Etikedaj arkivoj: TEJO

Konatiĝu kun Kjara, nova volontulo de TEJO

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO – Kjara (Chiara Giommetti). Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…?  Mi estas Kjara, mi havas 26 jarojn kaj mi venas el la verda koro de Italio: … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Franĉesko, nova volontulo de TEJO

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Franĉeskon! Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…? Mi estas Franĉesko Ĝuljano (Francesco Giuliano) el Italio, proksime al Milano, kaj mi estas 24-jara.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , | Lasi komenton

Konatiĝu kun Konrado, nova volontulo de TEJO

Ni ĝojas prezenti al vi volontulon de TEJO, Konradon! Rakontu iom pri vi! El kiu lando vi estas, kiom vi aĝas…? Mi estas Konrado, 29-jara poldevenulo el Lodzo (pli precize el la urbo Zgierz – pron.: zgjeĵ). Mi studis muzikteorion … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Viaj scioj gravas: lernu ellabori virtualan trejnadon

TEJO invitas aliĝi al retaj trejnadoj pri multaj diversaj temoj! Ĉi-foje ni organizas trejnadon pri efika prezentado kaj retoriko. Vi lernos okazigi trejnadon, kiu estas atentokapta, enhave trafa kaj praktika. Krome vi lernos ellabori planon, laŭ la profilo de la … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Iĝu Komitatano C de TEJO

La 1a de decembro 2025 estos la oficiĝtago de la nova Komitatano C de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por la Komitatano C de TEJO, kiu oficos ĝis la 30a de novembro 2027.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu komitatano B de TEJO ekde decembro 2025

La 1a de decembro 2025 estos la oficiĝtago de la novaj Komitatanoj B de TEJO. Tial ekde nun ni bonvenigas kandidatiĝojn por la Komitatano B de TEJO, kiu oficos ĝis la 30a de novembro 2027. Komitatanoj B reprezentas individuajn membrojn … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

Kunorganizu kun TEJO la IJK-n en 2027 en via lando!

Kandidatiĝu kaj organizu kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) la 83an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en via lando en 2027! Daŭrigu la longdaŭran tradicion de la plej granda kaj mojosa internacia evento de la mondo: la IJK! Ĉu vi … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , | Lasi komenton

La 82a IJK okazos venontjare en Tiana, Katalunio

TEJO ricevis inviton de la Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ) por okazigi la 82an Internacian Junularan Kongreson (IJK) en Katalunio venontjare. La venonta IJK okazos de la 9a ĝis la 16a de aŭgusto 2026, en kongresejo apartenanta al la urbeto Tiana, tre … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Partoprenu seminarion en Kipro kaj lernu pri interkulturaj dialogoj

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC) organizas internacian seminarion “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon” en Pervolia kaj Nikosio, Kipro. En la seminario … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Iĝu faciliganto por seminario en Kipro

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kunlabore kun Konsilio de Eŭropo (KdE) kaj la Kipra Junulara Konsilio (CYC) organizas internacian seminarion “Junuloj por Eŭropo: Trejnigante la morgaŭajn packonstruantojn per enrigardoj en la pasintecon” en Pervolia kaj Nikosio, Kipro. En la seminario … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , | Lasi komenton

Junaj esperantistoj kondamnas la agojn de la Israela registaro

Itala Esperantista Junularo, Kataluna Esperanto-Junularo, Pola Esperanto-Junularo kaj aliaj asocioj kaj individuoj la 14an de aŭgusto en Cisarua, kie tiam okazis la 81a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, subskribis alvokon, kiu prezentan “oficialan kondamnon al la agoj de la israela … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo, Mondo | Etikedigita , , , , , , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Estraro de TEJO 2025-2026

La Komitato de TEJO elektis la Estraron de TEJO por la mandato 2025-2026. La nova teamo ekoficis la 1an de septembro. Agrablan kunlaboron kaj sukcesan agadon! Vidu la liston de la novelektitaj estraranoj.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Malferma alvoko: faru retan trejnadon por TEJO

La komisiono pri Aktivula Trejnado de TEJO okazigos unu trejnadon po monato en oktobro, novembro kaj decembro 2025. Pro tio, ni alvokas vin organizi retan trejnadon por TEJO. Tio estas pagata oportuno (50 eŭroj po trejnado) kaj malferma al homoj … Legi plu

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , | Lasi komenton

Paweł Fischer-Kotowski kaj Fransoazo Noireau: La Instruistoj de la Jaro

Je la Zamenhofa Tago 2024 ILEI kun subteno de TEJO invitis ĉiujn esperantistojn proponi kandidatojn por la kategorioj de la konkurso “La Instruistoj de la Jaro”. En la 58a kongreso de ILEI, okazinta la 19-26an de julio 2025 en Beogrado … Legi plu

Afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , , , | Lasi komenton

Dua kaj lasta alvoko por iĝi volontulo de TEJO 2025/2026

Kadre de Eŭropaj Solidaraj Korpusoj (ESK, antaŭe “Eŭropa Volontula Servo”), Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) invitas vin iĝi plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo, Nederlando.

Afiŝita en Esperantujo | Etikedigita , , , , , , , , | Lasi komenton