Kiel en 2021 kaj 2022, la Akademio de Esperanto proponis al la publiko, la 14an kaj 15an de decembro 2023, retan konferencon de la Akademio konsistantan el naŭ prelegoj 20-minutaj. Ĉeestis pli ol kvardek spektantoj, kaj la prelegoj estas daŭre spekteblaj en la retejo de la Akademio: https://www.akademio-de-esperanto.org/konferencoj/konferencoj_3_2023.html.
La unuaj tri prelegoj koncernis la facilecon de Esperanto.
Renato Corsetti prelegis pri evolutendencoj de la vorttrezoro de Esperanto. Antaŭ la reformpropono de 1894, nur 78% el la radikoj de Esperanto estis francaj, anglaj aŭ sciencaj grek-latinaj. La reformpropono de 1894 anstataŭigis ne-latinidajn radikojn kiel tag- kaj ŝuld- per latinidaj, sed tiu reformpropono ne sukcesis. Tamen daŭre kreskas la kvanto de radikoj francaj, anglaj aŭ sciencaj grek-latinaj: ĝi atingis 92% en 1970.
Anna Lowenstein prezentis la difinaron de la retejo uea.facila, kiun ŝi prizorgas. Tiu retejo de UEA proponas al lernantoj mallongajn artikolojn verkitajn per facila vorttrezoro el mil radikoj. Kiam artikolo bezonas vorton ekster tiu baza vortlisto, necesas verki ties difinon per la baza vortlisto kaj eventuale bildoj, kaj tiuj ĉi difinoj kolektiĝas kiel parto de la retejo, la difinaro, kiu daŭre pliriĉiĝas.
Aleksandro Shlafer pristudis, kio do vere igas Esperanton (mal)facila. Eĉ la tabelvortoj, la artikolo… estas malpli sistemece uzataj ol oni dezirus en simpla lingvo, kaj ĉu uzado de (ekzemple) redakcio anstataŭ redaktejo estas historia kaprico? Ĉu oni lasu spontanan evoluon kompliki nian lingvon aŭ la Akademio kontribuu al pliigo de ĝia sistemeco?
La tri postaj prelegoj ne rekte traktis la lingvon mem.
François Lo Jacomo demandis sin, ĉu komuna lingvo pacigos la homaron? Tion ĉi ja deziris Zamenhof, sed paco postulas bonan interkomprenon kaj komuna lingvo ne sufiĉas: necesas valorigi kulturajn kaj eĉ individuajn diferencoj por plivastigi sian vidpunktaron. Diferenco ne estu subtraho sed suprentraho kaj en konstruado de tia mondo, paca pro interkompreno, ni partodonu prefere ol nur partoprenu.
Barbara Pietrzak prezentis Jan Baudouin de Courtenay (1845–1929), fama pola profesoro pri kompara lingvistiko, speciale slavaj lingvoj, kaj pioniro de la teorio pri fonemo. Kiel vicprezidanto de la Delegacio pri alpreno de internacia lingvo en 1907, li vigle defendis Esperanton kontraŭ aliaj planlingvoj, interalie kontraŭ Ido.
Tim Owen malkovrigis al ni preteratentitajn leterojn de Zamenhof. Eblas legi ilin en pluraj libroj kaj tie malkovri kelkajn asertojn de Zamenhof: ne nomu min “polo”, la uzado de du specoj de literoj [majuskloj kaj minuskloj] estas tute superflua kaj sensenca, la lingvon anglan mi posedas tre malmulte, ktp…
Fine, la tri lastaj prelegoj temis pri la laboro de la Akademio mem
Markos Kramer klarigis la laboron de la Akademio pri la duonvokalo ŭ en Esperanto. En 2013 la Akademio estis embarasata respondi al demando pri ŭ, kaj ĝi pli precize revenis al tiu demando dekon da jaroj poste, fine akceptante deklaron, kiu rekomendas uzadon de ŭ nur en sonkombinoj “aŭ” kaj “eŭ”, kaj ne (ekzemple) en “ŭa”, kiu plej ofte iĝu “va”.
Jesper Jacobsen prezentis la 10an Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro, kiun akceptis la Akademio en septembro 2023 post pli ol unujara laboro kaj interŝanĝo de plurmil retmesaĝoj. Ĝi enhavas 420 novajn radikojn, ĉefe geografiajn nomojn, kaj kvarcenton da pliaj vortkombinoj kiel Ruĝa Maro, kun difinoj zorge poluritaj.
Edmundo Grimley Evans konkludis tiun Konferencon per proklamo de la premio Laŭro de la Akademio. Tiu ĉi premio estis kreita samtempe kiel la Konferenco de la Akademio por rekompenci verkon arte signifan, lingve perfektan kaj evidente kontribuantan al evoluigo de esperantlingva kulturo. Ĉi-jare gajnis Anna Lowenstein pro La memoraĵoj de Julia Agripina.
Tiu ĉi Konferenco de la Akademio estas unu el la manieroj diskonigi al vasta publiko la laboron de la Akademio kaj de akademianoj. Ĝi fariĝu nemaltrafebla evento de ĉiu mezo de decembro.
François Lo Jacomo
sekretario de la Akademio de Esperanto
Ekranfoto: Edmundo Grimley Evans anoncas la laŭreaton de la Laŭro de la Akademio.
Ĝi estas artikolo el la decembra (vintra) eldono de La Ondo de Esperanto (2023).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2023, №4 (318).
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2023/12/akademio-23
“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news