TEJO serĉas oficiston pri eksteraj rilatoj

elsteraj

Laboru por TEJO kiel TEJO-oficisto pri Eksteraj Rilatoj kaj Subvencioj de Konsilio de Eŭropo (KdE)! Per sia agado pri Eksteraj Rilatoj TEJO celas levi la profilon de lingvopolitikaj temoj kaj Esperanto en internaciaj medioj, konsciigi pri diversaj aspektoj de lingvaj problemoj en internaciaj kaj interkulturaj rilatoj kaj en la daŭripova evoluigo de la monda socio kaj kunlabori kun aliaj organizaĵoj por komunaj celoj.

Tial TEJO serĉas profesiecan, kvalitan subtenon al nia laboro en tiuj kampoj. Se vi volas iĝi oficisto pri la eksteraj rilatoj de TEJO, kandidatiĝu ĝis la 15a de junio 2023 laŭ la instrukcioj menciitaj fine de ĉi tiu paĝo.

Laborkondiĉoj

  • Laborhoroj: plentempe (38 horoj semajne), kontrakto laŭ nederlanda leĝo.
  • Salajro: ekde 1995€ monate, bazo laŭ la nederlanda minumuma salajro, vidu detale ĉi tie).
  • Loko: distance/hejme, kun eblo labori surloke ĉe la TEJO-oficejo en Roterdamo (vidu fine).
  • Komenco: laŭeble la 17an de Julio, diskutebla kun la sukcesa kandidato.
  • Daŭro: la kontrakto estos komence unujara, kun eblo plilongigi ĝin.

La dungoto laboros laŭ la gvidado de la Estraro de TEJO, kiu mem respondecas al la Komitato de TEJO, kaj kunlaboros proksime kun la volontuloj kaj aliaj oficistoj de TEJO (precipe la Subvencipetisto), la Komisiono pri Eksteraj RIlatoj (KER), la Komisiono pri Aktivula Trejnado (AT) kaj aliaj komisionoj aŭ sekcioj de laŭbezone.

Legu pli en la retejo de TEJO https://www.tejo.org/eksterrilatisto2023/

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi