La 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj okazis ekde la 2a ĝis la 10a de julio en la Litovia kuracurbo Birštonas ĉe la rivero Nemano. Pro ĉirkaŭantaj pinarbaroj eĉ nuraj promenoj kaj profunda spirado estas bonefikaj por la sano.
Ĉi tiu negranda urbo estis invadita de pli ol tricent verdlingvanoj, venintaj el trideko da landoj; kien ajn oni iris, ĉie eblis renkonti esperantistojn – ĉe la longa kajo de Nemano aŭ sur la monteto apud ĝi, en kafejo, bierejo aŭ vendejo, ĉe minaralakva trinkejo kaj en la parko – dum deko da tagoj Esperanto sonis ĉie en la urbo. Tamen esperantistoj ne estis la sola internacia grupo – samtempe en Birštonas okazis internacia balonkonkurso, kaj oni ĝue spektis aernavigadon de buntaj balonoj kaj kelkaj kuraĝuloj eluzis la eblecon leviĝi al la ĉielo kaj ricevi diplomon.
Antaŭ dek du jaroj ĉi tie jam okazis BET-40. Estis interese pasi tra urbaj stratoj kaj trovi konatajn lokojn. Jen la eksa episkopa domo, kie estas organizita gastejo. Jen la placo, ĉe kiu estis populara bierejo – ha, la bierejo ne plu ekzistas. Agrable surprizis nove faritaj vojoj kaj trotuaroj. Plimultiĝis floroj kaj skulptaĵoj. En la parko multas sportaj placetoj. Jen bela banurbo destinita por ĝui la vivon, resaniĝi kaj refortiĝi.
La Tagoj estas nomataj Baltiaj pro la laŭvica okazigo en Estonio, Latvio kaj Litovio. Programe la 52a BET estis tute internacia, kun forta domino de la kontribuoj el Litovio, Ruslando kaj Pollando. Verŝajne esperantistoj el Latvio kaj Estonio ŝparis siajn fortojn por siaj propraj BEToj en 2017 kaj 2018.
Oni foje komparas BET al Universala Kongreso, ĉar la Litoviaj BEToj kultivas la tradiciajn UKerojn, kiaj Somera Universitato, diversnivelaj kursoj de Esperanto, ekskursoj, artaj aranĝoj k. s. Sed kontraste al UK-oj, kie okazas pagataj lingvokursoj, la tuta diversnivela instruado dum BET estas tute senkosta por la partoprenantoj. Ĉiutage spertaj instruantoj realigis por ĉiu nivelo po du sesiojn daŭrantaj sume tri horojn. Stano Marček (Slovakio), Aida Čižikaitė (Litovio), Nina Pietuchowska (Pollando), Mikaelo Lineckij (Ukrainio) kaj tri ruslandanoj (Irina Gonĉarova, Svetlana Smetanina kaj Abduraĥman Junusov) gvidis diversaĝulojn al lingva perfektiĝo sub la kunordigo de Gražina Opulskienė.
Per la prelegaro de profesoro Aloyzas Gudavičius sciemuloj konatiĝis kun la litovaj lingvo, kulturo kaj historio. Sian kurson “Esperanto en interkultura komunikado” prezentis profesorino Ilona Koutny el la Poznana Universitato Adam Mickiewicz (Pollando). Profesoro Walter Żelazny el la Bjalistoka Universitato faris ciklon pri bazaj elementoj de judaismo, kiu estas grava por kompreni la iniciatoron de Esperanto.
La klerigan programon kompletigis pluraj apartaj prelegoj pri variaj temoj, iuj rilatis al la fenomeno Esperanto, aliaj al ĝeneralaj temoj, kiel kosmo kaj astronomio, kulturo de Pakistano kaj Nepalo, rilatoj inter homo kaj besto, defendaj konstruaĵoj de la 19a jarcento, fabeloj kaj historiaj eventoj ktp. Oni ne nur multe instruis, sed ankaŭ raportis pri modernaj eblecoj lerni ĉe Duolingo, distancaj kaj retaj kursoj, pri loko de Esperanto en socireta epoko. Sed Esperanto utilas ne nur al esperantistoj. Tion trafe pruvis Maria Pokrzywnicka konigante sperton de la Etnografia muzeo en Toruń (Pollando).
Esperanto restas tradici-libra fenomeno, kvankam elektronikaj libroj jam penetris ĝian merkaton, pri kio rakontis Dmitrij Ŝevĉenko. Apartajn prezentojn havis la eldonejo Impeto, la krimromano La aventuroj de Ŝerloko Ĥolmso, Historio de la Esperanta Literaturo. Funkciis riĉa libroservo de LitEA.
Preskaŭ ĉiu esperantista renkontiĝo povas envii la riĉecon de la realigita kultura programo. Jerzy Dobrzyński, profesoro de la Varsovia Muzika Universitato, multe aplaŭdata de danka publiko, pianludis verkojn de Fryderyk Chopin. Bone kongruis al la humoro ankaŭ la famega polonezo Adiaŭo al patrujo de Ogiński, ege ŝatata en Ruslando, virtuoze plenumita de la majstro.
Pliparto de la arta programo okazis en la malnova distrejo Kurhaus, tipa por kuracurboj, kie same bone eblas okazigi koncerton aŭ balon. En la urba kulturcentro koncertis por la BETanoj lokaj folkloraj ensembloj Lendrūnas kaj Raskila. La altnivela plenumo de kantoj, muziko kaj dancoj, interesaj instrumentoj kaj belaj naciaj kostumoj ravis la internacian publikon.
Koncertis ankaŭ JoMo, Sepa kaj Asorti, Ĵomart kaj Nataŝa kaj kelkaj “gitarkantistoj”. Duaktora Teatro Verda Banano kun Saša Pilipović kaj Georgo Handzlik prezentis modernan historion La kredito.
Same kiel en UK, ankaŭ en BET estas ekskursa tago, kiam neniu alia programero okazas. La tuttaga ekskurso ebligis ekkoni la plej belajn bienpalacojn de la etnografia regiono Sūduva. Krome duontaga ekskurso ŝipe veturigis la partoprenantojn al Kaŭno, kaj pieda ekskurso konigis interesaĵojn de Birštonas. Grupo da frandemuloj vizitis produktejon de medo “Lietuviškas Midus” en Stakliškės kaj gustumis ĉi tiun tradician litovan drinkaĵon. La modela organizado de Antanas Visockas havis unusolan mankon – li ne sukcesis antaŭmendi pli trafan veteron. Post la unuaj (tro)varmegaj tagoj venis pluveta kaj malvarmeta vetero, eble tipa por loko, kiun ĉirkaŭiras granda rivero kaj arbaroj vastiĝantaj ĉiudirekten.
Ne ĉiu UK havas tiom altan “Altan Protektanton” kiel la 52a BET – ĉefministro de Litovia Respubliko Algirdas Butkevičis en sia salutmesaĝo akcentis i. a. ke la ideo de Zamenhof “restas aktuala ankaŭ en la nuntempa vivo”. Ankaŭ atento de oficialuloj de la urbo estas grava atesto pri serioza rialto al niaj lingvo kaj komunumo. En la solena malfermo parolis la urbestrino Nijolė Dirginčienė, kiu bondeziris, ke oni “enhavoriĉe pasigu la tempon, uzu sanigajn servojn kaj distraĵojn da aktiva ripozo”. En la urbestra akcepto la rolon de mastro plenumis la vicurbestro.
Ĉiutaga plenkolora gazeto Balenido redaktata de Stano Marček (entute aperis ok kajeroj kvarpaĝaj) informis pri la taga programo, donis detalajn informojn pri personoj kaj aranĝoj, aperigis fotojn kaj raport(et)ojn. La partoprenantoj laŭdis senprecedencan informan agadon por BET en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie regule aperis abunda materialo.
Por la unua fojo en la moderna historio de BET okazis granda kvizo, kiun lerte gvidis la nesuperebla kvizmajstro Marian Zdankowski el Pollando. Partoprenis deko da konkursemuloj el diversaj landoj, kiuj dum unu horo devis solvi 16 kvizojn po 10 demandoj en ĉiu, do entute ili devis trovi respondojn por 160 demandoj! La plej sukcesa kvizano Wolfgang Loose el Germanio solvis duonon da taskoj. La plej sukcesaj kvizanoj ricevis diplomojn, librojn kaj (por la unua fojo en BET!) monpremiojn. La publiko aktive partoprenis la kvizon kaj la plej aktiva spektanto Svetlana Smetanina (Ruslando) − ankaŭ ricevis monpremion; aliaj aktivaj geesperantistoj dum kvizo ricevis diplomojn kaj librojn.
Ekster la oficiala programo okazis celebrado de la 25-jariĝo de La Ondo de Esperanto. En hejmeca etoso de la kafejo Banginuko vaišės la eldonanto, redaktoro, perantoj kaj redakcianoj rememoris la kvaronjarcentan vojon de ĉi tiu internacia magazino. Estis farita grava anonco – La Ondo ekde 2017 aperos nur elektronike.
Esperantistoj partoprenis en la litova ŝtata festo – Tago de la ŝtato, de kelkaj jaroj festata la 6an de julio je la 21a horo samtempe en diversaj lokoj de la mondo, kie litovoj loĝas. En la parko de Vytautas kolektiĝis urbanoj kaj gastoj de Birštonas por kune kanti la litovan himnon. Estis aranĝita partopreno de esperantistoj kaj internacia grupo kantis la Nacian Glorkanton en Esperanto.
Ĉu ĉio estis tiom perfekta, kiom mi priskribas? Vere, la organiza teamo laboris modele kaj faris sian plejeblon, ke la partoprenantoj ĝuu la aranĝon – interesa programo por ĉiuj gustoj estis garantiita. La sola problemo estis tio, ke la kunvenejoj kaj tranoktejoj situis en kelkaj disaj konstruaĵoj. Esperanto-kursoj funkciis en la urba gimnazio, kiu, cetere, ebligis senpagan uzadon de sia komputila klaso kun reto. Prelegoj okazis en diversaj konstruaĵoj, bonŝance la programo antaŭvidis 15-minutajn paŭzojn, dum kiuj eblis iri de unu loko al la alia. Parto da BET-anoj loĝis sur la transa bordo de Nemano kaj devis uzi pramon, kiun luis kaj pagis la organizantoj.
En la lastaj jaroj oni notas la malkreskon de intereso al la Universalaj kongresoj, kies partoprenantaro ŝrumpas. La Litoviaj BEToj estas amasaj kaj, kiel montris la 52a, en ili amase partoprenas nebaltianoj. BET-52 estis iusence rekorda – post la malapero de Sovetunio neniam tiel multaj personoj aliĝis al BET (334) kaj partoprenis (322, inter ili pluraj nealiĝintaj litovianoj) en ĝi. Oni ŝerce demandas: ĉu UK malkreskos ĝis la nivelo de BET, aŭ BET daŭre kreskos al la nivelo de UK?
Halina Gorecka
Fotoj de Gražvydas Jurgelevičius (1, 4-7) kaj Halina Gorecka (2, 3, 8)
Pliaj informoj pri BET-52 kaj pri BEToj ĝenerale estas legeblaj en speciala rubriko de nia retejo.
Ĝi estas artikolo el la postkongresa aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2016/08/bet-58
Kelkaj pliaj demandoj – chu la loka publiko la kursojn de tia apostola teamo, chu tiu tuta programo estis nur por perfektigi lingvoscion de la kongresanoj mem? Chu almenau la birŝtonaj lernejanoj havas ian memoron pri la vizito de la plej-facil-lingvanoj. Chu ankaŭ nun neniu semo restis, samkiel post la iama birŝtona BETo? Kien do gvidas, kie pasas tiu klara kaj rekta kaj tre difinita la vojo al la bela sonĝo de l’homaro?
Verŝajne esperantistoj el Latvio kaj Estonio ŝparis siajn fortojn por siaj propraj BEToj en 2017 kaj 2018.
Tiu ĉi frazo supektigas pri malapero de kunlaborado inter la eksaj tri frataj baltiaj respublikoj…
Mi konsentas kun Sergeo, ke rakonto estas bone farita.
La Terura, da ne “gufujo”! Tio estis “diboĉejo” aŭ “Knajpo”. Gufujo estas strikte senalkohola loko kaj preskaŭ ĉiam sen kantado. 🙂
bonega kaj faktfidela rakonto
dankon, galja
aldone mi mencius ĉiunoktan gufujon,
en kiu sonis kantoj k ŝercoj
ĝis minimume tria horo postnoktomeze