” raportisto estas chiam la sama, sed mi veturus tien por admiri kaj studi la belan naturon de tiu unika lando, kaj eble iom paroli kun lokaj indighenoj kaj lerneti la interesan lingvon.

    La sola afero, kiun mi envias al kelkaj homoj, kiuj partoprenis tiun kongreson, estas ilia ekskurso al Grenlando (kvankam tie krom glacio kaj akvo oni vershajne ne vidis multon). Min unuavice interesus la lingva situacio sur tiu insulego, kiu apartenas politike al Danlando.

Respondi