Karina Oliveira: Nova redaktoro por Kontakto

kontakto

TEJO ĝojas prezenti al vi la novan redaktoron de Kontakto: Karina Oliveira!

Karina estas longjara esperantisto, kies agadoj inkluzivis esti aktivulo en BEJO, kunkreanto de la Duolingo-kurso por portugallingvanoj, estrarano de TEJO kaj komitatano de UEA. La Estraro plene fidas, ke ŝi bone prizorgos Kontakton, bontenos la altan kvalitan nivelon de la revuo, kaj helpos ĝin reveni al pli stabila aperritmo.

Kompreneble Kontakto ĉiam serĉas homojn kiuj pretas kontribui kaj ekverki: se vi interesiĝas, ne hezitu kontakti ŝin!

Fonto: https://www.tejo.org/nova-redaktoro-kontakto/

“La Ondo” en Telegramo: t.me/esperanto_news

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi