La jubilea kongreso

UK-100100a Universala Kongreso de Esperanto

Lillo, 25 julio – 1 aŭgusto 2015

La 100a Universala Kongreso de Esperanto okazis en Lillo, kaj kiel jubilea ĝi kaptis multajn kongresanojn, eĉ rekordkvante dum la unuaj 15 jaroj de la 21a jarcento. Tamen la fina nombro de kongresanoj, iomete sub 2700, restas for de la antaŭa franca UK en Montpeliero (3133) en 1998, kio certe atestas pri la malkreskanta kvanto da personoj, kiuj partoprenas en UK, se ne pri io alia. Landaj salutantoj en la inaŭguro venis el 68 landoj.

La kongresejo Lille Grand Palais estas unu el tiuj novaj kongresejoj, kiuj de ekstere aspektas kiel betonaj bunkroj, sen fenestroj, ne io aparte alloga. Ankaŭ la Esperantaj flagoj, kiuj dum la komenca tago flirtis en pluvo kaj vento, estis hisitaj nur al duona stango, kaj mi ne estis la sola en kies kulturo tio signifas, ke iu mortis.

UK-100

La duonhisitaj flagoj (Foto: Peeter Aitai)

La centra halo en la dua etaĝo (aŭ la tria, laŭ la kongresa mapo) de la kongresejo estis bona por renkonti amikojn, etosumi, danci ktp. La kongresa kafejo estis en la sama halo kaj eblis aĉeti ankaŭ ion por manĝi, tamen dum la unua tago multaj aferoj elĉerpiĝis, interalie, porokaza kongresa biero, kiu tamen rehaveblis en postaj tagoj.

La pli malgrandaj kongresaj salonoj estis kaŝitaj foje en strangaj lokoj: unue necesis iri al pli supra etaĝo kaj poste necesis malsupri. Krome la rulŝtuparo iris nur al la dua etaĝo kaj poste necesis mem grimpi la stuparojn, nu troviĝis ankaŭ liftoj. Mi ne kontrolis, kiom bone la liftoj sufiĉas por klare maljunulara kongresanaro. Tamen iel ŝajnis al mi, ke eble ĉi-foja kongresanaro estis iom pli juna ol dum la pasintaj malgrandaj UKoj. Kvanto de kongresanoj ja rilatas ankaŭ al financa parto. La aŭkcio, tradicie gvidita de Humphrey Tonkin, portis al UEA unu el la plej bonaj rezultoj, nome pli ol 4000 eŭroj. Krome malaperis, forvendiĝis libroj el la libroservo jam dum unuaj tagoj. Feliĉe pro la proksimeco eblis nova livero el Roterdamo dum la ekskursa tago.

La inaŭgura parolado de Mark Fettes atendite referencis multe al Zamenhofa parolado en la unua Esperanto-Kongreso en 1905. La kongreso certe estis jubilea, kaj tio videblis, sed ne tro multe. La surprizo de la inaŭguro tamen estis kiam la prezidanto de la Akademio Christer Kiselman sukcesis silentigi la aŭskultantaron, kiam li admonis esperantistojn pro maltoleremo, nome en neniu nacia lingvo oni venus al ideo nomi iun lingvan fenomenon en nepropra lando “malsano”, kiel okazis en libro aperinta antaŭ 61 jaroj Du malsanoj en Esperanto, kaj, laŭ Kiselman, la sama tendenco kontraŭbatali malŝatatajn lingvajn fenomenojn daŭras ankaŭ nuntempe en Esperanto. Fakte en la esperantologia konferenco Vera Barandowská-Frank emfazis, ke estas nenio malbona en dialektoj, ili nur riĉigas la lingvon.

Ankaŭ aliaj kongresaj salonoj foje estis tro malgrandaj, sed foje ankaŭ aranĝeblis novaj prezentoj de tiuj teatraĵoj kiuj estis tro popularaj. Eble nomi nur unu, kiun mi mem sukcesis vidi, la itala profesia grupo faris teatraĵon pri la sorto de enmigrintoj en Italio kaj uzis Esperanton kiel lingvon de tiuj enmigrintoj por ne ligi la temon aparte al iu grupo de enmigrintoj.

UK-100

Pluraj kongreseroj estis tiel popularaj, ke malsufiĉis sidlokoj en kelkaj kunvenejoj (Foto: Halina Gorecka)

Unu el kutimaj brilaj kongreseroj, la nacia vespero, bonege sukcesis ankaŭ en Lillo. Komence estis kanzona ekskurso tra Francio, poste sekvis kantoj de Jacques Brel, kiu tamen estis belgo sed kun franceca kulturo. Brile. La ekrano, kiu ofte restas senutiligata dum io prezentiĝas sur la scenejo, estis bone utiligata: eblis vidi laŭtemajn bildojn, aperis kantotekstoj por kunkanti. La nordo de Francio estis ankaŭ mineja regiono, kiun spegulis kelkaj el kantoj, tre kortuŝe, kaj kiel decas por mondcivitanoj kiel ni, la programero estis dediĉita omaĝe al mortintoj de mineja akcidento kiu okazis en Soma, Turkio en 2014.

Tamen granda parto el la kongresanoj devis sekvi la solenaĵojn en apudaj salonoj helpe de ekrano. Verŝajne la unuaj aliĝintoj ricevis biletojn en la ĉefa salono, dum malfrue aliĝintaj devis kontenti pri la televida ekrano. Mi mem apartenis al la feliĉuloj, sed konatoj, kiuj ne estis same feliĉaj, rakontis, ke estis kvazaŭ rigardi la aferon per televido: bone videblis, sed etoso mankis.

Inter la solenaĵoj ĉi-foje estis ankaŭ la ekskursa tago. Iom multekosta ceremonia vojaĝo al Bulonjo-ĉe-Maro pintis en la urba teatro kie okazis la kongreso en 1905, per promenado kun flagoj kaj standardoj al la stacidoma placo, kie estis inaŭgurita monumento memore al Zamenhof kaj la unua kongreso, kaj plu al urbodomo de Bulonjo, en kies tegmento la unuan fojon aperis alia flago ol tiu de la urbo aŭ de Francio.

UK-100

La Esperanta standardo flirtas sur la urbodomo de Bulonjo-ĉe-Maro (Foto: Halina Gorecka)

Ankaŭ la urbo Lillo invitis parton el la kongresanoj al sia urbodomo kaj malfacilas diri, kiu el la akceptoj estis malpli bunta, nur limigita kvanto da vino kaj tre etaj manĝaĵetoj. Nu, nuntempe urbaj akceptoj ja kutimas esti limigitaj, sed ne ĉiam tiugrade.

La kunsido de legantoj de la revuo Esperanto estis en unu el malfacile troveblaj salonoj, kaj ĝi allogis malpli da publiko ol kutime. Iom bedaŭrinde, la redaktoro mem uzis la tempon por rakonti pri siaj malfacilaĵoj en la redakta laboro, kaj mankis tempo por komentoj kaj demandoj de la legantoj. Malkontento estis unu el senteblaj ecoj de tiu kunsido.

Inter la oficialaj decidoj faritaj en la kongreso estis du aparte gravaj: unue temis pri elekto de nova ĝenerala direktoro de UEA. Osmon Buller anstataŭos post duona jaro Veronika Poór el Hungario, kiel 32 jara ŝi estas nur iom pli juna ol Osmo mem, kiam li komencis labori en la CO, nu tamen ne komence kiel ĝenerala direktoro. La alia, eble pli grava, kvankam ne same rapide videbla decido, estis jura sendependiĝo de TEJO, kiun la komitato akceptis, tamen restas ankoraŭ praktikaĵoj antaŭ ol la decido vere validos.

Osmo Buller la lastan fojon ĉeestis en UK kiel oficisto de UEA. Li pensiiĝos en la unua kvarono de la venonta jaro. Ankaŭ Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatoro de Esperanto, partoprenis la lastan fojon en la kongreso, almenaŭ kiel la parenco de Ludoviko Zamenhof. Lin estontece anstataŭos liaj du filinoj, unu el kiuj, Margareta, salutis persone la kongreson. Do, emociaj momentoj ne nur rilate la jubileon de UKoj. La plej kortuŝa tamen estis la lasta oficista kongreso de Osmo Buller. Lia voĉo kolapsis jam en la kunsido “La Centra Oficejo respondas”, kaj en la fermo li apenaŭ kapablis diri ion alian ol ”Vivu UEA!”.

Jukka Pietiläinen

Pri la 24 antaŭaj UKoj (ekde 1991 ĝis 2014) oni povas legi en nia arkiva retejo.

Ĝi estas artikolo el la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto (2015).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2015, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2015/08/uk100-7/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La jubilea kongreso

  1. AlKo diras:

    Vi komentis la tekston de la Kongresa rezolucio.
    Vidu ĉi tie
    http://sezonoj.ru/2015/08/uk100-5/

  2. Molnár László diras:

    Se mi bone rememoras, mi skribis du komentojn.
    Mi volis aldoni novan, se la komentojn mi ne trovas.
    Kio okazis al ili?

  3. James Piton diras:

    Fakte nekutimaj okazaĵoj pri flagoj… duonstanga hisado! Ankaŭ ĉe mi, signo pri funebro. Ĉu pro tio homoj pensos pri “mortinta lingvo”? Kaj alia flago ol la landa, tiel proksime super la franca, ŝajnas al mi eksterordinara aranĝo.

Respondi